Skip to the content

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

by Mielo, March 4, 2007

Messages: 421

Language: Esperanto

Mielo (User's profile) June 18, 2007, 5:12:18 PM

Andybolg:
Ankaŭ mia patro ekdormis dum Hari Poter-filmo okulumo.gif
Mi ekdormas antaŭ la televidilo regule, sed ne en la kinejo. rido.gif

Mielo (User's profile) June 18, 2007, 5:14:58 PM

Por Blanka Kavaliro. Li ne konas la panfermentan kukumon.

Mielo (User's profile) June 18, 2007, 5:22:56 PM

Ni metas la kukumojn, la aneton, la salon, la panon en la konfitbotelon.Poste ni metas la botelon en la fenstron, ke la suno sunu ĝin. Post paroj tagoj ni havos bonĝustan acidan kukumon. Ni metas ĝin en la fridkeston.

Ĉu vi konas la ŝercon, kial kukumo estas pli bona ol la viro ?

manu_fr (User's profile) June 18, 2007, 7:51:35 PM

Mielo:Ni metas la kukumojn, la aneton, la salon, la panon en la konfitbotelon.Poste ni metas la botelon en la fenstron, ke la suno sunu ĝin. Post paroj tagoj ni havos bonĝustan acidan kukumon. Ni metas ĝin en la fridkeston.

Ĉu vi konas la ŝercon, kial kukumo estas pli bona ol la viro ?
mi timas la respondon !
rideto.gif
Manu

Mielo (User's profile) June 19, 2007, 4:26:35 AM

manu_fr:
Mielo:Ni metas la kukumojn, la aneton, la salon, la panon en la konfitbotelon.Poste ni metas la botelon en la fenstron, ke la suno sunu ĝin. Post paroj tagoj ni havos bonĝustan acidan kukumon. Ni metas ĝin en la fridkeston.

Ĉu vi konas la ŝercon, kial kukumo estas pli bona ol la viro ?
mi timas la respondon !
rideto.gif
Manu
Manu, vi pravas. rido.gif Kvankam, estas ĉ. 40-50 punktoj en listo.

Mielo (User's profile) June 19, 2007, 1:13:06 PM

white knight:
Mielo:Por Blanka Kavaliro. Li ne konas la panfermentan kukumon.
Dankon Mielo!

Kiel mi jam diris, mi venos al vi kaj probos ĝi. rideto.gif rido.gif
Bone. rido.gif La kukumo estos finita post 3 tagoj.

taneli (User's profile) June 19, 2007, 1:34:06 PM

Terurĉjo:
Gratulu min! Mia filino sukcesis en ĉiuj ekzamenoj. Ŝi ricevis 5 poentojn (la plej alta noto en rusiaj lernejoj) en ĉiu ekzameno. Ŝi akiris arĝentan honormedalon.
Mi esperas, ke ŝi sukcese iĝos studentino.
Elkorajn gratulojn!

Mielo (User's profile) June 19, 2007, 1:39:42 PM

Terurĉjo:
Mielo:Ĉu vi konas, kial kukumo estas pli bona ol la viro?
Mi certe scias respondojn al la demando, sed mi opinias, ke ni, viroj, tamen necesas al vi, virinoj, almenaŭ iomete.

Gratulu min! Mia filino sukcesis en ĉiuj ekzamenoj. Ŝi ricevis 5 poentojn (la plej alta noto en rusiaj lernejoj) en ĉiu ekzameno. Ŝi akiris arĝentan honormedalon.
Mi esperas, ke ŝi sukcese iĝos studentino.
Kara Terurĉjo ankaŭ mi gratulas al vi kaj via filino ! sal.gif Vi estas fiera prave.

Kaj vi pravas, por ni, vi viroj estas necesaj. Kvankam en la listo estas multe da bona eco de la kukumo (ekz. la kukumo ne demandas: Mi estas por vi la unua, ĉu ne ?), ni virinoj ne estus feliĉaj se ni devus vivi kun kukumo. rideto.gif

galvis (User's profile) June 19, 2007, 6:32:48 PM

Saluton :
Pri la demando de Mielo referata al la tereno kiu vi povas vidi ĉe la foto de mia profilo, mi eblas diri ke vere, la loko estas grava por ni, car sur ĝi okazis batalado inter la soldatoj de la reĝimo de diktatoro J.V.Gómez kaj liaj malamikoj, kiuj volis forĵeti lin de la povo,(jaro 1920).
Dum ĉi tiu batalo mortis eble iuj 300 soldatoj, kaj la ostaroj kuŝas sub tiu ĉi tereno, kiu mi deziris aĉeti por konstrui domon, sed pro tiu menciita kaŭzo la mastro ne volis vendi ĝin.
Ankaŭ la najbaroj diras ke nokte oni aŭdas strangajn sonojn, kiel bruo de metaloj kaj plendajn voĉojn.
Se oni pensas bone, estas pli bone aĉeti nenion, almenaŭ ĉi-loke.
---ĝis---

Mielo (User's profile) June 20, 2007, 6:47:34 AM

galvis:Saluton :

Ankaŭ mi pensas kara Galvis, aĉetu alian teron. Tiu tero estu loko de memoro.

Back to the top