본문으로

adjektivo aŭ substantivo ?

글쓴이: crescence, 2009년 10월 17일

글: 22

언어: Esperanto

AriadneCariad (프로필 보기) 2009년 10월 17일 오후 11:43:03

horsto:
fizikisto:
"El ĉiuj virinoj, la plej bela venis."
Mi ne scias, mi provas imagi kiel virino venas el aliaj virinoj. Tio igas min memori la filmon Alien, en kiu eksterteruloj venas el la brusto de homoj.
Mi estas komencanto, do mi ne vere scias. Sed... ĵus fininte kurso gramatika, mi pensas ke "El ĉiuj virinoj..." pravas.

En Pri La Fundamento, skribitas: El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. kaj El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
Jen - http://en.lernu.net/kursoj/fundamento/ekzercoj/ekz...

Jen ankaŭ ĉi tiu paĝo ke konfirmas tion.
http://en.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/direk...

Eble me ne komprenis...

darkweasel (프로필 보기) 2009년 10월 18일 오전 7:19:30

AriadneCariad tute pravas. Legu pri "el" en PMEG.
Tre ofte el montras grupon aŭ amason, kiam oni distingas aŭ apartigas iujn individuojn de la grupo, aŭ parton de la amaso. Tion oni povas rigardi kiel figuran uzadon de la baza elmova signifo. Oni kvazaŭ elprenas membrojn aŭ partojn por aparta konsidero:
Estas tute normale uzi "el" por tia signifo.

horsto (프로필 보기) 2009년 10월 18일 오전 10:12:37

AriadneCariad:El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.
Vi tute pravas, tiu frazo estas ĝusta, sed ĉu ne estas diferenco inter tiu frazo kaj:
El ĉiuj miaj infanoj venis la plej juna.

crescence (프로필 보기) 2009년 10월 18일 오전 10:49:15

pri la vortoj "de / el / inter" :

Mi volas diri, ke la bela venis inter la virinoj. Mi opinias, ke la prepozicio "inter" taŭgas.

Crescence

Frankouche (프로필 보기) 2009년 10월 18일 오후 9:23:30

Hmmm hmm, mi eble komprenas cian menson Crescence, sed eble tio estus tro "franca".
Kial ne en la vortaro de Lernu, "meze de, ĉe, en, el", tiuj ĉi povus taŭgi ?

Eble "inter" mensigas ke estas tri aĵoj
, kaj ke nia aĵo estas en la mezo de la alia duo...

"Meze de" konvenus. Se ne, "parmi" (en la franca) ne tradukeblos. Aŭ ?

Wilhelm (프로필 보기) 2009년 10월 19일 오전 3:54:13

Al inter ĉiuj virinoj, la bela venis.

Eble?

crescence (프로필 보기) 2009년 10월 19일 오전 5:06:01

Frankouche:Se ne, "parmi" (en la franca) ne tradukeblos. Aŭ ?
Jes, mi volis traduki la francan vorton "parmi".

Crescence

crescence (프로필 보기) 2009년 10월 19일 오전 5:09:20

Wilhelm:Al inter ĉiuj virinoj, la bela venis.

Eble?
Fakte, la prepozicio "al" ŝajnas al mi necesa.

Crescence

pohli (프로필 보기) 2009년 10월 19일 오전 7:19:36

Wilhelm:Al inter ĉiuj virinoj, la bela venis.

Eble?
"al inter" estas bona, ankaŭ povas "inter ...-n", do "inter" kun direkta akuzativo.

Sed se la belulino ankoraŭ mankas, la grupo ne konsistas el "ĉiuj virinoj", do mi dirus "Al inter la aliaj/ceteraj virinoj la plej bela (de ili) venis".

tommjames (프로필 보기) 2009년 10월 19일 오전 10:29:09

Se vi volas diri ke la bela virino venis al pozicio inter la aliaj virinoj, mi dirus:

Inter ĉiujn virinojn venis la bela.

Laŭ mi la bela estus sufiĉe klare komprenata signifi virinon.

De tia frazo estas du ekzemploj en Tekstaro, troveblaj per serĉesprimo \\bven[iao]s? inter la \\w+oj?n\\b

“La malbenita paperujo,” diris Clemency, “kiu ĉiam venas inter la piedojn!”
Li bone atentis por ne veni inter la dentojn, kie li estus frakasita, tamen fine li glitis en la stomakon.

다시 위로