Al la enhavo

Kiu estas via preferata Interreto retumilo? kaj kial?

de Zeme, 2009-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-29 18:14:29

Mi uzas Firefox-n, ĉar, laŭ mi, estas la plej bona ttt-legilo el la linuksa programaro.

Gradski (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 01:47:06

Mi uzas Firefox-n ĝi estas tre fleksebla.

Miland (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-31 15:57:58

Mi kutimiĝis al IE7 dum multaj jaroj. Tamen fojfoje mi uzas Firefox, se io ne estas videbla per IE7.

ceigered (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-31 17:41:14

Safari aŭ Google Chrome. Firefox ĉiam estas tro malrapida por mi, sed chrome kaj safari estas tre rapida. Chrome ankaŭ havas simplan desegnon (boneta kaj pura) kaj safari estas potenca kaj aspektas bona.

Mi pensas ke estas bona ke uzantoj de firefox povas havi unikajn interfacodesegnojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-31 21:37:09

Mi uzas Firefoxon (aŭ pli ekzakte, Iceweaselon) ĉar laŭ mi ne ekzistas vere bonaj alternativoj.

Internet Explorer ne funkcias en Linu'x kaj ĉiuokaze emas esti tre malkonvena por longa retumado.
Opera estas simple troigema programo. Ĝi havas tiom da sensencaj funkcioj, kiujn mi tute ne bezonas! En Firefox, mi povas simple instali aldonaĵojn, kaj nur tiujn, kiujn mi bezonas. Neniu alia retumilo havas tiom bonajn aldoneblaĵojn! Krome mi ŝatas ĝian malfermitkodecon.
En Epiphany kaj Konqueror, al mi mankas la fleksebleco de Firefox. Google Chrome, Safari kaj Camino ne funkcias en Linu'x. Mi ne bezonas la aldonajn funkciojn de Flock ĉar mi ne estas Web 2.0-ema. SeaMonkey estas laŭ mi tro malaktuala kompare al Firefox. La kialon, ke mi ne uzas Lynxon, vi povas verŝajne mem eltrovi okulumo.gif
Ironon mi ne konas.

(Kial ne funkcias la metodo malŝalti la anstataŭigon de la x-sistemo per apostrofoj?)
(Ha, ĝi ja funkcias, sed ne en la antaŭmontro!)

CubeF (Montri la profilon) 2010-februaro-04 03:35:30

jchthys:Parentezrespondo: Fakte mi uzis “retumilo” unue, sed mi ŝanĝis ĝin pro io, kion mi vidis ie, diranta, ke la ĝusta vorto estas “foliumilo”. Ambaŭ funkcias tamen: vidu la Komputekon.
Jes, ambaŭ funkcias sed ne signifas samon. "Retumilo" ne nur foliumas reton sed ankaŭ povas ekzemple funkcii kiel retpoŝta legilo, RSS-legilo, eĉ simpla HTML-redaktilo, ktp.
"Foliumilo" pli temas nur pri foliumado de reto.
"TTT-legilo" laŭ miaj scioj sinonimas al "foliumilo" sed malpli plaĉas al mi persone.
"Krozilo" estas pli nova, persone la plej plaĉas al mi ĉar oni povas pensi pri retumilo kaj foliumilo per unu vorto. Same simplas uzado kompare al TTT-legilo.

Kaj mia preferata krozilo estas Firefox. Precipe por fasono (jes, ja...), obeado de standardoj (ja gravas por retejestro) kaj fleksebleco.

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-februaro-04 06:31:43

Mi uzas Linukson, kaj mi prefarata retumilo estas Fajrfokso, tamen mi ankaŭ uzas Ĥromon, la Guglan retumilon, kun betaj kromprogramoj, kaj tiu estas tre mojosa.

PaulExcoff (Montri la profilon) 2010-februaro-04 06:44:27

Mi uzas Firefox-on pro la "add-on"-oj. Mi havas "add-on"-on ke ŝtopas ĉiu reklamo. Se Chrome-on lasus min fari tio, mi uzus ĝi, ĉar ĝi estas pli rapide.

gregorynacu (Montri la profilon) 2010-februaro-04 07:02:01

Preskaŭ ĉiam mi uzas Safari makintoŝe. De tempo al tempo mi uzas farjovulpon se iu retejo estas specife desegnita por ĝi. (k.e. multaj paĝoj je lernu.net.) Mi preferas safari ĉar ĝi estas ege rapida, kaj estas multe pli "indiĝena" al la makintoŝa platformo. Ankaŭ kaj la kvalito de la teksta kaj grafika reprodukto estas pli alta ol per fajrovulpo.

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-februaro-04 10:03:45

@PaulExcoff: Jen Kromaj kromprogramoj ("extensions")
https://chrome.google.com/extensions
(Vizitu kun Kromo. La retejo instalos la betan programaron)

Reen al la supro