Al la enhavo

Kiu estas via preferata Interreto retumilo? kaj kial?

de Zeme, 2009-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Zeme (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 16:19:49

Mia estas "Opera". Mi nuntempe uzas la nova "Opera 10 RC" Mi ŝatas tio tetumilo ĉar estas tre rapida kaj leĝera.

Pharoah (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 16:25:32

Mia estas "Firefox"... Mi ŝatas ĝin ĉar ĝi havas multajn opciojn, kaj funkcias bone kaj sekure. Mi ankaŭ ŝatas "Chrome", sed ne tre multe. Mi multetempe volus provi "Flock", sed mi neniam uzis ĝin. Mi ankaŭ neniam audis pri "Iron".

Zeme (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 16:30:39

"Iron" estas modifitan versio de "Google Chrome" ĝi havas multaj plibonigoj super "Google Chrome" (sekureco, privateco, ktp)

Hispanio (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 16:34:09

Nuntempe mi uzas Google Chrome, ĉar ĝi estas libera programaro, kaj ankaŭ ĉar ĝi estas rapida.

Sed kelkfoje mi ankaŭ uzas Firefox.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 16:45:28

Mi uzas Firefox ĉar ĝi estas libera programaro kaj havas multe da kromprogramoj. Bedaŭrinde ĝi estas iom malrapida.

Mi ŝatas ankaŭ Konqueror.

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 17:23:02

Mi plej ofte uzas Konqueror, ĉar ĝi estas parto de la KDE sistemo kaj ankaŭ taŭgas por trakti dosierojn (filemanager), KDE-servojn, ktp. Sed kelkfoje Konqueror ne kapablas montri iujn pagojn, tiam mi uzas Fajrovulpon (Firefox).

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 18:45:45

Mi uzas Ĥromon pro ĝia rapideco kaj eteco. Poste mi ŝatas Safarin, Fajrovulpon, Interretan Esplorilon kaj Operan, laŭorde.

Antaŭ kelke da tempo mi verkis artikolon pri foliumiloj.

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 20:16:41

jchthys:
Antaŭ kelke da tempo mi verkis artikolon pri foliumiloj.
Interese, bona artikolo. Mi nun ankaŭ pensas pri ekuzi Google Sites por propra paĝo.
Parenteze, mi pli ŝatas la vorton "retumilo" ol "foliumilo". Ĉu ne retumi pli bone priskribas la aferon ol foliumi?
Parenteze 2, vi ankaŭ povas skribi "Antaŭ kelka tempo ..."

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 20:41:02

horsto:
jchthys:Antaŭ kelke da tempo mi verkis artikolon pri foliumiloj.
Interese, bona artikolo. Mi nun ankaŭ pensas pri ekuzi Google Sites por propra paĝo.
Parenteze, mi pli ŝatas la vorton "retumilo" ol "foliumilo". Ĉu ne retumi pli bone priskribas la aferon ol foliumi?
Parenteze 2, vi ankaŭ povas skribi "Antaŭ kelka tempo ..."
Parentezrespondo: Fakte mi uzis “retumilo” unue, sed mi ŝanĝis ĝin pro io, kion mi vidis ie, diranta, ke la ĝusta vorto estas “foliumilo”. Ambaŭ funkcias tamen: vidu la Komputekon.

Dua parentezrespondo: Mi pensis pri tio. Mi ne scias, kial elektis mi tion, kion mi elektis.

Ailanto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 00:46:11

Alia vorto signifanta foliumilo estas krozilo.

Kaj TTT-legilo.

Reen al la supro