Messages: 22
Language: Esperanto
Cosi (User's profile) October 12, 2009, 8:15:05 AM
mysz-myszka (muso-museto)
dziewczyna-dziewczynka (knabino-knabetino)
"Piłka" povas signifi ambaŭ "segileto" kaj "pilko" (sed "piła" ne signifas "pilkego"

sergejm (User's profile) October 12, 2009, 8:59:51 AM
novatago (User's profile) October 12, 2009, 12:08:33 PM
novatago:Mi pensis iomete pri la hispana sufikso et. Similas al la esperanta et sed ĝi fakte pli similas al la esperanta sufikso um. Jes, la hispana sufikso ofte rilatas al la grando sed ĉefe rilatas pli al ia neformala eco de aĵo.
...En la hispana (en Hispanio) lingvo okzas same. Camisa = Ĉemizo, Camiseta = T-ĉemizo...
Ĝis, Novatago.
Iĉo (User's profile) October 12, 2009, 2:46:09 PM
Cosi:Jes. Ekzemple:Jes, sed ĉu piłka (signifante pilko) etimologie devenas de piła kun malpligrandiga sufikso, aŭ ĉu la sameco de la vortoj estas nura hazardaĵo? (Kiel ekzemple dio kaj dieto)
mysz-myszka (muso-museto)
dziewczyna-dziewczynka (knabino-knabetino)
"Piłka" povas signifi ambaŭ "segileto" kaj "pilko" (sed "piła" ne signifas "pilkego")
Cosi (User's profile) October 12, 2009, 3:24:35 PM
*pila, *pilъka ‘piłka do gry’ (← łac. pila; później zapożyczono zdrobnienie pilula ‘pigułka’);Tio signifas, ke "piła" kaj "piłka" havas malsanan etimologion: "piłka" deriviĝas de la latina ("pila") kaj "piła" de la germana ("Feile").
*pila ‘pilnik’ (← germ. *fīlō, por. sgn. fīla, niem. Feile, ang. file);
Fonto: http://www.eioba.pl/a87637/zapozyczenia_w_jezyka...
nikko (User's profile) October 13, 2009, 9:40:21 AM
Cosi:Aŭskultu ĉi tion: en la pola "piła" signifas "segilo" kaj "piłka" - "pilko"En rusa "pila" estas segilo, kaj "pilka" estas "seglileto".
Cosi (User's profile) October 13, 2009, 10:03:07 AM
Ankaŭ foje, tre malofte, oni povas diri "piła" por ega pilko, ekz. "ale wielka piła!" - "kiel granda pilkego!", sed tio ne estas tute korekta.
pohli (User's profile) October 27, 2009, 3:49:32 PM
Brot - pano
Brötchen - bulko (ne paneto)
Ni neniam diras "Brötchen" por "paneto". Bulko ja vere estas eta pano, sed speciala tipo.
darkweasel (User's profile) October 29, 2009, 6:04:46 PM
Krome, en Aŭstrujo popularas ankaŭ -erl kaj en Svisujo -li.
Jen la germana havas kvar sufiksojn signifantajn "-et", sed neniun signifantan "-eg" ...
Eddycgn (User's profile) November 16, 2009, 12:12:52 PM
Iĉo: la vorto boto... Ili ne estas botetoj, ĉu? ...Mi dirus "inĝenierbotoj", botetoj estas plivere por virinoj aŭ knaboj...
Elektristoj surmetas inĝenierbotojn, ĉu vere?
