Al la enhavo

Esperantistoj homophobics

de david-88, 2009-novembro-12

Mesaĝoj: 150

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-januaro-08 05:55:16

Vilinilo:Teksto forprenita pro neobeo de paĝaraj reguloj - memoru ke ĉi tiu paĝaro devas esti taŭga ankaŭ por infanoj!

- Erinja, lernu-teamano
@Vilinilo: Dankon por ridego!! sal.gif

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-08 06:23:45

Oŝo-Jabe:Vi forgesis citi la unuan parton, kiu ŝanĝas la sencon! Mi demandis: kion vi farus, se ili (tiuj, kiuj ne kredas je la Ravo) estus pravaj? Vi ne havus tiun spacon.
ho! fakte mi tute ne legis ĝin tiele. Do, se la Ravkredantoj ne pravas kaj ĝi ne okazas, do, mi nur povas peti ke la homaro klopodus ne bredi tiom da infanoj ridulo.gif eble nur unu al la familio, sed ne devige.

Ho, ŝajnas ke mi maltrafis ion interesan ĉe la forumo, la forprenita teksto malgajo.gif mi ege bedaŭras tion, ĉar mi ne kredas je la cenzurado de neniu tipo, kaj mi scivolemas pri la maltrafita teksto eĉ se ĝi ofendos min ridulo.gif

ho ve! tia estas la vivo! ridulo.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-januaro-08 07:30:05

Polaris:Tio estas naŭza, maltaŭga, kaj ŝokante ofensiva. Kia fimenso elpensas ĉi tia hontinda firubo? Ĉu vi ne prizorgas malbezonante trudi tiel sengustan profanecon
al aliaj personoj? Almenaŭ vi eksponas vian veran karakteron. Bonvolu plenkreski je la matureco...kaj lernu iometon da sensiveco, toleremo, kaj respekto. Baldaŭ.

Vilinilo:Citita teskto forprenita
Ataku eble lian religion sed respektu lin persone. Ĉiuj rajtas havi sian religion. Ĉu estas pli bone trinki homan sangon?

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-09 22:54:22

lango.gif

Mi estas surpriza por vidi ke mian mesaĝon estas cenzurita, mi ne atendis tian reakcion, sed mi pardonpetas pro la "tualeta humuro". Mi promesas ne plu fiŝerci tie ĉi.

@saloli: Mi ne ofendis vin, fakte mi tute konsentis kun vian bonegan antaŭan tekston.

@Polaris
Polaris:Kia fimenso elpensas ĉi tia hontinda firubo
Sekse libera menso pensas tiel. Mi konsentas ke mia ŝerco estis maltaŭga por tiun ĉi forumon. Tamen, ĉu ĉi-afero estas naŭza? Ĉu estas hontinda? Ĉu libere paroli pri seksumado signifas ke mi havas malbonan karakteron? Pardonu min, sed mi pensas ke vi havas multajn problemojn...

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-januaro-10 00:09:25

Vilinilo:
Polaris:Kia fimenso elpensas ĉi tia hontinda firubo
Sekse libera menso pensas tiel. Mi konsentas ke mia ŝerco estis maltaŭga por tiun ĉi forumon. Tamen, ĉu ĉi-afero estas naŭza? Ĉu estas hontinda? Ĉu libere paroli pri seksumado signifas ke mi havas malbonan karakteron? Pardonu min, sed mi pensas ke vi havas multajn problemojn...
Eble li ne havas multajn problemojn, sed alia kulturo ol la via. Ĝuste ĉar en via kulturo sekse libera pensado estas normala kaj kutima, vi ne supozu, ke estas same tra la tuta mondo. Eĉ inter generacioj la kulturo sufiĉe malsamas, ke la sinteno de pliaĝulo eblas esti malpli tolerema ol la sinteno de malpliaĝulo. Ĉar tio estas normala por tiu kulturo, kaj ĉar ĉiu kulturo estas samvalora, oni ne diru, ke unu kulturo pravas kaj alia malpravas.

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-10 02:53:04

Oŝo-Jabe:

Nu, ni estas ĉiuj civitanoj de demokrataj landoj, kie ekzistas libera interŝanĝo de ideoj, do ni ne havas plu la senkulpigon de kulturo. Ni estas liberaj individuoj, kiuj elektas niaj propraj opinioj kaj responsas pri ili. Bonŝance!

Kaj opinioj estas diskutindaj, mi certas ke vi konsentos ke foje unu opinio pravas kaj alia malpravas.

__________

Tio estas tute malsama afero, sed mi ankaŭ ne konsentas ke ĉiuj kulturoj estas samvaloraj. Por ne ŝanĝi temon de tiu ĉi fadeno, mi kreis alian por diskuti ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras.

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-10 04:02:25

Vilinilo:@saloli: Mi ne ofendis vin, fakte mi tute konsentis kun vian bonegan antaŭan tekston.
Fakte, mi suspektis tion, mi nur komentis ĉar la teksto estis forprenita. Normale, tio kio ofendas min estas tiuj kiuj ankoraŭ volas ke ni ĉiuj vivus laŭ alies religiaj kredoj, tiuj kiuj pensas ke ili rajtas defini kion signifas netaŭga por infanoj, plenkreskuloj ktp.

ekz. en Usono, infana programero de Nederlando facile estas konsiderata tute netaŭga eĉ por plenkrekuloj je la 10a nokte.
rigardu ĉi tie se vi volas:
http://www.youtube.com/watch?v=wvUdUUWOF10

kaj:
http://www.youtube.com/watch?v=_qf0puHJ-KM&fea...

Tio neniam okazos en Usono, eble post kelkaj jaroj! Tiom strange ke mi loĝas en lando kiu ŝajnigas esti la gvidanto de la "libera mondo" kaj samtempe neis homajn rajtojn al kelkaj partoj de sia propra enloĝantaro, kaj eĉ permesas la voĉdonon rilate al tiuj rajtoj. Strange ke mi ne rajtas voĉdoni je la rajtoj de aliseksamuloj sed ili JA rajtas voĉdoni kontraŭ miaj rajtoj. Tiu speco de homo estas la tipo kiu vere ofendas min. Kaj eĉ pli tiuj kiuj nomas sin esperantistoj!

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-10 04:51:00

Bonajn videoojn! Lernigi personojn akcepti samseksemulojn ekde infanaĝo estas vere bona ideo.

Via rimarko ankaŭ estas tre lerta, samseksemuloj ne voĉdonas je rajtoj de samsekemuloj, do ni ne voĉdonu je viaj rajtoj. Mi uzos tiun argumenton alisituacie.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-januaro-10 04:58:37

saloli:Strange ke mi ne rajtas voĉdoni je la rajtoj de aliseksamuloj sed ili JA rajtas voĉdoni kontraŭ miaj rajtoj.
Nu, vi, kiel usonano, ja rajtas voĉdoni kontraŭ la rajtoj de aliseksemuloj. Antaŭ tio vi komencus peticion kaj tiam varbus subtenantojn. Post kiam vi varbus sufiĉe da subtenantoj, usonanoj voĉdonus por aŭ kontraŭ via peticio. Tamen kial, krom malamo aŭ/kaj nescio, oni volus voĉdoni kontraŭ la rajtoj de iu ajn?

saloli (Montri la profilon) 2010-januaro-10 17:39:44

Oŝo-Jabe:Nu, vi, kiel usonano, ja rajtas voĉdoni kontraŭ la rajtoj de aliseksemuloj. Antaŭ tio vi komencus peticion kaj tiam varbus subtenantojn. Post kiam vi varbus sufiĉe da subtenantoj, usonanoj voĉdonus por aŭ kontraŭ via peticio. Tamen kial, krom malamo aŭ/kaj nescio, oni volus voĉdoni kontraŭ la rajtoj de iu ajn?
Jes, eble, sed la ideo esti respubliko kaj ne demokratio estas protekti la malplimulton de la tiraneco de la plimulto. Novembron 2008-n estis la unua fojo en kiu oni voĉdonis por forigi civilajn rajtojn de iu ajn grupo post kiam ili JAM finfine ricevis tiujn rajtojn. Bedaŭrinde tio okazis en Kalifornio la saman nokton en kiu ni elektis Obama.

Reen al la supro