前往目錄

maloj

貼文者: crescence, 2009年7月7日

訊息: 15

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2009年7月7日上午6:32:37

Saluton,

Ĉu ĉiuj maloj eblas ?

olda = maljuna
juna = malolda


Ĉu ĉiuj doblonoj eblas ?

Rohan (顯示個人資料) 2009年7月7日上午7:09:50

crescence:Saluton,

Ĉu ĉiuj maloj eblas ?

olda = maljuna
juna = malolda


Ĉu ĉiuj doblonoj eblas ?
En poezio, jes; sed normale tute ne.

Preskaŭ ĉiuj ja konsentus ke 'maltago' signifu 'nokto', sed tiel oni uzu 'mal-', laŭ mi, nur en kazoj de nepra neceseco, ekz por rimigi poeziaĵon aŭ en mokema verk(et)o.

crescence (顯示個人資料) 2009年7月7日上午8:00:40

Rohan:
Preskaŭ ĉiuj ja konsentus ke 'maltago' signifu 'nokto', sed tiel oni uzu 'mal-', laŭ mi, nur en kazoj de nepra neceseco, ekz por rimigi poeziaĵon aŭ en mokema verk(et)o.
Kial iuj vortoj havas malon ("tago/nokto"), kaj aliaj estas kreataj per la prefikso "mal-" ? Kial tiu malsameco estas ?

Rohan (顯示個人資料) 2009年7月7日上午8:26:07

crescence:
Rohan:
Preskaŭ ĉiuj ja konsentus ke 'maltago' signifu 'nokto', sed tiel oni uzu 'mal-', laŭ mi, nur en kazoj de nepra neceseco, ekz por rimigi poeziaĵon aŭ en mokema verk(et)o.
Kial iuj vortoj havas malon ("tago/nokto"), kaj aliaj estas kreataj per la prefikso "mal-" ? Kial tiu malsameco estas ?
Nu, eble ĉar kelkaj estas tiel bazaj kaj ofte uzataj ke formi ilin per 'mal-' tre rapide lacigus aŭ enuigus la orelojn kaj buŝon. lango.gif

AlfRoland (顯示個人資料) 2009年7月7日上午9:17:03

Ĉu "maltrinki" estas bona vorto ankaŭ?

Matthieu (顯示個人資料) 2009年7月7日上午9:39:40

Mi jam legis, ke ĝi estas humura samsencaĵo de “pisi”.

horsto (顯示個人資料) 2009年7月7日上午10:32:23

crescence:
Kial iuj vortoj havas malon ("tago/nokto"), kaj aliaj estas kreataj per la prefikso "mal-" ? Kial tiu malsameco estas ?
Mi ne dirus ke "tago" havas malon, la nokto estas la malluma parto de la tago, ne la malon de tago.
AlfRoland:
Ĉu "maltrinki" estas bona vorto ankaŭ?
Mi scias, vi nur volis ŝerci, sed tamen, por mi ankaŭ "trinki" ne havas malon, kaj se mi tamen devus nomi ion, tiam "soifi" estus por mi pli logike ol "pisi".

le_chaz (顯示個人資料) 2009年7月7日上午10:46:16

horsto:kaj se mi tamen devus nomi ion, tiam "soifi" estus por mi pli logike ol "pisi".
Aŭ vomi? rido.gif

Rohan (顯示個人資料) 2009年7月7日上午10:54:41

horsto:
Mi ne dirus ke "tago" havas malon, la nokto estas la malluma parto de la tago, ne la malon de tago.
La vorto 'tago' signifas ne nur 'la tempodaŭro ekde unu noktomezo ĝis la sekvanta', sed ankaŭ "la tempospaco dum kiu la suno, de sia leviĝo ĝis sia subiro, prilumas koncernan parton de la tero" (ĉi tiu lasta citaĵo estas el la Reta Vortaro).

Plie, sentiĝas al mi ke el la du difinoj menciitaj ĉi-supre, la lasta estas pli fundamenta.

AlfRoland (顯示個人資料) 2009年7月7日下午12:10:53

horsto:
Mi ne dirus ke "tago" havas malon, la nokto estas la malluma parto de la tago, ne la malon de tago.
AlfRoland:
Ĉu "maltrinki" estas bona vorto ankaŭ?
Mi scias, vi nur volis ŝerci, sed tamen, por mi ankaŭ "trinki" ne havas malon, kaj se mi tamen devus nomi ion, tiam "soifi" estus por mi pli logike ol "pisi".
Certe "maltrinki" estis ŝerco. Alia misuzo de "mal-" estis antaŭe en la profiloj de Lernu. Oni nomis vira sekso "malina". Do dirante ke viro estas kontraŭo al virino.

回到上端