Al la enhavo

Lingva imperialismo

de tibisko0608, 2007-marto-08

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

manu_fr (Montri la profilon) 2007-marto-30 06:42:20

Mendacapote:Estimata Manu:

Mi demandas al mi mem, kial diable mi povis kompreni vian mesaĝon se vi uzis nek la anglan, nek la hispanan kaj mi ne parolas la francan? Certe, la nivelo de via mesaĝo estis ridinda, sed tute komprenebla… do ne deprimiĝu! Bonvolu ne kabei, NI ĉiuj petas vin! Kiel ni povus altigi nian nivelon sen via helpo? ploro.gif
Estimata Mendacapote :
Mi atendis reaĝojn, ne gravas.
Tamen VI miskomprenis min : mi mem estos eterna komencanto. Ne estas la temo.
Ĉu vi povas klare kaj facile eksprimi viajn sentojn esperante ? Mi, ne.
Ĉu vi povas flue paroli esperante ? Mi, ne.
Ĉu esperanto estas "facila" lingvo ? Laŭ mi, ne.
Ĉu esperanto havas kulturon ? Ne.

Jen ... esperanto mem ne helpas internacia komunikado.

Fine, ĉu mi deprimas ? Tute ne !

tsk (Montri la profilon) 2007-marto-30 17:51:24

Ĉu esperanto estas "facila" lingvo ? Laŭ mi, ne. Ĉu esperanto havas kulturon ? Ne.
Me penas ke eble esperanto povus esti parto de unu nova kulturo de mondo, eĉ sen koste de nuntempoe eksistante kulturoj de naciaj. Kaj se vi komprenas ĉi tie mesaĝon, esperanto lingvo estas tre facila (havas studis nur dum tri semajnoj) rideto.gif Sed kompreneble nenio lingvoj estas facila

manu_fr (Montri la profilon) 2007-marto-30 19:43:49

tsk:
Ĉu esperanto estas "facila" lingvo ? Laŭ mi, ne. Ĉu esperanto havas kulturon ? Ne.
Me penas ke eble esperanto povus esti parto de unu nova kulturo de mondo, eĉ sen koste de nuntempoe eksistiado naciaj kulturoj, sed eble ĉio granda kaj daûrema kreskas malrapida (tre malrapida, tro malrepida). Kaj se vi komprenas ĉi tie mesaĝon, esperanto lingvo estas tre facila (havas studis nur dum tri semajnoj) rideto.gif
Bonege ! okulumo.gif
Ne timu, mi komprenis vian mesaĝon. Iom malfacile, sed fine mi komprenis !
Mi esperas, ke vi scipovos ankaŭ facile plialtigi vian nivelon. Kaj kompreni mian mesaĝon mem. Ĉar estas la problemo ! Oni restas sur bazoj, kiujn oni rapidege lernas jes ! Same rapidege forgesas ... pli ofte oni dume ne suksecas plialtigi ŝian e-nivelon, post jaroj. Almenaŭ en mia kazo.

Sed, mi havas mian propran sperton kaj vidpunkton pri esperanto. Kaj vi havos vian propran.
Mi respektas tion.
Ĉio sperto ne estas malutila.

Sed, mi certas ke esperanto ne estas facila, kaj oni ne facile parolas ĝin. Tamen, vi vidu, mi estas franca, kaj la plejparto de la vortoj esperantaj estas samaj kiel en franca (kiam Zam estis vivanta, la franca estis kiel la angla nuntempe). Malgraŭ tio, mi dume ne scipovas legi plenan libron, kompreni diskutadon per orelo, ktp...

Pri kulturo, ĉu vi trovas normala, ke lingvo de jam pli ol 1 Jarcento ne havas ŝian propran kulturon ?
Ke ĝi estus nova kulturo sur tero, ankaŭ mi mem ŝatus, kompreneble (jes, jes, sincere !).
Sed pri esperanto, fakto estas, ke ne ekzistas vera kulturo.
Ĉu kulturo pri paco ? Ne. Almenaŭ mi atendis tion ĉi kulturo. Sed, ne.
Ĉu verka kulturo ? 99% estas tradukado.
Ĉu artista kulturo ? Neniam trovis...
Eble estas kulturo pri kongresoj ? senkulpa.gif
Sed vere iu esperantisto venas kun ŝian propran landan kulturon, kaj poste oni parolas pri esperanta kulturo...
Verdire, ne gravas !
Mi nur ne povas mensogi.
Kaj verdire mi esperas ke iu iam montros min, ke mi tute eraras ?
Ne atendu : montru min, kiaj interesaj aferoj vi faras esperante !
Oni lernis lingvon ? Magie ! Sed ne estas miraklo !

Atendante... okulumo.gif

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-marto-30 19:53:06

manu_fr:Kiel mi havus laboron, se mi ne iam lernis la anglan, diru ?
Fakte, en Italio oni diras: "la angla estas kiel surskribo ĉe la faŝista partio: se vi ne havas tion vi ne laboras" ... sed estas faŝista afero!!!
Ĉu vi kondividas ĉi tiun ideon?: oni uzas la anglan por labori, vere, sed nur por ke oni devas obei al faŝa estraro, ĉu ne?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-30 22:34:40

Estimata Manu!
Vi entute pravas!
Sed Esperanto, sola el multaj artefaritaj lingvoj, vivas kaj evoluas jam dum pli ol jarcento.
Ĉu Esperanto estas facila lingvo?
Ne, certe ne. Por komencanta nivelo ĝi estas facila kun siaj kvazaŭ dek ses reguloj. Por kutima ĉiutaga interparolo ĝi similas al ĉiuj naciaj lingvoj. Ĉu ĝi fariĝos reala internacia lingvo? Bedaŭrinde, mi supozas, ke ne. Kial? Ĉiu lando klopodas pri sia propra nacia lingvo, per mono, reklamo, politikaj aferoj, kulturo kaj tiel plu. Tial nova tutmonda imperio, Usono, gajnas en la lingva konkuro. Eĉ en la rusa lingvo preskaŭ ĉiuj komputilaj terminoj kaj nocioj estas prenitaj el la angla.
Se Esperanto necesus al vi por laboro, vi rapide lernus ĝin.
Laŭ mia opinio, la demandon necesas fari pli larĝe, pli vaste: Ĉu la homaro nun bezonas ian internacian lingvon, neŭtralan aŭ ne, nacian aŭ ne?
Mi ne bezonas la anglan.
Sed Esperanto estas mia ludilo, mia ŝatokupo.
Amike kaj esperante.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-marto-31 08:58:58

Terurĉjo:Estimata Manu!
Vi entute pravas!
Sed Esperanto, sola el multaj artefaritaj lingvoj, vivas kaj evoluas jam dum pli ol jarcento.
Ĉu Esperanto estas facila lingvo?
Ne, certe ne. Por komencanta nivelo ĝi estas facila kun siaj kvazaŭ dek ses reguloj. Por kutima ĉiutaga interparolo ĝi similas al ĉiuj naciaj lingvoj. Ĉu ĝi fariĝos reala internacia lingvo? Bedaŭrinde, mi supozas, ke ne. Kial? Ĉiu lando klopodas pri sia propra nacia lingvo, per mono, reklamo, politikaj aferoj, kulturo kaj tiel plu. Tial nova tutmonda imperio, Usono, gajnas en la lingva konkuro. Eĉ en la rusa lingvo preskaŭ ĉiuj komputilaj terminoj kaj nocioj estas prenitaj el la angla.
Se Esperanto necesus al vi por laboro, vi rapide lernus ĝin.
Laŭ mia opinio, la demandon necesas fari pli larĝe, pli vaste: Ĉu la homaro nun bezonas ian internacian lingvon, neŭtralan aŭ ne, nacian aŭ ne?
Mi ne bezonas la anglan.
Sed Esperanto estas mia ludilo, mia ŝatokupo.
Amike kaj esperante.
Saluton !
Estas agrabla senti samvidpunkton.
Por mi ankaŭ estas ŝatokupo, ĉar mi trovas la lingvon agrablan. Esperanto donas min la deziron lerni la italan, eĉ.
Pri laboro...
En industrio, oni bezonas de la angla, kaj ne pro fascisma afero.
En la entrepreno, kie mi laboras, oni havas firmojn en tutmondo. Ofte, mi skribas teknikajn raportojn angle. Simple pro fakto, ke ĉiuj bezonas kompreni, en usono, en anglio, en ĝermanio, en francio ktp...
Se mi skribus esperante, kiu komprenus ? Neniu mi certas !
Esperanto ne estas oficiala lingvo.
Mi ne vidas fascismon en tio.
Se mi ne volus de la angla, mi pli bone ne laborus en industrio, kaj devenus artisto.
Mi ĉiam havus la elekton.
Eble, iam ?
sal.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-31 15:31:57

Kiel mi povus malami imperiajn lingvojn se mi parolas du el ili? La angla kaj la hispana esta la unua kaj la dua (aŭ tria?) plej parolataj lingvoj tutmonde. Mi certe eklernis paroli la anglan pli pro ĝuo ol bezono, aliamaniere mi ankoraŭ estus parolanta nur hispane feliĉe! Kaj pri Esperanto: mi tute ne kredas je “sia fina venko”, mi nur esperante ĝuas, ŝatas, gustumas, ridas, revas, kverelas, amikumas, amas, kaj tiel plu. Laŭ mi tio pli ol sufiĉas!

tsk (Montri la profilon) 2007-marto-31 17:26:48

Kara manu

Mi elreviĝas, vi pravas, mi nur revas sed malfacila kontinuas lerni sen senco aû espero.
Bonŝance la angla ne estas tre malfacila lingvo kaj havas granda vortaro. So be it. Baldaŭ ĉina.rido.gif
Mendacapote havas bona pozo, anstataŭ plori estu ĝoja. Esperanto estas ankoraû unu bona ŝatokupo. Kaj fantasta ke multa da angla parolante homoj lernas esperanto. fakte la plej granda grupo de uzantoj de lernu estas el Usono rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-01 00:23:24

tsk:Kara manu

Mi elreviĝas, vi pravas, mi nur revas sed malfacila kontinuas lerni sen senco aû espero.
Bonŝance la angla ne estas tre malfacila lingvo kaj havas granda vortaro. So be it. Baldaŭ ĉina.
Mendacapote havas bona pozo, anstataŭ plori esti ĝoja. Esperanto estas ankoraû unu bona ŝatokupo.
Mi vidas, ke ĉiuj bonege posedas la anglan.
Kial vi uzas Esperanton?

Ĉiuj ne timas sen bona lingvonivelo de Esperanto skribi en la forumo!

Jen kial Esperanto estas internacia lingvo.
Post kelkaj semajnoj de lernado ĉiu povas skribi (ne gravas, ke iomete erare), legi, esprimi pensojn, ideojn.

Tor! Ĉu vi permesos iom korekti? okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-01 00:54:00

Pri Esperanta kulturo.
Ĉu eskimoj, pigmeoj, aŭstraliaj aborigenoj havas kulturon?
Jes, certege, sendube, nepre, vi estas rasisto, se dubas pri tio.
Kial tiuj popoloj havas sijn proprajn kulturojn?
Post minuta silentado: "Nu, ili ĉiuj estas popoloj, ili parolas siajn proprajn vivajn lingvojn, ili havas fabelojn, fablojn, proverbojn, kantojn.

manu_fr:Pri kulturo, ĉu vi trovas normala, ke lingvo dum jam pli ol 1 Jarcento ne havas sian propran kulturon ?
Ke ĝi estus nova kulturo sur tero, ankaŭ mi mem ŝatus, kompreneble (jes, jes, sincere !).
Sed pri esperanto, fakto estas, ke ne ekzistas vera kulturo.
Ĉu kulturo pri paco ? Ne. Almenaŭ mi atendis tion ĉi kulturo. Sed, ne.
Ĉu verka kulturo ? 99% estas tradukado.
Ĉu artista kulturo ? Neniam trovis...
Eble estas kulturo pri kongresoj ?
Sed vere iu esperantisto venas kun ŝian propran landan kulturon, kaj poste oni parolas pri esperanta kulturo...
Kiom da libroj estas verkitaj en lingvoj de tiuj popoloj?
Post unuhora silentado: "Nu, well, э-э-э, mi devas sciiĝi pri tio".

Bone, mi konsentas, ke Esperanto ne havas fabelojn, fablojn, proverbojn, kantojn, originalajn librojn, sian propran filosofion, historion, venkojn kaj malvenkojn.

Mi volas lerni la eskiman lingvon, bonvolu montri al mi la paĝaron.

Reen al la supro