ไปยังสารบัญ

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

จาก Mielo, 4 มีนาคม 2007

ข้อความ 421

ภาษา: Esperanto

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2007, 05:48:46

Lanctupo:sal.gif
Sendube!
Sed estas ia pudoro.
Mi imagas, en la forumo oni certe volas paroli adolte, kaj ne babilaĉi kiel beboj. Sed komencantoj kiel mi ofte povas nur la laste nomita.
Kara Lanctupo, mi pensas, ĉi tie ne estas esenco la korekta ortografio, sed tio, ke ni, homoj el diversaj landoj komprenu unu la alian. Skribu pri io ajn, ne estas grava, ke la temo estos tro serioza. Mi - kaj laŭ mi, ankaŭ aliaj karaj esperantistoj - ŝatas la gajajn homojn kaj historiojn. rideto.gif

Lanctupo (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2007, 22:28:05

Mi dankas vin pro la aminda kuraĝigo, kara Mielo.
Bone, mi provos, kaj iutage mi eble kapablos eĉ formigi kelkajn senerarajn amuzajn frazojn, sen ĉirkaŭslojdi al tiuj eterne. Tiam mi eventuale povos kunefiki pro dolĉigi nian laborvivon inter robotoj.

rosto (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2007, 16:53:13

Mi nun legis ĉi tiun fadenon ekde komenco, tralegis ĝis 22 paĝo, estas tre interese. Sed mi lacis legi, kaj mi decidis skribi. Mi miris ke
Terurĉjo:En la rusa lingvo la plej oficiala nomo de tiuj telefonoj estas "сотовый телефон" - "sotovyj telefon". Ni, diference de poloj kaj francoj, lokas adjektivojn antaŭ pronomojn, kiel en Esperanto.
La vorto "sotovyj" estas rusa adjektivo de la vorto "soty" - "соты" - "abelaj ĉeloj" pro multdirekta sistemo de komunikado.
Sed neniam mi aŭdis ian mallongigon de tiu nomo.
Almenaŭ en Siberio ni pli ofte uzas la vorto "sótka" kaj eĉ "sótik" ol "mobílnik". Nu, mi ĉiam sciis ke Siberio estas iom alia lando ol Rusia.
Nu, mi legos plu.

rosto (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2007, 18:50:23

Nu, mi jam tralegis ĝis 32 paĝo. Ĉe 32 paĝo nur Terurĉjo kaj Mielo estas. Tio fariĝis tro. Mi iras dormi. Jam estas unua horo de nokto ĉe mi. Mi esperas nur ke Terurĉjo ne venos al mi en premsonĝo. Se Mielo venos, tio tamen ne estos tiom koŝmare, sed mi volas nur dormi trankvile. Morgaŭ mi laboros. Hodiaŭ estas dimanĉo, mi ripozis. En Eŭropo ĉioj festos Kristnasko. Feliĉon al vi ĉiujn. Sed miaj prauloj estas de Ortodoksa tradicio, kaj nia Kristnasko estos je 7 de januaro.

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2007, 06:42:39

rosto:Nu, mi jam tralegis ĝis 32 paĝo. Ĉe 32 paĝo nur Terurĉjo kaj Mielo estas. Tio fariĝis tro. Mi iras dormi. Jam estas unua horo de nokto ĉe mi. Mi esperas nur ke Terurĉjo ne venos al mi en premsonĝo. Se Mielo venos, tio tamen ne estos tiom koŝmare, sed mi volas nur dormi trankvile. Morgaŭ mi laboros. Hodiaŭ estas dimanĉo, mi ripozis. En Eŭropo ĉioj festos Kristnasko. Feliĉon al vi ĉiujn. Sed miaj prauloj estas de Ortodoksa tradicio, kaj nia Kristnasko estos je 7 de januaro.
Kara Rosto, mi esperas, vi ripozis bone, dormis multan. Mallonge, ankaŭ vi pretigus sin pro via Kristnasko. ridulo.gif

rosto (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2007, 08:01:54

Nu, jes, hodiaŭ kaj hieraŭ mi dormis pli multe, ĉar mia laboro finiĝis ĉijare pro manko de mendoj antaŭ novjariĝo. Tio ne estas tamen tre bone, ĉar mi salajros malpli pro tio. Sed ripozo estas bono.
...
Ŝajne ni ĉi tie ne tre pretiĝas al Kristnasko... Eble se nur bonaj kristanoj...
Sed al novjariĝo... Mi pensas pri tio.

rosto (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2007, 09:11:25

Mia voĉo. *.doc kun enmetita *.mp3
171 Kb, 30 s.

prahomo (แสดงโปรไฟล์) 4 กุมภาพันธ์ 2010, 20:31:23

gne ?

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 5 กุมภาพันธ์ 2010, 14:15:34

prahomo:gne ?
Dankon pro revivigo de praaj mortaj zombiaj fadenoj! ^^

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2010, 13:54:21

jan aleksan:
prahomo:gne ?
Dankon pro revivigo de praaj mortaj zombiaj fadenoj! ^^
La praaj mortaj zombiaj fadenoj ne vivu !

กลับไปด้านบน