訊息: 68
語言: Esperanto
k.garin (顯示個人資料) 2007年2月26日上午1:22:47
Adiaŭante ni parolas "Ĝis revido" - "До свидания" aŭ "Ĝis" - "Пока". Ne, ĝusta traduko de la vorto "Пока" estas "Dum".
Ĉu rusaj (cirilidaj) literoj estas vidataj en viaj komputiloj?
Ĉu efektive angloj, usonanoj kaj aliaj anglolingvanoj dum renkontiĝo demandas "Kiel vi faras viajn aferojn?" - "How do you do" kaj adiaŭante, parolas "Aĉetu varojn" aŭ "Aĉetu bone" - "Good bye", eĉ "Aĉetu-aĉetu"? Aŭ mi miskomprenas? Bonvolu klarigi al mi.
Do, kiel diversaj popoloj salutas kaj adiaŭas?
T0dd (顯示個人資料) 2007年2月26日上午2:12:40
Oni ja diras la frazon "How do you do?", aparte tiam, kiam oni unuafoje renkontas iun. Ĝi havas iom formalan econ.
k.garin (顯示個人資料) 2007年2月26日上午7:26:56
Ni ankaŭ parolas "Kiel aferoj?" - "Как дела?" Tio estas kurta formo de la frazo "Как идут твои дела?" - "Kiel iras viaj aferoj?"
Mielo (顯示個人資料) 2007年2月26日下午3:20:40
Ĝis !
Le Hibou (顯示個人資料) 2007年2月26日下午10:54:37
waxle:"Aĉetu, aĉetu" estas miskomprenata... la frazo ne estas "Buy-buy", sed "bye-bye". Ĝi estas mallongiĝo de "goodbye".Kaj "goodbye" ankaŭ estas mallongigo, nuntempe malofte uzata - de "God be with you" = "Ke Dio estu kun vi".
k.garin (顯示個人資料) 2007年2月27日上午1:14:16
Kaj "goodbye" ankaŭ estas mallongigo, nuntempe malofte uzata - de "God be with you" = "Ke Dio estu kun vi".Panjo mia! Mi tion ne sciis, kaj neniu diris tion al ni.
Nia rusa "Dankon" - "Спасибо (spasibo)" - "Спаси тебя Бог" - "Savu vin Dio".
Kwekubo (顯示個人資料) 2007年2月27日下午3:05:10
Le Hibou:Kaj "goodbye" ankaŭ estas mallongigo, nuntempe malofte uzata - de "God be with you" = "Ke Dio estu kun vi".En la irlanda, oni ankoraŭ formale salutas per la vortoj "Dia duit" (= Dio (estu) kun vi). La kutima respondo estas "Dia agus Muire duit" (= Dio kaj Maria (estu) kun vi).
Oni multe pli ofte diras simple "Haigh" (= Saluton), prunteprenita vorto kiu sonas precize kiel la angla "Hi".
Mielo (顯示個人資料) 2007年2月28日上午8:44:30
La kutima respondo estas "Dia agus Muire duit" (= Dio kaj Maria (estu) kun vi).La irlanda lingvo estas tre bela.
Estas hungara proverbo "Amilyen az adjon Isten olyan a fogadj Isten". Mi provas traduki: "Kia estas la Dio donu estas tia la Dio akceptu" Ĉu vi komprenas ? Mi kredas, ke mi ne tradukas bone. Estas malnova saluto "Dio donu! (bonan tagon, sanon, grandan rikolton)
taneli (顯示個人資料) 2007年2月28日下午1:19:31
Mielo:Mi iom komprenas la hungaran, sed tiu proverbo estas vere malfacila por mi. Ĉu ĝi enhavas iujn malnovajn formojn? Kaj ĉu ĝi signifas pli-malpli "Vi akceptu tion, kion Dio donas"?
Estas hungara proverbo "Amilyen az adjon Isten olyan a fogadj Isten". Mi provas traduki: "Kia estas la Dio donu estas tia la Dio akceptu" Ĉu vi komprenas ? Mi kredas, ke mi ne tradukas bone. Estas malnova saluto "Dio donu! (bonan tagon, sanon, grandan rikolton)
En la finna ni ofte salutas per "Terve!", kio signifas "Sana!" Mi kredas, ke ĝi estas mallongigo de "Estu sana!" Aliaj neformalaj salutoj estas "Hei!" kaj "Moi!", kiuj ne havas plian signifon. Iomete pli formalaj salutoj estas "Huomenta!", "Päivää!" kaj "Iltaa!", kiuj signifas "Matenon!", "Tagon!" kaj "Vesperon!". Tamen eĉ familianojn oni salutas per "Huomenta!" post vekiĝo, se oni ne forestis, nur dormis.
Oni uzas la neformalajn salutojn ankaŭ por adiaŭi. Pli formale oni adiaŭas per "Näkemiin!", kio signifas "Ĝis (la) revidoj!" Mi ne scias, kial ĝi estas multnombra.
k.garin (顯示個人資料) 2007年2月28日下午2:27:03
En la rusa lingvo tiu kurta formo estas "Bonan".
Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.