Al la enhavo

Lingva imperialismo

de tibisko0608, 2007-marto-08

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

tibisko0608 (Montri la profilon) 2007-marto-08 21:11:19

Mi ricevis la sekvontan mesaĝon, kio povas esti interesa ankau por aliaj esperantistoj:

Date: Wed, 7 Mar 2007 21:31:42 EST
Subject: [Petskriboj] Lingva imperialismo: nenio nova sub la suno!
Kion vi opinias pri la suba mesaĝo? Mar =)
--- Aloísio Sartorato wrote:
Estimataj:
Hieraŭ la brazilaj gazetoj disanoncis ke la usona prezidento Bush ĵus asignis miliardon da dolaroj
por helpi latinamerikajn landojn.
Tamen estas notinda la fakto ke 75 milionoj da dolaroj, el tiu miliardo, estas destinita "por ebligi
al junaj latinamerikanoj studi la anglan kaj iam povi daŭrigi sian studadon pri tiu lingvo en Usono".
Nur por komparo: la tuta jara buĝeto de la ĉefa monda E-organizaĵo, UEA, estas sub 1 miliono da
dolaroj, dum la usona registaro disponigas en la daŭro de tri jaroj la grandegan sumon de 75 milionoj
da dolaroj nur por la disvastigo de la angla lingvo.
Ĉu necesas aldoni ion pli?
Fakte la defio al la esperantistoj estas giganta:
ŝanĝi mondan lingvan ordon ekzistantan antaŭ jarmiloj, t.e., la leĝo de la plej forta.
Nia batalo ŝajnas tiun de Davido kontraŭ Goljato. Ĉu valoras la penon?
Informis: Aloísio Sartorato Rio/Brazilo

Ciro (Montri la profilon) 2007-marto-28 02:49:29

tibisko0608: Nia batalo ŝajnas tiun de Davido kontraŭ Goljato. Ĉu valoras la penon?
Samideano,

Estas tiel mem.
Ne maltrankviliĝu, ĉar Esperanto estas neskuebla.

"Sub la sankta signo de la espero, kolektiĝas pacaj batalantoj kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj."

Ĉu vi memoras pri tio? rideto.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-marto-29 06:14:44

Laŭ mi, se esperanto ne devenas (devenis, devenos) internacian lingvon, estas por bonaj kialoj.
Ne pro manko de mono.
Mi tre facile povas "kabei", tio ne ĉanĝos mian vivon vere.
Multaj esperantistoj konsideras ke esperanto estas internacia lingvo. Mi ne.
Kiel alie, kiam nur kelk miloj da homoj strebas paroli ĝin, kaj al tre malalta nivelo ?
Ridinde.
Esperanto estas ilo, ne pli. Tre vana ilo verdire. Kaj mi havas aliajn ilojn en poŝo, multe pli efikaj. Kiel mi havus laboron, se mi ne iam lernis la anglan, diru ?
En okcidento, estas la angla nuntempe. Punkto. Por mi ne estas problemo. Morgaŭ la ĉina "imperialismo" ? Bonege !

tsk (Montri la profilon) 2007-marto-29 13:01:59

Mi amas la kulturon de latinameriko, esperas ke la angla lingvo ne ŝanĝas ion ajn. Sed oni timas. ploro.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-29 14:08:14

Estimata Manu:

Mi demandas al mi mem, kial diable mi povis kompreni vian mesaĝon se vi uzis nek la anglan, nek la hispanan kaj mi ne parolas la francan? Certe, la nivelo de via mesaĝo estis ridinda, sed tute komprenebla… do ne deprimiĝu! Bonvolu ne kabei, NI ĉiuj petas vin! Kiel ni povus altigi nian nivelon sen via helpo? ploro.gif

T0dd (Montri la profilon) 2007-marto-29 15:02:16

manu_fr:
Multaj esperantistoj konsideras ke esperanto estas internacia lingvo. Mi ne.
Tamen vi malpravas. Ĉu Esperanto estas lingvo? Jes. Ĉu ĝi estas internacia? Jes. Do, ĝi estas internacia lingvo.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-marto-29 15:03:03

tsk:Mi amas la kulturon de latinameriko, esperas ke la angla lingvo ne ŝanĝas ion ajn. Sed oni timas. ploro.gif
Al mi, ĝi estas neklara kiel lerni la angla ŝanĝos multe da kulturo. Ĝi estas mia impreso ke la angla nuntempe estas unuavice komerca kaj scienca lingvo. Mi ne imagas ke multaj latinamerikaj verkistoj angle skribos...(sed espereble Esperante okulumo.gif ).

Pino (Montri la profilon) 2007-marto-29 17:04:36

manu_fr:Laŭ mi, se esperanto ne devenas (devenis, devenos) internacian lingvon, Ridinde.
Esperanto estas ilo, ne pli. Tre vana ilo verdire. Kaj mi havas aliajn ilojn en poŝo, multe pli efikaj. Kiel mi havus laboron, se mi ne iam lernis la anglan, diru ?
En okcidento, estas la angla nuntempe. Punkto. Por mi ne estas problemo.
Esperanto estas ilo sed ĝi povas ankaŭ fariĝi vera internacia komunikilo (ĝi estas efikoplena lingvo) sed se ni ne akceptus ĉion kiel fatalon.

La volo de propagando de Zamenhof eksplikas la sukceson de la lingvo (relativa) sed ankaŭ li ne postulis aŭtorajn rajtojn kaj la ideo estas tre aktuala.

Ciro (Montri la profilon) 2007-marto-30 03:52:28

T0dd
Ĉu Esperanto estas lingvo? Jes. Ĉu ĝi estas internacia? Jes. Do, ĝi estas internacia lingvo.
Tre bone!
Kaj mi diras: Kiel esprim-maniero de internacia interkompreniĝo, Esperanto estas konkero for de debato. Esperanto jam venkis, nun firma kreskas. rideto.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-marto-30 06:34:16

T0dd:
manu_fr:
Multaj esperantistoj konsideras ke esperanto estas internacia lingvo. Mi ne.
Tamen vi malpravas. Ĉu Esperanto estas lingvo? Jes. Ĉu ĝi estas internacia? Jes. Do, ĝi estas internacia lingvo.
Kaj tio ŝanĝas kion ?
Se iam vi turismas en Francio, ĉu vi interparolos kun francioj esperante ?
Angle jes.

Elreviĝu mi petas ! sal.gif

Reen al la supro