Hozzászólások: 14
Nyelv: Esperanto
Miland (Profil megtekintése) 2009. július 20. 22:02:09
"$ _67.9_ " , kie la substrekoj anstataŭigas mankajn ciferojn.
Kiuj estas la mankaj ciferoj, kaj kio estis la prezo de unu kokidaĵo?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Pastoro (Profil megtekintése) 2009. július 21. 0:02:16
Vilinilo (Profil megtekintése) 2009. július 21. 1:24:04
Pastoro:... ĉu ambaŭ ciferoj estas egalaj?Nu, Pastoro, la prezo estas $5,11, ĉar ne estas monedoj de 0,25 cendoj. Imagu kiel la vendisto donus la ŝanĝeto se la prezo estus $9,2775?
7.8875 x 72 = 567.90
5.11 x 72 = 367.92
2.3325 x 72 = 167.94
12.055 x 72 = 867.96
9.2775 x 72 = 667.98
Miland (Profil megtekintése) 2009. július 21. 1:35:15
Pastoro (Profil megtekintése) 2009. július 21. 1:37:48
Miland (Profil megtekintése) 2009. július 21. 1:44:15
Tamen, kiel mi diris, la verdan stelon gajnos proponanto de eleganta metodo trovi la ciferojn!
Vilinilo (Profil megtekintése) 2009. július 21. 3:06:21
Miland:La valuto estas usonaj dolaroj. Tial, cendoj eblas, sed partcendoj ne.La mistera cifero _67,9_ povas esti reprezentata kiel la ekvacio Z = 100*X + 67,90 + 0,01*Y. Multiplikata por 100, por igi plenan nombron, estas: 100*Z = 10000*X + 6790 + Y.
Tamen, kiel mi diris, la verdan stelon gajnos proponanto de eleganta metodo trovi la ciferojn!
Atentu ke X estas nombro inter 1 kaj 9; Y estas inter 0 kaj 9.
Ni scias ke 100*Z estas oblo de 72; aliflanke 72 estas oblo de 8 kaj 9, sekve 100*Z estas oblo de 8 kaj 9. Tiuj obloj havas interesajn ecojn:
1) Ĉiu oblo de 8 estas nombro kies resto de divizio por 1000 estas ankaŭ oblo 8.
2) Ĉiu oblo de 9 estas nombro kies sumo de ciferoj estas oblo de 9.
Nu, la resto de divizio 100*Z ÷ 1000 estas 790 + Y, do 790 + Y estas oblo de 8. Tial, la unika eblo estas Y=2, ĉar 792 estas unika oblo de 8 ebla kun Y inter 0 kaj 9.
La sumo X+6+7+9+Y egalas oblo de 9: X+6+7+9+2=X+24, por atingi iun oblon de 9, X = 3, ĉar 27 estas la unika oblo de naŭ trovebla kun X inter 1 kaj 9; do:
100*Z = 36792
Z = 367,92.
Oni vendis 72 kokidaĵoj, do iu kostas 367,92/72;
1 kokidaĵo = $ 5,11.
Kio estis demonstrota.
Miland (Profil megtekintése) 2009. július 21. 16:02:03
Vilinilo:1) Ĉiu oblo de 8 estas nombro kies resto de divizio por 1000 estas ankaŭ oblo 8.Gratulon! Vi komprenis la kernan principon. Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
2) Ĉiu oblo de 9 estas nombro kies sumo de ciferoj estas oblo de 9..
★
Sxak (Profil megtekintése) 2009. július 23. 8:02:22
Vilinilo:Ĝuste. Kaj nun imagu , ke en la sama skribaĵo do en "$ _67.9_ " temas pri 99 kokidaĵoj. Ĉu la solvo ekzistas?
1 kokidaĵo = $ 5,11.
fizikisto (Profil megtekintése) 2009. július 23. 9:28:49
Ŝak:Kaj nun imagu , ke en la sama skribaĵo do en "$ _67.9_ " temas pri 99 kokidaĵoj. Ĉu la solvo ekzistas?Ne eblas. 99 = 9 * 11, do X679Y estu divedebla per 9 kaj per 11.
Dividebleco per 11: (X+7+Y) - (6+9) estu oblo de 11, do X+Y=8.
Dividebleco per 9: X+6+7+9+Y = (X+Y)+6+7+9 = 8+6+7+9 = 30, sed 30 ne estas dividebla per 9.