目次へ

Kiu estas via preferata Interreto retumilo? kaj kial?

Zeme,2009年8月28日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

FIDOretano (プロフィールを表示) 2010年3月11日 22:52:47

>Kiu estas via preferata
>Interreto retumilo?
Opera. Nur Opera.

>kaj kial?
Tiel okazis "historie". Ĝi estis la unua retumilo, kiun mi komencis uzi anstataŭ mikrosofta aĉaĵo IE.

Jakovo (プロフィールを表示) 2010年3月12日 9:44:16

Mi ege ŝatas la eblecon de Firefox (Fajrovulpo) instali aldonaĵojn:
Miaj plej ŝatataj aldonaĵoj estas "weave", kiu ebligas sinkronigi plurajn komputilojn; "AdBlock Plus" kiu kaŝas varbadaĵojn; "Lazarus" kiu restarigas perditajn demandarojn; "Downthem all" kiu plirapidigas elŝuton kaj Greasemonkey kaj Stylish kiuj ebligas influi Javascripton kaj CSSon de retpaĝoj.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年3月12日 10:48:00

@Jakovo
Ĉu "AdBlock Plus" estas simila al "NoScript"?
Dankon,
Eddi

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年3月15日 17:39:43

Eddycgn:@Jakovo
Ĉu "AdBlock Plus" estas simila al "NoScript"?
Dankon,
Eddi
Adblock Plus baras reklamaĵojn per filtrolisto. NoScript baras JavaScript-skriptojn.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年3月15日 20:36:31

@darkweasel
oni dankas

sinjoro (プロフィールを表示) 2010年3月16日 13:24:57

Mi estas de tre multaj jaroj fidela al mozilaĵoj - komence Mozilla, poste pola versio - mozillaPL.org, kaj de kelkaj jaroj Fajrovulpo. Komence mi ne ŝatis ĝin, ĉar freŝinstalita ĝi ne havis multajn elementojn konatajn el la pli fruaj kroziloj, sed rapide mi alkutimiĝis. Bone agordita Fajrovulpo laŭ mi perfektas.

Kelkfoje mi instaladis Operon, sed pro tute alia projekto-koncepto mi ne ekŝatis. La Interret-Esploriston mi apenaŭ uzas pro malrapideco kaj malgranda agordebleco.

先頭にもどる