Tin nhắn: 22
Nội dung: Esperanto
AriadneCariad (Xem thông tin cá nhân) 23:43:03 Ngày 17 tháng 10 năm 2009
horsto:Mi estas komencanto, do mi ne vere scias. Sed... ĵus fininte kurso gramatika, mi pensas ke "El ĉiuj virinoj..." pravas.fizikisto:Mi ne scias, mi provas imagi kiel virino venas el aliaj virinoj. Tio igas min memori la filmon Alien, en kiu eksterteruloj venas el la brusto de homoj.
"El ĉiuj virinoj, la plej bela venis."
En Pri La Fundamento, skribitas: El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. kaj El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
Jen - http://en.lernu.net/kursoj/fundamento/ekzercoj/ekz...
Jen ankaŭ ĉi tiu paĝo ke konfirmas tion.
http://en.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/direk...
Eble me ne komprenis...
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 07:19:30 Ngày 18 tháng 10 năm 2009
Tre ofte el montras grupon aŭ amason, kiam oni distingas aŭ apartigas iujn individuojn de la grupo, aŭ parton de la amaso. Tion oni povas rigardi kiel figuran uzadon de la baza elmova signifo. Oni kvazaŭ elprenas membrojn aŭ partojn por aparta konsidero:Estas tute normale uzi "el" por tia signifo.
horsto (Xem thông tin cá nhân) 10:12:37 Ngày 18 tháng 10 năm 2009
AriadneCariad:El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.Vi tute pravas, tiu frazo estas ĝusta, sed ĉu ne estas diferenco inter tiu frazo kaj:
El ĉiuj miaj infanoj venis la plej juna.
crescence (Xem thông tin cá nhân) 10:49:15 Ngày 18 tháng 10 năm 2009
Mi volas diri, ke la bela venis inter la virinoj. Mi opinias, ke la prepozicio "inter" taŭgas.
Crescence
Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 21:23:30 Ngày 18 tháng 10 năm 2009
Kial ne en la vortaro de Lernu, "meze de, ĉe, en, el", tiuj ĉi povus taŭgi ?
Eble "inter" mensigas ke estas tri aĵoj
, kaj ke nia aĵo estas en la mezo de la alia duo...
"Meze de" konvenus. Se ne, "parmi" (en la franca) ne tradukeblos. Aŭ ?
Wilhelm (Xem thông tin cá nhân) 03:54:13 Ngày 19 tháng 10 năm 2009
Eble?
crescence (Xem thông tin cá nhân) 05:06:01 Ngày 19 tháng 10 năm 2009
Frankouche:Se ne, "parmi" (en la franca) ne tradukeblos. Aŭ ?Jes, mi volis traduki la francan vorton "parmi".
Crescence
crescence (Xem thông tin cá nhân) 05:09:20 Ngày 19 tháng 10 năm 2009
Wilhelm:Al inter ĉiuj virinoj, la bela venis.Fakte, la prepozicio "al" ŝajnas al mi necesa.
Eble?
Crescence
pohli (Xem thông tin cá nhân) 07:19:36 Ngày 19 tháng 10 năm 2009
Wilhelm:Al inter ĉiuj virinoj, la bela venis."al inter" estas bona, ankaŭ povas "inter ...-n", do "inter" kun direkta akuzativo.
Eble?
Sed se la belulino ankoraŭ mankas, la grupo ne konsistas el "ĉiuj virinoj", do mi dirus "Al inter la aliaj/ceteraj virinoj la plej bela (de ili) venis".
tommjames (Xem thông tin cá nhân) 10:29:09 Ngày 19 tháng 10 năm 2009
Inter ĉiujn virinojn venis la bela.
Laŭ mi la bela estus sufiĉe klare komprenata signifi virinon.
De tia frazo estas du ekzemploj en Tekstaro, troveblaj per serĉesprimo \\bven[iao]s? inter la \\w+oj?n\\b
“La malbenita paperujo,” diris Clemency, “kiu ĉiam venas inter la piedojn!”
Li bone atentis por ne veni inter la dentojn, kie li estus frakasita, tamen fine li glitis en la stomakon.