Mensagens: 22
Idioma: Esperanto
Miland (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 02:00:40
105263157894736842*2 = 210526315789473684.
Jen rilata artikolo en la angla (vidu la parton "cyclic numbers").
69UM24OSU12 (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 03:28:34
Miland:Jen ebla solvo, bazita sur la decimalaj ekspansioj de 2/19 kaj 4/19:Tiaj nombroj estas "Dyson-aj" nombroj. Ekzistas tiaj nombroj por ĉiuj ciferoj de 2 ĝis 9. Ili ne estas malfacile estigeblaj, sed mi ne havas sufiĉe bonan regon pri la lingvo por klarigi ilin en Esperanto. La plej mallonga el la Dyson-aj nombroj estas tiu por 4- 102,564. (102,564x4= 410,256). La aliaj havas almenaŭ 13 ciferojn (por 8- 1012658227848). Tiu por 6 havas 58- 1016949152542372881355932203389830508474576271186440677966
105263157894736842*2 = 210526315789473684.
fizikisto (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 08:16:56
Miland:Jen ebla solvo, bazita sur la decimalaj ekspansioj de 2/19 kaj 4/19:Ĝuste, tio estas la solvo. Mi vidis la enigmo en alia forumo antaŭ kelkaj jaroj kaj trovis la solvon cifero post cifero, sed mi ne konis la rilaton al decimalaj ekspansioj.
105263157894736842*2 = 210526315789473684.
Jen rilata artikolo en la angla (vidu la parton "cyclic numbers").
Sed laŭ 69UM24OSU12, la Dysona nombro por 4 montras, ke ne nur reciprokoj de primaj numeroj taŭgas:
4/(3*13) = 0,102564...
4*4/(3*13) = 0,410256...
Miland (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 08:50:02
Pastoro (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 08:57:51
Fizikisto:Mi vidis la enigmo en alia forumo antaŭ kelkaj jaroj kaj trovis la solvon cifero post cifero, sed mi ne konis la rilaton al decimalaj ekspansioj.Ho ve! Mi ne havas nek paciencon nek sufiĉe da cerboĉeloj por trovi la solvon. Mi kreus komputil-programon por diveni la enigmon. Kaj jen mia propono. Fakte, ĝi povas trovi solvon kun aliaj obloj (x3, x4...) kompreneble nur en dekuma sistemo.
Programo SOLVILO;
variabloj:
. nombro, cifero, oblo : entjeroj;
Komencu
. nombro := 1;
. deko := 1;
. oblo := 1;
. DUM nombro x 2 < > oblo DO
. komencu
. . nombro := nombro + 1;
. . SE nombro / (deko) = 10 DO deko := deko x 10;
. . oblo := entjero(nombro / 10) + resto(nombro / 10) x deko
. finu;
. skribu (nombro);
. skribu ("x 2 = ");
. skribu (oblo)
Finu.
fizikisto (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 11:58:06
Pastoro:Ho, vi bezonas tre rapidan komputilon por trovi la solvon. La solvo estas ĉirkaŭ 10^17, do se la komputilo faras 10^9 provoj en ĉiu sekundo, la programo bezonas tri jarojn! Krome, la nombro estas tro granda por kutimaj entjeraj variabloj.Fizikisto:Mi vidis la enigmo en alia forumo antaŭ kelkaj jaroj kaj trovis la solvon cifero post cifero, sed mi ne konis la rilaton al decimalaj ekspansioj.Ho ve! Mi ne havas nek paciencon nek sufiĉe da cerboĉeloj por trovi la solvon. Mi kreus komputil-programon por diveni la enigmon. Kaj jen mia propono. Fakte, ĝi povas trovi solvon kun aliaj obloj (x3, x4...) kompreneble nur en dekuma sistemo.
Programo SOLVILO;
variabloj:
. nombro, cifero, oblo : entjeroj;
Komencu
. nombro := 1;
. deko := 1;
. oblo := 1;
. DUM nombro x 2 < > oblo DO
. komencu
. . nombro := nombro + 1;
. . SE nombro / (deko) = 10 DO deko := deko x 10;
. . oblo := entjero(nombro / 10) + resto(nombro / 10) x deko
. finu;
. skribu (nombro);
. skribu ("x 2 = ");
. skribu (oblo)
Finu.
Vi trovas pli bonan metodon, kiu komputas ciferon post cifero, ĉe la ligiloj de Miland.
Pastoro (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 12:14:08
Ho, vi bezonas tre rapidan komputilon por trovi la solvon. La solvo estas ĉirkaŭ 10^17, do se la komputilo faras 10^9 provoj en ĉiu sekundo, la programo bezonas tri jarojn!Jeje, ŝajnas ke, mi tro fidas je mia kara komputilo!!!
Krome, la nombro estas tro granda por kutimaj entjeraj variabloj.Jeje, vi pravas amiko. Jam mi pripensis la aferon. Ho ve! Mi jam estas maljunulo! Miaj instruistoj tuj mortus, se ili legus mian algoritmon!!! Aaaaa.....
Vi trovas pli bonan metodon, kiu komputas ciferon post cifero, ĉe la ligiloj de Miland.Jes, mi kontrolos la ligilon. Dankon. (Ho ve, miaj cerboĉeloj strikas!!!)
Sxak (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 12:54:52
fizikisto:Kiu estas la malplej granda nombro, kiu duobliĝas, se oni metas la lastan ciferon plej antaŭen (ekzemplo: 1234 --> 4123, sed ĝi ne estas rezulto, ĉar 4123 ne estas 2*1234)?052631578947368421*2=105263157894736842
Sxak (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 12:58:46
Ŝak:Kurtadire estu
052631578947368421*2=105263157894736842
2*(10a+b)=b*10^k+a
do
19a=b(10^k-2)
ĉar la naturala nombro b estas malpli ol 10 kaj 19 estas primo do necesas trovi la nombron 10^k-2 kiu dividiĝas je 19. LA malplej granda tia nombro kiun mi trovis etas 99999999999999998 kaj k=17
o estu b=1, do a=99999999999999998/19=5263157894736842
fizikisto (Mostrar o perfil) 16 de julho de 2009 16:01:15
Pastoro:Ho ve! Mi jam estas maljunulo!Ho, kion mi diru?