訊息: 9
語言: Esperanto
crescence (顯示個人資料) 2009年9月20日上午11:35:48
Ĉu vi volas korekti ĉi tiun tekston :
La forumo estas infestata de mesaĝoj, kiuj enhavas nocajn ligilojn.
Kaŭze de sekureco, ni ĝin forigis.
Se vi deziras kontakti la kreinton de la retpaĝaro, de nun bonvolu utiligi la paĝon "Kontakto".
Mi dankas vin.
horsto (顯示個人資料) 2009年9月20日下午12:12:06
.
La formumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Se vi deziras kontakti la kreinton de la retpaĝaro, bonvolu uzi nun la paĝon "Kontakto".
crescence (顯示個人資料) 2009年9月20日下午1:00:00
horsto:Eble ne ĉiu komprenas "infesti" kaj "noca"Dankon al vi.
"Infesti" signifas (mi ĝin opinias, apud la legado de mia vortaro) "invadi". En la franca, "infester, envahir".
"noca" signifas (laŭ mi kaj mia vortaro) "kiu nocas", "kiu endanĝerigas". En la franca, "nuisible, dangereu_x".
Rogir (顯示個人資料) 2009年9月20日下午1:19:01
crescence (顯示個人資料) 2009年9月20日下午2:25:19
horsto:.Kial vi elektis "ilin", prefere al "ĝin", vorto, kiu anstataŭas "forumo" ?
La forumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Vilius (顯示個人資料) 2009年9月20日下午2:57:37
crescence:ilin = mesaĝojnhorsto:.Kial vi elektis "ilin", prefere al "ĝin", vorto, kiu anstataŭas "forumo" ?
La forumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Estas malklare, kion vi forigis - la tutan forumon aŭ nur mesaĝojn.
crescence (顯示個人資料) 2009年9月20日下午4:09:12
Vilius:Mi petas uzi nun la paĝon "Kontakto", ĉar la paĝo de la forumo estas forigita.
Estas malklare, kion vi forigis - la tutan forumon aŭ nur mesaĝojn.
horsto (顯示個人資料) 2009年9月20日下午8:53:22
crescence:Pardonu, mi pensis ke vi forigis la mesaĝojn kaj ne la tutan forumon.horsto:.Kial vi elektis "ilin", prefere al "ĝin", vorto, kiu anstataŭas "forumo" ?
La forumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
crescence (顯示個人資料) 2009年9月21日上午5:28:49
horsto:Denove multan dankon pro via helpo.
Pardonu, mi pensis ke vi forigis la mesaĝojn kaj ne la tutan forumon.