Landa ŝanĝado al EO en la profiloj
von skeptikulo, 25. Juli 2009
Beiträge: 19
Sprache: Esperanto
skeptikulo (Profil anzeigen) 25. Juli 2009 21:39:52
Tio signifas ke ne gravas de kiu lando mi aŭ vi venas, kiuj lingvoj mi/vi parolas, kiu estas mia/via korpkoloro, kiu estas la leĝoj en mia/via lando, ktp. Ni ĉiam povas interparoli kiel egalrajtuloj.
Kio vi pensas pri mia kondukt-maniero en ĉi tiu situacio?
skeptikulo (Profil anzeigen) 26. Juli 2009 07:08:40
1) Vi devas uzi la retesplorilon "Fajrvulpo". http://br.mozdev.org/firefox/download.html
2) Instalu kromprogramon "Firebug". https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/184...
3) Iru al via paĝo por redakti vian profilon.
4) Klaku per la dekstra butono de la muso sur la kampo "Loĝlando" kaj elektu "Inspekti ĉi tiun Elementon".
5) Redaktu ĝin (vi necesas koni HTML-an programadon). Skribu novajn kodojn kaj loĝland-nomojn (verdire ne necesas skribi la nomon, Lernu nur konservas la kodon, kiel EO, ekzemple).
6) Konservu (sendu) la datumojn.
Fino.
antoniomoya (Profil anzeigen) 26. Juli 2009 07:54:08
skeptikulo:Mi ne volas diri de kiu lando mi estas, ĉar mi sentas esti mondcivitano en Lernu!. Kaj tio estas bona afero, mi pensas. Do, mi ŝanĝis mian profilon kaj elektis la landon 'EO' (Esperantio) por mia lando.Mi pensas ke vi pravas. Mi opinias same kiel vi. Mi ankaŭ konsideras min mondcivitano kaj plene apogas viajn vortojn. Sed mi ne sole sentas min mondcivitano en Lernu, sed ankaŭ en mia ĉiutaga vivo.
Tio signifas ke ne gravas de kiu lando mi aŭ vi venas, kiuj lingvoj mi/vi parolas, kiu estas mia/via korpkoloro, kiu estas la leĝoj en mia/via lando, ktp. Ni ĉiam povas interparoli kiel egalrajtuloj.
Kio vi pensas pri mia kondut-maniero en ĉi tiu situacio?
Amike.
robinast (Profil anzeigen) 26. Juli 2009 12:22:31
antoniomoya:Interesa... En la ĉiutaga vivo, mi certe sentas min pli civitano de Estonio ol de mondo. Sed ĉi tie en Lernu! ? Eble eĉ pli mondcivitane... tamen, mi ne estas certe.skeptikulo:Mi ne volas diri de kiu lando mi estas, ĉar mi sentas esti mondcivitano en Lernu!.Mi pensas ke vi pravas... Sed mi ne sole sentas min mondcivitano en Lernu, sed ankaŭ en mia ĉiutaga vivo.
Amike.
Amike,
Harri.
Rodrigoo (Profil anzeigen) 27. Juli 2009 13:44:26
Gravas ke komencantoj parolu kun samlandanoj/samlingvanoj ĉar tiel oni povas demandi kaj pridiskuti esprimojn, kulturerojn kaj tial plu.
Sammondane,
Ĥod
skeptikulo (Profil anzeigen) 27. Juli 2009 22:22:06
priskribo de la eraro:
"/mia_lernu/registriĝu.php#ne_ekzistas_lando"
Estas la fino de la mondcivitanoj kaj de mia parto, mi pli kaj pli malofte aperos ĉi tie. Mi havis plenplene skribitan profilon, kun fotaĵo, teksto pri mi, miaj ligiloj, ktp. Nun ĝi estas blanka, kaj la lando mi elektis YT. Mi ne scias ne volas scii de kiu lando tiu kodo estas.
Lastatempe mi amuziĝas per http://www.unilang.org, studante aliajn lingvojn krom esperanto. Mi pensas ke mi pasos tie pli da miaj ŝatokupaj tempoj ol mi pasis antaŭtempe.
diogotux (Profil anzeigen) 28. Juli 2009 17:34:52
Malhonte mi elektis mian landokodon "BR" ĉe lernu, kaj al ĉiuj kiuj al mi demandas el kiu lando mi venas, mi diras "-El Brazilo!". Mi sugestas vin elekti ankaŭ la korektan landokodon kaj konsenti ke vi estas brazliano, tamen daŭre estante mondcivitano, kiel mi.
RiotNrrd (Profil anzeigen) 30. Juli 2009 05:47:02
Mi mem ne elektus la landokodon "EO". Mi ne volas kaŝi el kie mi devenas.
Sed tio estas nur mia elekto.
Mi kredas ke, se iu vere volus elekti "EO", mi ne kontraŭus. Kial ne? Ĉar oni povas mensogi pri el kie oni devenas, kiu zorgus se oni elektus "EO"? Ĝi signifas same - la loko kie la "lernuano" sentas sin hejme.
69UM24OSU12 (Profil anzeigen) 5. August 2009 03:07:11
Rogir (Profil anzeigen) 5. August 2009 13:22:22