Naar de inhoud

Pliaĝulo

door Oŝo-Jabe, 11 oktober 2009

Berichten: 4

Taal: Esperanto

Oŝo-Jabe (Profiel tonen) 11 oktober 2009 03:20:21

Se mi parolas pri iu, kiu estas (eĉ unu aŭ du jaroj) pli maljuna ol mi, ĉu mi povas nomi tiun pliaĝulo? Aŭ ĉu la titolo pliaĝulo estas nur por tiuj, kiuj estas pli ol, ekzemple, sepdekjara?

horsto (Profiel tonen) 11 oktober 2009 10:35:41

Mi opinias ke la signifo de "pliaĝulo" estas klara: ulo (homo), kiu estas pli aĝa
Kiu estas la pli juna homo, tion montru la kunteksto.

RiotNrrd (Profiel tonen) 12 oktober 2009 03:39:50

"Pliaĝulo" estas iu, kiu havas pli aĝojn ol vi.

Tre maljunaj homoj estas pliaĝuloj, jes, sed ankaŭ iuj, kiuj havas nur unu jaron pli ol vi.

diogotux (Profiel tonen) 17 oktober 2009 19:01:16

Kiam temas pri homo unu aŭ du jaroj pli aĝa, konvenas nomi lin pliaĝa.

Kiam oni diras pliaĝulo, la aŭskultanto bildigas al si la ulon, tiun kiu estas tia olda.

Mi kelkfoje havas tiajn demandojn al mi (ĉu mi diru tiel, aŭ ĉi tiel), sed mi rimarkis ke mi ne estas tiom rigida eĉ uzante mian propran lingvon.

Do la ekzakta nuanco ne gravas, ĉiam estas kunteksto por montri.

Terug naar boven