Al la enhavo

Landa ŝanĝado al EO en la profiloj

de skeptikulo, 2009-julio-25

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-05 13:22:22

Ĉu estas kodo por la Eŭropa Unio?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-05 13:44:56

Rogir:Ĉu estas kodo por la Eŭropa Unio?
Tia kodo estus same superflua kiel la unio mem!

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-05 22:23:01

Sed mi sentas min Eŭropa civitano... Ne insultu mian identon!

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-06 05:52:07

Mi tute ne volas insulti iun, sed post la kolapso de SovetUnio oni kreas ekvivalenton en Eŭropo.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-06 13:11:12

Saluton!

AlfRoland:Mi tute ne volas insulti iun, sed post la kolapso de SovetUnio oni kreas ekvivalenton en Eŭropo.
Interese, ke tion diras svedo. rideto.gif

Ĉu vi povus klarigi iom pli detale, kiurilate EU estas klono de SU.

Eble simple temas pri malsamaj vidpunktoj de malsamaj generacioj ...

Dankon anticipe de ekmezaĝula homarano loĝanta en lando kunfondinta pra-EU-on,
Kolonjano

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-06 18:34:09

KoLonJaNo:Saluton!

AlfRoland:Mi tute ne volas insulti iun, sed post la kolapso de SovetUnio oni kreas ekvivalenton en Eŭropo.
Interese, ke tion diras svedo. rideto.gif
Kial estas speciale interese ke mi estas svedo? demando.gif

KoLonJaNo:Saluton!
Ĉu vi povus klarigi iom pli detale, kiurilate EU estas klono de SU.
Ambaŭ unioj estas(estis) centralizadaj kaj nedemokrataj.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-06 19:13:02

Saluton!

AlfRoland:
KoLonJaNo:Saluton!

AlfRoland:Mi tute ne volas insulti iun, sed post la kolapso de SovetUnio oni kreas ekvivalenton en Eŭropo.
Interese, ke tion diras svedo. rideto.gif
Kial estas speciale interese ke mi estas svedo? demando.gif
Nu, ankaŭ Svedujo membras en EU.

Kaj iuj eble dirus, ke Svedujo estas (estis?) paradizo de socialisma kapitalismo, ĉar impostoj altegas, sed la ŝtato imitinde prizorgas la bonfarton de siaj civitanoj.

Ankaŭ la kleriga sistemo ŝajne estas avangarda kompare al tiu de Germanujo.

Eble vi ne scias tion, sed germanoj pro tio iom envie rigardis norden.

Nu, estas nur kelkaj milionoj da svedoj, sed pli okdek milionoj da germanoj, el kiuj certe multaj estas "superfluaj" el vidpunkto de "tutterigo".
KoLonJaNo:Saluton!
Ĉu vi povus klarigi iom pli detale, kiurilate EU estas klono de SU.
Ambaŭ unioj estas(estis) centralizadaj kaj nedemokrataj.
Kiuj estas la rusoj de EU?

Eble relative malgranda elito de burokratoj en Bruselo ...

Sed mi povus konsenti, ke la neefikeco de la centralismaj strukturoj similas tiun de la sovetaj.

Ĉu oni postulas de svedoj, ke ili rezignu pri sia krono favore al fia eŭro? rideto.gif

Se EU estus pli demokrata, eble ĝi estus relative malgranda.

Krome mi vidas tiom multajn diferencojn al Soveta Unio, ke tia komparo ŝajnas al mi iom absurda.

EU povas fariĝi pli desuba ol desupra, se homoj vere volas tion.

Sed pli verŝajnas, ke Eŭropo islamismiĝas ... rido.gif

Kolonjano (loĝanto de federacia respubliko)

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-06 20:13:45

Mi preferas ne paroli pri "rusoj" se temas pri EU. Kompreneble estas multaj diferencoj inter eksa Sovetunio kaj EU, sed grava simileco sendube estas centralismo (pli bona vorto ol centralizado, sed mi ne trovis ĝin en mia vortaro) kaj manko de demokratio. En plej multaj aferoj ne indas komunajn decidojn ĉar la kondiĉoj tre varias inter la landoj, interalie pro malsimila klimato sed ankaŭ aliaj kaŭzoj. Ŝajnas tamen, ke neniu afero estas tro malgranda por la uniaj burokratoj. Ekzemple: la flughaveno en mia urbo estas centro por importo de islandaj ĉevaloj. Tiuj ĉevaloj hejmlande ĉiam vagadas la tutan jaron subĉiele, sed EU-burokrato decidis ke oni devas ĉe flughaveno konstrui stalon por la ĉevaloj malgraŭ ke ili nur dum mallonga tempo restas tie. Klimato ĉi tie laŭ mia scio ne estas pli severa ĉe mi ol en Islando.

Aliaj "gravaj" aferoj pri kiuj EU decidis estas grandeco de fragoj kaj kurbeco de kukumoj, mi tamen ne scias ĉu tiuj decidoj ankoraŭ validas. EU luktas kontraŭ fumado (tre bone) sed samtempe subvencias greklandajn tabakokultivistojn.

Historie Svedio apartenas al kelkaj landoj, kiuj havas grandajn problemojn pro alkoholo. Pro tio ni antaŭe praktikis tre ristriktan politikon pri privata importo de alkoholo. Dum la kampanjo kiu okazis antaŭ la referendumo pri Sveda aliĝo al EU, niaj politikistoj asertis ke ni povos daŭrigi tiun politikon ankaŭ post membriĝo, kaj jes, dum kelkaj jaroj ni povis. Sed tuj t.n "EU-juĝejo" decidis ke ni permesu preskaŭ senliman privatan importon. Hodiaŭ senskrupuloj regule vojaĝas al Germanio per kamionoj por aĉeti alkoholon, kiun oni poste vendas al junuloj kaj eĉ infanoj.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-septembro-03 13:06:36

Mi pensas ke aparta kodo EO estas superflua. Eĉ se iu ne trovas sian identecon kun la lando, la kodo montras ja nur loĝlandon, ne sintenon aŭ eĉ ne naciecon.

CubeF (Montri la profilon) 2010-februaro-04 03:21:31

skeptikulo:Tio signifas ke ne gravas de kiu lando mi aŭ vi venas, kiuj lingvoj mi/vi parolas, kiu estas mia/via korpkoloro, kiu estas la leĝoj en mia/via lando, ktp. Ni ĉiam povas interparoli kiel egalrajtuloj.
Mi pli ŝatas unuecon kun unikeco. Tio signifas ke mi ne fekas al miaj radikoj (mi ne skribas ke vi jes...!), ĝojas pri mia patrio, ŝatas reveni hejmen, ... sed same mi vidas Teron kiel unu landon kaj homojn kiel ĝiajn civitanojn. Por mi tio ne kontraŭas. Sed mi antaŭĝojas kaj same antaŭtimetas pri tago, kiam homo povos viziti tute fremdan urbon kaj tuj senti ĝin kiel sia hejmo...

Reen al la supro