Postitused: 17
Keel: Esperanto
manu_fr (Näita profiili) 30. märts 2007 6:42.20
Mendacapote:Estimata Manu:Estimata Mendacapote :
Mi demandas al mi mem, kial diable mi povis kompreni vian mesaĝon se vi uzis nek la anglan, nek la hispanan kaj mi ne parolas la francan? Certe, la nivelo de via mesaĝo estis ridinda, sed tute komprenebla… do ne deprimiĝu! Bonvolu ne kabei, NI ĉiuj petas vin! Kiel ni povus altigi nian nivelon sen via helpo?
Mi atendis reaĝojn, ne gravas.
Tamen VI miskomprenis min : mi mem estos eterna komencanto. Ne estas la temo.
Ĉu vi povas klare kaj facile eksprimi viajn sentojn esperante ? Mi, ne.
Ĉu vi povas flue paroli esperante ? Mi, ne.
Ĉu esperanto estas "facila" lingvo ? Laŭ mi, ne.
Ĉu esperanto havas kulturon ? Ne.
Jen ... esperanto mem ne helpas internacia komunikado.
Fine, ĉu mi deprimas ? Tute ne !
tsk (Näita profiili) 30. märts 2007 17:51.24
Ĉu esperanto estas "facila" lingvo ? Laŭ mi, ne. Ĉu esperanto havas kulturon ? Ne.Me penas ke eble esperanto povus esti parto de unu nova kulturo de mondo, eĉ sen koste de nuntempoe eksistante kulturoj de naciaj. Kaj se vi komprenas ĉi tie mesaĝon, esperanto lingvo estas tre facila (havas studis nur dum tri semajnoj)
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
manu_fr (Näita profiili) 30. märts 2007 19:43.49
tsk:Bonege !Ĉu esperanto estas "facila" lingvo ? Laŭ mi, ne. Ĉu esperanto havas kulturon ? Ne.Me penas ke eble esperanto povus esti parto de unu nova kulturo de mondo, eĉ sen koste de nuntempoe eksistiado naciaj kulturoj, sed eble ĉio granda kaj daûrema kreskas malrapida (tre malrapida, tro malrepida). Kaj se vi komprenas ĉi tie mesaĝon, esperanto lingvo estas tre facila (havas studis nur dum tri semajnoj)
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Ne timu, mi komprenis vian mesaĝon. Iom malfacile, sed fine mi komprenis !
Mi esperas, ke vi scipovos ankaŭ facile plialtigi vian nivelon. Kaj kompreni mian mesaĝon mem. Ĉar estas la problemo ! Oni restas sur bazoj, kiujn oni rapidege lernas jes ! Same rapidege forgesas ... pli ofte oni dume ne suksecas plialtigi ŝian e-nivelon, post jaroj. Almenaŭ en mia kazo.
Sed, mi havas mian propran sperton kaj vidpunkton pri esperanto. Kaj vi havos vian propran.
Mi respektas tion.
Ĉio sperto ne estas malutila.
Sed, mi certas ke esperanto ne estas facila, kaj oni ne facile parolas ĝin. Tamen, vi vidu, mi estas franca, kaj la plejparto de la vortoj esperantaj estas samaj kiel en franca (kiam Zam estis vivanta, la franca estis kiel la angla nuntempe). Malgraŭ tio, mi dume ne scipovas legi plenan libron, kompreni diskutadon per orelo, ktp...
Pri kulturo, ĉu vi trovas normala, ke lingvo de jam pli ol 1 Jarcento ne havas ŝian propran kulturon ?
Ke ĝi estus nova kulturo sur tero, ankaŭ mi mem ŝatus, kompreneble (jes, jes, sincere !).
Sed pri esperanto, fakto estas, ke ne ekzistas vera kulturo.
Ĉu kulturo pri paco ? Ne. Almenaŭ mi atendis tion ĉi kulturo. Sed, ne.
Ĉu verka kulturo ? 99% estas tradukado.
Ĉu artista kulturo ? Neniam trovis...
Eble estas kulturo pri kongresoj ?
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
Sed vere iu esperantisto venas kun ŝian propran landan kulturon, kaj poste oni parolas pri esperanta kulturo...
Verdire, ne gravas !
Mi nur ne povas mensogi.
Kaj verdire mi esperas ke iu iam montros min, ke mi tute eraras ?
Ne atendu : montru min, kiaj interesaj aferoj vi faras esperante !
Oni lernis lingvon ? Magie ! Sed ne estas miraklo !
Atendante...
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
manu_fr (Näita profiili) 31. märts 2007 8:58.58
Terurĉjo:Estimata Manu!Saluton !
Vi entute pravas!
Sed Esperanto, sola el multaj artefaritaj lingvoj, vivas kaj evoluas jam dum pli ol jarcento.
Ĉu Esperanto estas facila lingvo?
Ne, certe ne. Por komencanta nivelo ĝi estas facila kun siaj kvazaŭ dek ses reguloj. Por kutima ĉiutaga interparolo ĝi similas al ĉiuj naciaj lingvoj. Ĉu ĝi fariĝos reala internacia lingvo? Bedaŭrinde, mi supozas, ke ne. Kial? Ĉiu lando klopodas pri sia propra nacia lingvo, per mono, reklamo, politikaj aferoj, kulturo kaj tiel plu. Tial nova tutmonda imperio, Usono, gajnas en la lingva konkuro. Eĉ en la rusa lingvo preskaŭ ĉiuj komputilaj terminoj kaj nocioj estas prenitaj el la angla.
Se Esperanto necesus al vi por laboro, vi rapide lernus ĝin.
Laŭ mia opinio, la demandon necesas fari pli larĝe, pli vaste: Ĉu la homaro nun bezonas ian internacian lingvon, neŭtralan aŭ ne, nacian aŭ ne?
Mi ne bezonas la anglan.
Sed Esperanto estas mia ludilo, mia ŝatokupo.
Amike kaj esperante.
Estas agrabla senti samvidpunkton.
Por mi ankaŭ estas ŝatokupo, ĉar mi trovas la lingvon agrablan. Esperanto donas min la deziron lerni la italan, eĉ.
Pri laboro...
En industrio, oni bezonas de la angla, kaj ne pro fascisma afero.
En la entrepreno, kie mi laboras, oni havas firmojn en tutmondo. Ofte, mi skribas teknikajn raportojn angle. Simple pro fakto, ke ĉiuj bezonas kompreni, en usono, en anglio, en ĝermanio, en francio ktp...
Se mi skribus esperante, kiu komprenus ? Neniu mi certas !
Esperanto ne estas oficiala lingvo.
Mi ne vidas fascismon en tio.
Se mi ne volus de la angla, mi pli bone ne laborus en industrio, kaj devenus artisto.
Mi ĉiam havus la elekton.
Eble, iam ?
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Mendacapote (Näita profiili) 31. märts 2007 15:31.57
tsk (Näita profiili) 31. märts 2007 17:26.48
Mi elreviĝas, vi pravas, mi nur revas sed malfacila kontinuas lerni sen senco aû espero.
Bonŝance la angla ne estas tre malfacila lingvo kaj havas granda vortaro. So be it. Baldaŭ ĉina.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Mendacapote havas bona pozo, anstataŭ plori estu ĝoja. Esperanto estas ankoraû unu bona ŝatokupo. Kaj fantasta ke multa da angla parolante homoj lernas esperanto. fakte la plej granda grupo de uzantoj de lernu estas el Usono
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
manu_fr (Näita profiili) 1. aprill 2007 19:52.55
Terurĉjo:Kara,
Mi volas lerni la eskiman lingvon, bonvolu montri al mi la paĝaron.
Ne estas tro malfacila al trovi, ĉar tiu lingvo (Yupik + Inuit) estas uzata per kelkaj 80000 homoj sur la tero.
Estas vera popolo.
(Parenteze ili certe havas grandan kulturon).
Ĉu vi ne konas la vortojn 'anorako' kaj 'kajako' ekzemple ?
Mi trovis interrete leksikonon por la franca/inuita, ĉu eble por la rusa ankaŭ ?
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Sed se vi volas pliscii, ekzistas fama lernejo
al Parizo (Inalco), kie oni instruas la Inuiton (inter multaliaj).
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Alian demandon ?
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Amikeme,
Manu