ورود به محتوا

Esperanto kial?

از david-88, 6 نوامبر 2009

پست‌ها: 33

زبان: Esperanto

david-88 (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 15:20:42

Esperanto estas sinutila lingvo, ne bona esperanta muziko, ne bona esperanta libroj kaj ne estas esperanta televido. Mi en la strato ne povas paroli esperanto, estas senutila lingvo kaj teda lingvo.

remy_boligee (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 15:56:21

Mi en la strato ne povas paroli esperanto, estas senutila lingvo kaj teda lingvo.
Laŭ tia logiko la angla ankaŭ estas senutila lingvo. Mi ne povas paroli ĝin surstrate kaj ĝi estas teda kaj malbela laŭ la opinio de multaj homoj.
ne bona esperanta muziko, ne bona esperanta libroj
Ĉu vi vere legis ĉiujn esperantajn librojn, kaj aŭskultis al ĉiuj muzikistoj? Se vi tion faris mi envias vin lango.gif

Eddycgn (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 15:59:07

david-88:Esperanto estas sinutila lingvo, ne bona esperanta muziko, ne bona esperanta libroj kaj ne estas esperanta televido. Mi en la strato ne povas paroli esperanto, estas senutila lingvo kaj teda lingvo.
kial vi lernas ĝin do?
je muziko elprovi
http://worldtv.com/esperanto_muziko_tv

rido.gif

remy_boligee (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 16:09:17

Almenaŭ Esperanto utilis por ke vi montru al ni vian opinion rido.gif

david-88 (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 19:43:56

Nur ĝi estas utila por skribi ĉi tie, mi iru per la strato kaj mi povas paroli esperanto kaj la personoj diras min "waaaooo ke bone vi parolas angla" sed se mi parolas esperanto ili diras min "¿esperanto? kio estas tio?" ne estas bona muzico, bona libroj, programoj de televido kaj mi ne povas paroli esperanto kun aliaj personoj, la angla jes sed esperanto ne. ankaŭ neniu volas helpi min por praktiki kaj lerni plu esperanto, tio ĉi estas lamentable humiliga.

AlfRoland (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 21:06:14

david-88:Nur ĝi estas utila por skribi ĉi tie, mi iru per la strato kaj mi povas paroli esperanto kaj la personoj diras min "waaaooo ke bone vi parolas angla" sed se mi parolas esperanto ili diras min "¿esperanto? kio estas tio?" ne estas bona muzico, bona libroj, programoj de televido kaj mi ne povas paroli esperanto kun aliaj personoj, la angla jes sed esperanto ne. ankaŭ neniu volas helpi min por praktiki kaj lerni plu esperanto, tio ĉi estas lamentable humiliga.
Vi certe pravas, ke ne eblas hazarde surstrate en fremda lando alparoli alian homon, sed se vi antaŭe havigos kontaktojn vi tutcerte ricevos pli da helpo ol eblus per ajna nacia lingvo. Ĉu vi volas ekzerci voĉe paroli, serĉu kontaktojn helpe de ekzemple Skajpo.

Kio estas bona literaturo kaj muziko, ja temas pri gusto.

Se vi ne tro frue rezignas vi certe havos grandan utilon de esperanto.

Eddycgn (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 21:25:52

Kio okazus se vi parolas katalane je la stratoj en Londono Parizo aŭ Berlino. La homoj dirus
"He!?!?"
rido.gif

remy_boligee (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 21:47:56

Eddycgn:Kio okazus se vi parolas katalane je la stratoj en Londono Parizo aŭ Berlino. La homoj dirus
"He!?!?"
rido.gif
Kaj neniu diras ke tiu lingvo estas malutila.
Kial estas aparta pezo kaj aparta mezuro por Esperanto?

Ekzemple, lastmonate mi ricevis proponon labori en Ĉinio kaj tio nur okazis ĉar mi parolas Esperanton. Tio pli malfacile okazus pro la angla lingvo.

Rogir (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 21:48:10

Vi simple trovu la personojn kiuj parolas esperanton. Jam sur tiu ĉi forumo estas multaj, kaj vi povas tujbabili, skribi mesaĝojn kaj amikiĝi. Serĉu por loka esperanta klubo aŭ aliĝu al organizo. Kaj: vojaĝu! Estas multaj esperantistoj en la tuta mondo, do kie ajn vi estos vi preskaŭ ĉiam povos trovi homojn kun kiuj vi povas babili rekte kaj persone, ne per fuŝe konata nacia lingvo.

david-88 (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 22:01:58

mi ne povas vojaĝi, mia gepatroj ne lasas min. Mi ne volas skribi kun aliaj personoj se ne mi volas paroli kun aliaj personoj. mi neniam parolis esperanto.

Ne estas komerca libroj, muziko, ktp en esperanto.

بازگشت به بالا