Al la enhavo

Esperantistoj homophobics

de david-88, 2009-novembro-12

Mesaĝoj: 150

Lingvo: Esperanto

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2009-decembro-30 09:43:10

Samseksemo certe ne estas malsano- pere de medicina diagnozo eblas ĉion ajn senkulpigi ekz. perforto kontraŭ infanoj kaj amasmortigulojn. ĝi estas simpla malsindeteno kaj blinda sekvo de modo enkondukanta de iuj reprezentantoj de kultura elito- muzikistoj, verkistoj ktp. ĉu vi rimarkas ke en multaj usonaj filmoj nepre estas bona gejo kiel unu de duaplanaj personoj? mi malbone konas biblion, do, korekti min bonvolu, en ĝi estas citaĵo tiusenca ke konu la arbon laŭ ĝia fruktaro. tamen ĉu samseksemo donas iajn ajn fruktojn? ankoraŭ mi volas atentigi niajn fratojn, adeptojn de miskomprenata toleremo, ke se iliaj gepatroj ankaŭ estus gejoj, mi ne havus afablon polemiki kun ili mem.

betoxx (Montri la profilon) 2009-decembro-30 22:37:04

Fuzzy:
Ni amu Dion kaj proksimulon, sed ni malamu la pekon.
Esti gejo ne estas peko.
Kiel esperantisto mi pensas ke oni devas esti tolerema, kaj akcepti ĉiujn sen juĝi. Se esperanto volas unuigi la mondon do ni lasu ĉiujn esti kiel ili estas, ne gravas la koloro de la haŭto, religio, pensmaniero aŭ esti sam/ali/ambaŭ/seksema.
Mi ne kredas ke homo povas esti peko nur por havi certajn karakterizaĵojn. Fine ĉiuj estas homoj.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-31 07:23:19

Nikolaj73:mi malbone konas biblion, do, korekti min bonvolu, en ĝi estas citaĵo tiusenca ke konu la arbon laŭ ĝia fruktaro. tamen ĉu samseksemo donas iajn ajn fruktojn?
Jesuo estis ĉastulo, ĉu ĉastemo donas iajn ajn fruktojn? La frukto ne estas infanoj, sed agoj. Bona arbo donas bonan frukton, kaj malbona arbo malbonan frukton.

betoxx:Esti gejo ne estas peko.
Vi tute pravas. Laŭ kristanoj, la emo ne estas peko (ĉar ĉiu emas peki), sed la ago. Kristanoj restu ĉastaj senedz(in)uloj ĉar geedzeco estas la respondo de Dio al volupto. La amo de geedzeco spegulu la perfektan amon de Kristo por lia edzino la Eklezio.

Memoru, ke per la Sankta Spirito necirkumcido mirakle fariĝas cirkumcido. Paŭlo diris: "ĉu la laŭnatura necirkumcidulo, se li plenumas la leĝon, ne juĝos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpaŝas la leĝon?"

Do, se kristano estas "laŭnatura" gejo, ĉu li ne povas plenumi la leĝon? Ĉu la Eternulo ne diris "Ne estas bone, ke la homo estu sola"? Do, kial la amo inter du viroj plenaj per la Sankta Spirito ne povas fariĝi kiel la amo inter Kristo kaj ties Eklezio kaj fariĝi geedzeco?

Polaris (Montri la profilon) 2009-decembro-31 22:13:36

La problemon kiun mi havas kun ĉi tiu polemiko estas ke nenio malpli ol cent procenta aprobeco kontentigas la jakobenaron de la samseksema movado. Ili insistas trudi siajn vidpunktojn je ĉiuj ni, kaj ofte ne eblas priparoli ĉi tiu temo sen ke ili ŝaŭmumas je la buŝo kaj ekkrias kontraŭ iu ajn kiu ne konsentas kun iliaj opinioj.

Nur rigardu la nomon de ĉi tiu diskutado: "Esperantistoj homophobics" (timo pri la samseksemeco--"phobic" implicas timon). Mi ne estas "homophobic"--mi ne timas la samseksemecon. Mi nek akceptas nek aprobas la samseksemecon. Estas diferenco.

Nikolaj73:Samseksemo certe ne estas malsano- pere de medicina diagnozo eblas ĉion ajn senkulpigi ekz. perforto kontraŭ infanoj kaj amasmortigulojn. ĝi estas simpla malsindeteno kaj blinda sekvo de modo enkondukanta de iuj reprezentantoj de kultura elito- muzikistoj, verkistoj ktp. ĉu vi rimarkas ke en multaj usonaj filmoj nepre estas bona gejo kiel unu de duaplanaj personoj? mi malbone konas biblion, do, korekti min bonvolu, en ĝi estas citaĵo tiusenca ke konu la arbon laŭ ĝia fruktaro. tamen ĉu samseksemo donas iajn ajn fruktojn? ankoraŭ mi volas atentigi niajn fratojn, adeptojn de miskomprenata toleremo, ke se iliaj gepatroj ankaŭ estus gejoj, mi ne havus afablon polemiki kun ili mem.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-decembro-31 22:51:50

Nu, la Biblio estas mistifikaĉo. Tiu, kiun ĝi diras pri ĉi-afero (kaj multaj aliaj) estas tute senvalora, escepte por tiuj, kiuj jam kredas je ĝi.

Oni bonvolu diskuti laŭ terminoj de la 21-a jarcento anstataŭ de ideoj el ŝtonepoko.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-januaro-01 11:03:01

Oŝo-Jabe:

Kristanoj restu ĉastaj senedz(in)uloj ĉar geedzeco estas la respondo de Dio al volupto.
Se ĉiuj religiuloj vivus tiel, la problemo pri religia fanatismo solviĝus per si mem kaj ni eble atingus pacan mondon!

Vilinilo:Nu, la Biblio estas mistifikaĉo. Tiu, kiun ĝi diras pri ĉi-afero (kaj multaj aliaj) estas tute senvalora, escepte por tiuj, kiuj jam kredas je ĝi.

Oni bonvolu diskuti laŭ terminoj de la 21-a jarcento anstataŭ de ideoj el ŝtonepoko.
Mi plene samopinias!

Polaris (Montri la profilon) 2010-januaro-01 16:59:30

Mi havas demandon. Kiel ĉi tiu diskutado fariĝis sesio por malvalidigi la Biblion, senkreditigi la religion, kaj primoki la personojn kiuj kredas en Dio? Kia minirinda ke la samaj personoj kiuj volas respekton, nur donas respekton al siaj samopinuloj.

Mi tute ne aprobas la samseksemecon, kaj mi pensas ke ĝi estas peko, kaj krimo kontraŭ la naturo. Unu ekrigardo je la fundamenta anatomio de viroj kaj virinoj sufiĉas por klarigi ke la samseksemeco ne estas natura. Tio estas mia opinio, kaj mi havas rajton esprimi ĝin.

TAMEN, mi povas paroli, interagi, kaj eĉ amkikiĝi kun samseksemuloj sen malrespekti aŭ malami ilin. Mi jam havis respektemajn diskutadojn kun samseksemuloj pri ĉi tiu temo. Ne necesas ke ni havu la saman opinion, kaj ne necesas ke ni konvinku unu la alian por interŝanĝi ideojn kun reciproka respekto. Estus agrable se inter vi kiuj diras ke vi volas toleremon kaj respeskton por aliaj personoj, kelkaj da vi estus pli toleremaj kaj respektemaj.

MarCin83 (Montri la profilon) 2010-januaro-01 17:23:53

Mi pensas ke ateistoj estas ĝenerale pli toleremaj pri tiu ĉi temo. Kaj jes, mi mem ankaŭ estas ateisto.

Al ĉiuj kiuj estas malakceptemaj kontraŭ samseksemuloj: Ne forgesu, ke nia lingvo, do Esperanto, estas lingvo de toleremo! Sen la deziro por pli da toleremo nia lingvo neniam estus naskiĝita! Cetere mi pensas ke ĉiuj argumentoj kontraŭ samseksemuloj kiujn mi legis ĉi tie (kaj ĝenerale jam aŭdis) estas sentenaj. Ekzemple, argumenti kun la Biblio estas nur signo por tio, ke oni simple ne havas verajn argumentojn! Mi ne volas ofendi neniun, sed mi ankaŭ estas konvinkita ke la Biblio ne estas ĝusta regullibro por la 21-a jarcento.

Lernu Esperanton por esti pli tolerema! Se vi volas esti pli religiema, bonvolu lerni sanktan lingvon.

Por respondi al la demando ĉu Esperantistoj estas “homophobics”: Ne, mi ne pensas tiel! Nia movado estas tre tolerema kaj akceptema. Sed en ĉiu movado estas esceptoj de la regulo. Tamen, nia movado estas sufiĉe tolerema por akcepti ankaŭ iliajn vidpunktojn.

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-01 17:41:47

Polaris, se mi diras ke la Biblio estas stultaĵo ĉar Fluganta Spagetmonstro min diris tiel, vi prave povos forpuŝi mian argumenton. Citi la Fluganta Spagetmonstro kiel argumento validas nur inter kredantoj je Ĝi. Se mi diskutadas kun nekredanto, mi devas uzi raciajn argumentojn kun kiuj li povus kompreni.

Simile, se vi diras ke samseksumemeco estas peko kaj kontraŭnaturago, vi devas pravigi vin kontraŭ tiuj, kiuj ne partoprenas de sama mondkoncepto ol la via per raciaj argumentoj kun kiujn ĉiuj povus konsenti. Biblio povas esti mirinda laŭ vi, sed estas rubâjo laŭ mi. Argumentado per Biblio, do estas senvalora se ni diskutas.

Kaj kial vi min akuzas de ne respekti vin? Mi diris nenion kontraŭ via honoro. Mi kritikis la Biblion, mi rajtas havi miajn fortajn opiniojn kontraŭ la Biblio tiel, kiel vi rajtas havi siajn opiniojn kontraŭ samseksumemeco. Mi tute rajtas opinii ke Biblio estas senvalora mistifikaĉo el ŝtonepoko, tio ne estas manko de respekto pri vi, estas manko de respekto pri la Biblio.

TAMEN mi povas paroli, interagi, kaj eĉ kunamikiĝi kun personoj kiuj kredas je la Biblio senprobleme, kiel mi ja faras kutime.

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-01 23:12:28

Fakte, estas facile trovi informojn pri la sameseksa geedzeco dum la tuta humana historio, ankaŭ leĝe agnoskita. Estas iom nova fenomeno ke la samseksamuloj ne rajtas geedziĝi.

Ankaŭ, ni (plejparte) loĝas (supozeble) en landoj kie la religioj ne estas la leĝo. Do, ne estas neniu kialo nei la samajn rajtojn al la samseksa geedzeco. Pensu ke, en Usono, tiuj kiuj batalas kontraŭ la homaj rajtoj de samseksamuloj uzis antaŭe la samajn kialojn por nei la samsamajn rajtojn por aliseksamuloj kiuj volis geedziĝi kun homo de alia raso / koloro (la leĝoj nomiĝis kontraŭ-miksiĝaj leĝoj, kaj nuntempe, neniu diris ke tiuj leĝoj estis justaj.

Estas vere ĉagrena, honta kaj malgaja afero ekscii ke estas Esperantistoj kiuj estas tiom politikaj ekstremistuloj religiaj. Tiu pensmaniero estas, laŭ mi, kontraŭ la 'interna ideo' esperantista.

Kaj por tiuj kiuj plendas pri vidi gejulon montri amon al sia koramiko publike, nur pensu pri kiom da fojoj tage ni devas vidi aliseksamulojn fari same.

Se vi pensas ke samseksamuloj iros infere, nu, bonege, sed, tiu estas nur via kredo, ne la de aliuloj, kaj ni ne volas loĝi en teokratio! Tute ne gravas via kredo tiukaze, do, bonvolu, lasu via religio ekster la leĝo.

Reen al la supro