前往目錄

esperantaj idiotismoj

貼文者: robinast, 2009年7月25日

訊息: 3

語言: Esperanto

robinast (顯示個人資料) 2009年7月25日下午12:18:19

Mi scivolus ke (EDIT: devus esti ĉu) la esperanto havas multe da idiotismoj... Nun mi scias nur unu - 'ne jukas min' Ĉu ĉi tie juki=koncerni? . Povus iu alporti pli da ekzemploj?

Harri

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年7月25日下午12:34:04

Saluton!

robinast:Mi scivolus ke la esperanto havas multe da idiotismoj...
Mi supozas, ke vi volas scii, ĉu ...

Estas tiom da idiotismoj kiom importemas la ĉiam ankaŭ nacilingvaj Esperantistoj. rideto.gif
Nun mi scias nur unu - 'ne jukas min' Ĉu ĉi tie juki=koncerni?
Tio ne jukas min. estas por mi -- kiel germanlingvano -- tuj komprenebla.

Mi atendus aŭdi ĝin de germanlingva Esperantisto, kiu iom facilanime laŭvorte tradukas germanan idiotismon.

Fakte mi ne scias, ĉu ĝi estas internacie komprenebla idiotismo.

Ĝi ne menciiĝas en ReVo nek en PIV2005 nek en GWEDGWDE.
Povus iu alporti pli da ekzemploj?
Eble artikolo en la Esperanta Vikipedio estas leginda, kvankam iom regas germanismoj en la listo ...

Kolonjano

robinast (顯示個人資料) 2009年7月25日下午12:49:09

Dankon, Kolonjano!

Iel mi ofte volas uzi "ke" kiam "ĉu" estas bezonate... demando.gif

La artikolo en la Esperanta Vikipedio ekzakte estas kion me bezonis.

Amike,
Harri.

回到上端