Lingva imperialismo
od tibisko0608, 8. marca 2007
Príspevky: 17
Jazyk: Esperanto
tibisko0608 (Zobraziť profil) 8. marca 2007 21:11:19
Date: Wed, 7 Mar 2007 21:31:42 EST
Subject: [Petskriboj] Lingva imperialismo: nenio nova sub la suno!
Kion vi opinias pri la suba mesaĝo? Mar =)
--- Aloísio Sartorato wrote:
Estimataj:
Hieraŭ la brazilaj gazetoj disanoncis ke la usona prezidento Bush ĵus asignis miliardon da dolaroj
por helpi latinamerikajn landojn.
Tamen estas notinda la fakto ke 75 milionoj da dolaroj, el tiu miliardo, estas destinita "por ebligi
al junaj latinamerikanoj studi la anglan kaj iam povi daŭrigi sian studadon pri tiu lingvo en Usono".
Nur por komparo: la tuta jara buĝeto de la ĉefa monda E-organizaĵo, UEA, estas sub 1 miliono da
dolaroj, dum la usona registaro disponigas en la daŭro de tri jaroj la grandegan sumon de 75 milionoj
da dolaroj nur por la disvastigo de la angla lingvo.
Ĉu necesas aldoni ion pli?
Fakte la defio al la esperantistoj estas giganta:
ŝanĝi mondan lingvan ordon ekzistantan antaŭ jarmiloj, t.e., la leĝo de la plej forta.
Nia batalo ŝajnas tiun de Davido kontraŭ Goljato. Ĉu valoras la penon?
Informis: Aloísio Sartorato Rio/Brazilo
Ciro (Zobraziť profil) 28. marca 2007 2:49:29
tibisko0608: Nia batalo ŝajnas tiun de Davido kontraŭ Goljato. Ĉu valoras la penon?Samideano,
Estas tiel mem.
Ne maltrankviliĝu, ĉar Esperanto estas neskuebla.
"Sub la sankta signo de la espero, kolektiĝas pacaj batalantoj kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj."
Ĉu vi memoras pri tio?
manu_fr (Zobraziť profil) 29. marca 2007 6:14:44
Ne pro manko de mono.
Mi tre facile povas "kabei", tio ne ĉanĝos mian vivon vere.
Multaj esperantistoj konsideras ke esperanto estas internacia lingvo. Mi ne.
Kiel alie, kiam nur kelk miloj da homoj strebas paroli ĝin, kaj al tre malalta nivelo ?
Ridinde.
Esperanto estas ilo, ne pli. Tre vana ilo verdire. Kaj mi havas aliajn ilojn en poŝo, multe pli efikaj. Kiel mi havus laboron, se mi ne iam lernis la anglan, diru ?
En okcidento, estas la angla nuntempe. Punkto. Por mi ne estas problemo. Morgaŭ la ĉina "imperialismo" ? Bonege !
tsk (Zobraziť profil) 29. marca 2007 13:01:59
Mendacapote (Zobraziť profil) 29. marca 2007 14:08:14
Mi demandas al mi mem, kial diable mi povis kompreni vian mesaĝon se vi uzis nek la anglan, nek la hispanan kaj mi ne parolas la francan? Certe, la nivelo de via mesaĝo estis ridinda, sed tute komprenebla… do ne deprimiĝu! Bonvolu ne kabei, NI ĉiuj petas vin! Kiel ni povus altigi nian nivelon sen via helpo?
T0dd (Zobraziť profil) 29. marca 2007 15:02:16
manu_fr:Tamen vi malpravas. Ĉu Esperanto estas lingvo? Jes. Ĉu ĝi estas internacia? Jes. Do, ĝi estas internacia lingvo.
Multaj esperantistoj konsideras ke esperanto estas internacia lingvo. Mi ne.
mccambjd (Zobraziť profil) 29. marca 2007 15:03:03
tsk:Mi amas la kulturon de latinameriko, esperas ke la angla lingvo ne ŝanĝas ion ajn. Sed oni timas.Al mi, ĝi estas neklara kiel lerni la angla ŝanĝos multe da kulturo. Ĝi estas mia impreso ke la angla nuntempe estas unuavice komerca kaj scienca lingvo. Mi ne imagas ke multaj latinamerikaj verkistoj angle skribos...(sed espereble Esperante ).
Pino (Zobraziť profil) 29. marca 2007 17:04:36
manu_fr:Laŭ mi, se esperanto ne devenas (devenis, devenos) internacian lingvon, Ridinde.Esperanto estas ilo sed ĝi povas ankaŭ fariĝi vera internacia komunikilo (ĝi estas efikoplena lingvo) sed se ni ne akceptus ĉion kiel fatalon.
Esperanto estas ilo, ne pli. Tre vana ilo verdire. Kaj mi havas aliajn ilojn en poŝo, multe pli efikaj. Kiel mi havus laboron, se mi ne iam lernis la anglan, diru ?
En okcidento, estas la angla nuntempe. Punkto. Por mi ne estas problemo.
La volo de propagando de Zamenhof eksplikas la sukceson de la lingvo (relativa) sed ankaŭ li ne postulis aŭtorajn rajtojn kaj la ideo estas tre aktuala.
Ciro (Zobraziť profil) 30. marca 2007 3:52:28
T0ddTre bone!
Ĉu Esperanto estas lingvo? Jes. Ĉu ĝi estas internacia? Jes. Do, ĝi estas internacia lingvo.
Kaj mi diras: Kiel esprim-maniero de internacia interkompreniĝo, Esperanto estas konkero for de debato. Esperanto jam venkis, nun firma kreskas.
manu_fr (Zobraziť profil) 30. marca 2007 6:34:16
T0dd:Kaj tio ŝanĝas kion ?manu_fr:Tamen vi malpravas. Ĉu Esperanto estas lingvo? Jes. Ĉu ĝi estas internacia? Jes. Do, ĝi estas internacia lingvo.
Multaj esperantistoj konsideras ke esperanto estas internacia lingvo. Mi ne.
Se iam vi turismas en Francio, ĉu vi interparolos kun francioj esperante ?
Angle jes.
Elreviĝu mi petas !