Al la enhavo

Landa ŝanĝado al EO en la profiloj

de skeptikulo, 2009-julio-25

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

skeptikulo (Montri la profilon) 2009-julio-25 21:39:52

Mi ne volas diri de kiu lando mi estas, ĉar mi sentas esti mondcivitano en Lernu!. Kaj tio estas bona afero, mi pensas. Do, mi ŝanĝis mian profilon kaj elektis la landon 'EO' (Esperantio) por mia lando.

Tio signifas ke ne gravas de kiu lando mi aŭ vi venas, kiuj lingvoj mi/vi parolas, kiu estas mia/via korpkoloro, kiu estas la leĝoj en mia/via lando, ktp. Ni ĉiam povas interparoli kiel egalrajtuloj.

Kio vi pensas pri mia kondukt-maniero en ĉi tiu situacio?

R2D2! (Montri la profilon) 2009-julio-26 00:50:22

skeptikulo:Mi ne volas diri de kiu lando mi estas, ĉar mi sentas esti mondcivitano en Lernu!. Kaj tio estas bona afero, mi pensas. Do, mi ŝanĝis mian profilon kaj elektis la landon 'EO' (Esperantio) por mia lando.

Tio signifas ke ne gravas de kiu lando mi aŭ vi venas, kiuj lingvoj mi/vi parolas, kiu estas mia/via korpkoloro, kiu estas la leĝoj en mia/via lando, ktp. Ni ĉiam povas interparoli kiel egalrajtuloj.

Kio vi pensas pri mia kondukt-maniero en ĉi tiu situacio?
Mı nur volas scıı tıon, kıel vı atıngıs tıon shoko.gif rido.gif

Fakte, mı kredas tıon, ke estas bona ıdeo estı “mondcıvıtano”, mı ankaŭ apogas tıun ıdeon

—Ilhuıtemoc

skeptikulo (Montri la profilon) 2009-julio-26 07:08:40

Estas pluraj manieroj. Mi uzis la jenan:

1) Vi devas uzi la retesplorilon "Fajrvulpo". http://br.mozdev.org/firefox/download.html

2) Instalu kromprogramon "Firebug". https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/184...

3) Iru al via paĝo por redakti vian profilon.

4) Klaku per la dekstra butono de la muso sur la kampo "Loĝlando" kaj elektu "Inspekti ĉi tiun Elementon".

5) Redaktu ĝin (vi necesas koni HTML-an programadon). Skribu novajn kodojn kaj loĝland-nomojn (verdire ne necesas skribi la nomon, Lernu nur konservas la kodon, kiel EO, ekzemple).

6) Konservu (sendu) la datumojn.

Fino.

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-julio-26 07:54:08

skeptikulo:Mi ne volas diri de kiu lando mi estas, ĉar mi sentas esti mondcivitano en Lernu!. Kaj tio estas bona afero, mi pensas. Do, mi ŝanĝis mian profilon kaj elektis la landon 'EO' (Esperantio) por mia lando.

Tio signifas ke ne gravas de kiu lando mi aŭ vi venas, kiuj lingvoj mi/vi parolas, kiu estas mia/via korpkoloro, kiu estas la leĝoj en mia/via lando, ktp. Ni ĉiam povas interparoli kiel egalrajtuloj.

Kio vi pensas pri mia kondut-maniero en ĉi tiu situacio?
Mi pensas ke vi pravas. Mi opinias same kiel vi. Mi ankaŭ konsideras min mondcivitano kaj plene apogas viajn vortojn. Sed mi ne sole sentas min mondcivitano en Lernu, sed ankaŭ en mia ĉiutaga vivo.

Amike.

robinast (Montri la profilon) 2009-julio-26 12:22:31

antoniomoya:
skeptikulo:Mi ne volas diri de kiu lando mi estas, ĉar mi sentas esti mondcivitano en Lernu!.
Mi pensas ke vi pravas... Sed mi ne sole sentas min mondcivitano en Lernu, sed ankaŭ en mia ĉiutaga vivo.

Amike.
Interesa... En la ĉiutaga vivo, mi certe sentas min pli civitano de Estonio ol de mondo. Sed ĉi tie en Lernu! ? Eble eĉ pli mondcivitane... tamen, mi ne estas certe. rido.gif

Amike,
Harri.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-julio-27 13:44:26

Kvankam mi ankaŭ estas mondcivitano, mi pensas ke tio ne estas la celo de Lernu.
Gravas ke komencantoj parolu kun samlandanoj/samlingvanoj ĉar tiel oni povas demandi kaj pridiskuti esprimojn, kulturerojn kaj tial plu.

okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

skeptikulo (Montri la profilon) 2009-julio-27 22:22:06

La programistoj ŝanĝis la kondiĉojn por aprobi la profilojn, kaj nun ne plu eblas elekti aliajn kodojn pri landoj.

priskribo de la eraro:
"/mia_lernu/registriĝu.php#ne_ekzistas_lando"

Estas la fino de la mondcivitanoj kaj de mia parto, mi pli kaj pli malofte aperos ĉi tie. Mi havis plenplene skribitan profilon, kun fotaĵo, teksto pri mi, miaj ligiloj, ktp. Nun ĝi estas blanka, kaj la lando mi elektis YT. Mi ne scias ne volas scii de kiu lando tiu kodo estas.
Lastatempe mi amuziĝas per http://www.unilang.org, studante aliajn lingvojn krom esperanto. Mi pensas ke mi pasos tie pli da miaj ŝatokupaj tempoj ol mi pasis antaŭtempe.

diogotux (Montri la profilon) 2009-julio-28 17:34:52

Skeptikulo, mi respektas vian decidon, tamen mi opinias ke oni ne rezignu esti mondcivitano pro tia simpla afero.

Malhonte mi elektis mian landokodon "BR" ĉe lernu, kaj al ĉiuj kiuj al mi demandas el kiu lando mi venas, mi diras "-El Brazilo!". Mi sugestas vin elekti ankaŭ la korektan landokodon kaj konsenti ke vi estas brazliano, tamen daŭre estante mondcivitano, kiel mi.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-julio-30 05:47:02

Hmmm.

Mi mem ne elektus la landokodon "EO". Mi ne volas kaŝi el kie mi devenas.

Sed tio estas nur mia elekto.

Mi kredas ke, se iu vere volus elekti "EO", mi ne kontraŭus. Kial ne? Ĉar oni povas mensogi pri el kie oni devenas, kiu zorgus se oni elektus "EO"? Ĝi signifas same - la loko kie la "lernuano" sentas sin hejme.

69UM24OSU12 (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-05 03:07:11

Mi ankaŭ sentas esti mondcivitano, sed mi venas el usono. Tio estas simpla fakto. Do mi elektis landokodon "US." Ne zorgu pri malgravaj aferoj. Krome, mi tre interesas vidi la afiŝojn de homoj el diversaj landoj kaj mi ankaŭ interesas scii el kie ili devenas.

Reen al la supro