Landa ŝanĝado al EO en la profiloj
од skeptikulo, 25. јул 2009.
Поруке: 19
Језик: Esperanto
AlfRoland (Погледати профил) 05. август 2009. 13.44.56
Rogir:Ĉu estas kodo por la Eŭropa Unio?Tia kodo estus same superflua kiel la unio mem!
Rogir (Погледати профил) 05. август 2009. 22.23.01
AlfRoland (Погледати профил) 06. август 2009. 05.52.07
KoLonJaNo (Погледати профил) 06. август 2009. 13.11.12
AlfRoland:Mi tute ne volas insulti iun, sed post la kolapso de SovetUnio oni kreas ekvivalenton en Eŭropo.Interese, ke tion diras svedo.
Ĉu vi povus klarigi iom pli detale, kiurilate EU estas klono de SU.
Eble simple temas pri malsamaj vidpunktoj de malsamaj generacioj ...
Dankon anticipe de ekmezaĝula homarano loĝanta en lando kunfondinta pra-EU-on,
Kolonjano
AlfRoland (Погледати профил) 06. август 2009. 18.34.09
KoLonJaNo:Saluton!Kial estas speciale interese ke mi estas svedo?
AlfRoland:Mi tute ne volas insulti iun, sed post la kolapso de SovetUnio oni kreas ekvivalenton en Eŭropo.Interese, ke tion diras svedo.
KoLonJaNo:Saluton!Ambaŭ unioj estas(estis) centralizadaj kaj nedemokrataj.
Ĉu vi povus klarigi iom pli detale, kiurilate EU estas klono de SU.
KoLonJaNo (Погледати профил) 06. август 2009. 19.13.02
AlfRoland:Nu, ankaŭ Svedujo membras en EU.KoLonJaNo:Saluton!Kial estas speciale interese ke mi estas svedo?
AlfRoland:Mi tute ne volas insulti iun, sed post la kolapso de SovetUnio oni kreas ekvivalenton en Eŭropo.Interese, ke tion diras svedo.
Kaj iuj eble dirus, ke Svedujo estas (estis?) paradizo de socialisma kapitalismo, ĉar impostoj altegas, sed la ŝtato imitinde prizorgas la bonfarton de siaj civitanoj.
Ankaŭ la kleriga sistemo ŝajne estas avangarda kompare al tiu de Germanujo.
Eble vi ne scias tion, sed germanoj pro tio iom envie rigardis norden.
Nu, estas nur kelkaj milionoj da svedoj, sed pli okdek milionoj da germanoj, el kiuj certe multaj estas "superfluaj" el vidpunkto de "tutterigo".
Kiuj estas la rusoj de EU?KoLonJaNo:Saluton!Ambaŭ unioj estas(estis) centralizadaj kaj nedemokrataj.
Ĉu vi povus klarigi iom pli detale, kiurilate EU estas klono de SU.
Eble relative malgranda elito de burokratoj en Bruselo ...
Sed mi povus konsenti, ke la neefikeco de la centralismaj strukturoj similas tiun de la sovetaj.
Ĉu oni postulas de svedoj, ke ili rezignu pri sia krono favore al fia eŭro?
Se EU estus pli demokrata, eble ĝi estus relative malgranda.
Krome mi vidas tiom multajn diferencojn al Soveta Unio, ke tia komparo ŝajnas al mi iom absurda.
EU povas fariĝi pli desuba ol desupra, se homoj vere volas tion.
Sed pli verŝajnas, ke Eŭropo islamismiĝas ...
Kolonjano (loĝanto de federacia respubliko)
AlfRoland (Погледати профил) 06. август 2009. 20.13.45
Aliaj "gravaj" aferoj pri kiuj EU decidis estas grandeco de fragoj kaj kurbeco de kukumoj, mi tamen ne scias ĉu tiuj decidoj ankoraŭ validas. EU luktas kontraŭ fumado (tre bone) sed samtempe subvencias greklandajn tabakokultivistojn.
Historie Svedio apartenas al kelkaj landoj, kiuj havas grandajn problemojn pro alkoholo. Pro tio ni antaŭe praktikis tre ristriktan politikon pri privata importo de alkoholo. Dum la kampanjo kiu okazis antaŭ la referendumo pri Sveda aliĝo al EU, niaj politikistoj asertis ke ni povos daŭrigi tiun politikon ankaŭ post membriĝo, kaj jes, dum kelkaj jaroj ni povis. Sed tuj t.n "EU-juĝejo" decidis ke ni permesu preskaŭ senliman privatan importon. Hodiaŭ senskrupuloj regule vojaĝas al Germanio per kamionoj por aĉeti alkoholon, kiun oni poste vendas al junuloj kaj eĉ infanoj.
sinjoro (Погледати профил) 03. септембар 2009. 13.06.36
CubeF (Погледати профил) 04. фебруар 2010. 03.21.31
skeptikulo:Tio signifas ke ne gravas de kiu lando mi aŭ vi venas, kiuj lingvoj mi/vi parolas, kiu estas mia/via korpkoloro, kiu estas la leĝoj en mia/via lando, ktp. Ni ĉiam povas interparoli kiel egalrajtuloj.Mi pli ŝatas unuecon kun unikeco. Tio signifas ke mi ne fekas al miaj radikoj (mi ne skribas ke vi jes...!), ĝojas pri mia patrio, ŝatas reveni hejmen, ... sed same mi vidas Teron kiel unu landon kaj homojn kiel ĝiajn civitanojn. Por mi tio ne kontraŭas. Sed mi antaŭĝojas kaj same antaŭtimetas pri tago, kiam homo povos viziti tute fremdan urbon kaj tuj senti ĝin kiel sia hejmo...