Al la enhavo

Kiu estas via preferata Interreto retumilo? kaj kial?

de Zeme, 2009-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

FIDOretano (Montri la profilon) 2010-marto-11 22:52:47

>Kiu estas via preferata
>Interreto retumilo?
Opera. Nur Opera.

>kaj kial?
Tiel okazis "historie". Ĝi estis la unua retumilo, kiun mi komencis uzi anstataŭ mikrosofta aĉaĵo IE.

Jakovo (Montri la profilon) 2010-marto-12 09:44:16

Mi ege ŝatas la eblecon de Firefox (Fajrovulpo) instali aldonaĵojn:
Miaj plej ŝatataj aldonaĵoj estas "weave", kiu ebligas sinkronigi plurajn komputilojn; "AdBlock Plus" kiu kaŝas varbadaĵojn; "Lazarus" kiu restarigas perditajn demandarojn; "Downthem all" kiu plirapidigas elŝuton kaj Greasemonkey kaj Stylish kiuj ebligas influi Javascripton kaj CSSon de retpaĝoj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-12 10:48:00

@Jakovo
Ĉu "AdBlock Plus" estas simila al "NoScript"?
Dankon,
Eddi

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-15 17:39:43

Eddycgn:@Jakovo
Ĉu "AdBlock Plus" estas simila al "NoScript"?
Dankon,
Eddi
Adblock Plus baras reklamaĵojn per filtrolisto. NoScript baras JavaScript-skriptojn.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-15 20:36:31

@darkweasel
oni dankas

sinjoro (Montri la profilon) 2010-marto-16 13:24:57

Mi estas de tre multaj jaroj fidela al mozilaĵoj - komence Mozilla, poste pola versio - mozillaPL.org, kaj de kelkaj jaroj Fajrovulpo. Komence mi ne ŝatis ĝin, ĉar freŝinstalita ĝi ne havis multajn elementojn konatajn el la pli fruaj kroziloj, sed rapide mi alkutimiĝis. Bone agordita Fajrovulpo laŭ mi perfektas.

Kelkfoje mi instaladis Operon, sed pro tute alia projekto-koncepto mi ne ekŝatis. La Interret-Esploriston mi apenaŭ uzas pro malrapideco kaj malgranda agordebleco.

Reen al la supro