Ke daftar isi

Esperantistoj homophobics

dari david-88, 12 November 2009

Pesan: 150

Bahasa: Esperanto

Oŝo-Jabe (Tunjukkan profil) 5 Januari 2010 08.40.57

AlfRoland:Evidente kristanoj bezonas la terminon "peko" por povi kondamni aliajn homojn.
Mi tute malŝatas tiajn sensciajn vastdeklarojn. Ĉiu homo estas individuo malgraŭ la grupoj, en kiuj ili estas. Almenaŭ diru "kelkaj kristanoj." Simple paroli Esperanton ne sufiĉas por Esperantisto. Vi estu tolerema kaj akceptu, ke aliuloj pensas malsammaniere ol vi. Kristanismo senpere lezas neniun. Unuj kristanoj ja kondamnas aliulojn, sed aliaj ne faras tion. Ne miskomprenu la diferencon inter fanatikuloj kaj pacemuloj.

Krome, kristanismo ne estas la ununura religio, kiu uzas la vorton "peko."

darkweasel (Tunjukkan profil) 5 Januari 2010 10.33.31

Oŝo-Jabe:Simple paroli Esperanton ne sufiĉas por Esperantisto.
Bulonja Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo
Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

Oŝo-Jabe (Tunjukkan profil) 5 Januari 2010 18.15.10

darkweasel:
Oŝo-Jabe:Simple paroli Esperanton ne sufiĉas por Esperantisto.
Bulonja Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo
Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.
Mi ŝercis! La aliuloj parolis preskaŭ same al mi pri samseksemo anstataŭ kristanismo. lango.gif

AlfRoland (Tunjukkan profil) 5 Januari 2010 20.04.35

Oŝo-Jabe:

[....] Simple paroli Esperanton ne sufiĉas por Esperantisto. Vi estu tolerema kaj akceptu, ke aliuloj pensas malsammaniere ol vi. [...]

Krome, kristanismo ne estas la ununura religio, kiu uzas la vorton "peko."
En ĉi tiu debato eble la argumentoj kelkfoje akriĝis, sed tio ŝajnas al mi necese. La debato verdire ne koncernas min, kaj mi ne partoprenus ĝin, se kelkaj religiuloj ne per bibliaj skribaĉoj akuzis aliajn homojn por "peko". Ĉiu kompreneble kredu je io ajn laŭ sia propra gusto, sed ne apliku religiajn dogmojn al aliaj homoj! Jes, "peko" estas ankaŭ en aliaj religioj, sed ĉi tie ili ĝis nun ne partoprenis.

saloli (Tunjukkan profil) 6 Januari 2010 03.07.38

La samseksamo kaj samseksa geedzeco estas temo kiun mi devas multfoje debati kaj diskuti ĉi tie en Usono, kie ni ankoraŭ ne havas la samajn homajn rajtojn kiel la aliseksamuloj. Jen mia respondo al la situacio:

Mi ne scias kiel esprimi la ĝojan kiun mi sentas pro ne naski kiel ano de la homoj de Javeo/Jehovo, kaj tiele, sen la tiel nomata originala peko, ĉar tio ŝajne rilatas nur al la posteuloj de Adamo kaj al la kredantoj de la religioj abrahamaj. Ni, la alia homaro (la paganoj), ne havas bezonon de mesio, nek de iu ajn kiu mortos por niaj pekoj. La nura ideo estas bizara por tiuj kiuj ne kredas je unu el la religioj jud-kristan-islamanaj. Kiam iu provis diri al mi ke Jesuo mortis por miaj pekoj, mia demando estas ĉiam, “Kial li farus ion tiom stulta?”
Mi dankas la diojn ke mi ne devas maltrankviligi pri tiom da aferoj kiuj kaŭzas angorojn al/de/pro la religioj de Javeo/Jehovo, kiel la samseksamo. Fakte, estas multe da dioj kiuj seksumas kun aliaj dioj (aŭ eĉ homoj) de la sama sekso en preskaŭ ĉiu mitologio de ĉiu kulturo. Eĉ en la Biblio laŭ iom da spertuloj de la libro.
Miaj dioj nur postulas ke ni vivus vivon honestan kaj decan, tiom kiom ni eblas, kaj traktus aliulojn kun respekto kaj egaleco, tamen, sen ke ni lasus al iu ajn perforti nin de iu ajn maniero.
Fakte, mi speciale antaŭĝuas la finon de la eksperimento de Javeo/Jehovo, tiam la Ravon, tiam MULTE pli da spaco en la mondo por ni ne-abrahamuloj.

shoko.gif Adamo kaj Eva, ne Adamo kaj Stefano: shoko.gif
Kiam temas pri rakontoj pri la kreado de la universo, la plimulto de ne-abrahamaj religioj ne tiom zorgas pri tio. Estas tiom da kread-rakontoj kiom estas da kredoj. Sed unu kiu estas tiel senca kiel iu ajn alia estas jene:
En la komenco estis nur la likva ĥaoso turbulanta, nomita Nu. El la akvoj ĥaosaj leviĝis Atum. Estas kredita ke li kreis sin mem, uzante siajn pensojn kaj pervolon. En la ĥaoso akva, Atumo trovis neniun lokon sur kiu stari. En la loko kie li unue aperis, li kreis monteton. Ĉi tiu monteto oni diris esti la loko sur kiu la templo de Heliopolis estis konstruita.
Lia sekvanta ago estis krei ĉion. Ĉar li estis sola en la mondo, sen parulo, li masturbis sin, ejakulis sian buŝon, miksis la spermon kun la salivo, kaj de tiu miksaĵo naskigis la aliajn diojn, la teron, la homaron kaj la tutan universon (tiu maniero de naskigi ne estis konsiderata stranga al la egiptoj). Atumo konsideriĝis ambaŭseksama dio kaj fojfoje estis nomita la “Granda Li-Ŝi”. La egiptoj prezentas Atumon kiel la ununura forto kreiva en la universo.
Do, alemenaŭ laŭ tiu kredo, nei la homajn rajtojn al iuajnaseksamulojn estas nei la ekziston de la unua dio.

Krome, kaj pli grave, se ni ne volas vivi en teokratia lando, sed en libera demokratia respubliko, ĉiuj devas havi la samajn rajtojn. La religioj tute ne gravas en la leĝoj, kiuj devas esti sekularaj.

Oŝo-Jabe (Tunjukkan profil) 6 Januari 2010 06.53.52

saloli:Fakte, mi speciale antaŭĝuas la finon de la eksperimento de Javeo/Jehovo, tiam la Ravon, tiam MULTE pli da spaco en la mondo por ni ne-abrahamuloj.
Ne ĉiu konfesio kredas je la Ravo. Kion vi farus, se ili estus pravaj? okulumo.gif

saloli:Ĉar li estis sola en la mondo, sen parulo, li masturbis sin, ejakulis sian buŝon, miksis la spermon kun la salivo, kaj de tiu miksaĵo naskigis la aliajn diojn, la teron, la homaron kaj la tutan universon (tiu maniero de naskigi ne estis konsiderata stranga al la egiptoj).
rido.gif La antikvaj egiptoj estas tre ŝatindaj. Tamen, tio ne estas pli stranga ol la virga nasko, do mi ne primoku ilin.

saloli:Krome, kaj pli grave, se ni ne volas vivi en teokratia lando, sed en libera demokratia respubliko, ĉiuj devas havi la samajn rajtojn. La religioj tute ne gravas en la leĝoj, kiuj devas esti sekularaj.
Mi tute konsentas kun vi.

saloli (Tunjukkan profil) 7 Januari 2010 04.46.24

Oŝo-Jabe:Kion vi farus, se ili estus pravaj?
Do, se mi ne miskomprenas, la "kredantoj" devas esti for post la Ravo. Tiel, se ili pravas, ili estos for kun sia dio, kaj tiuj kiuj restos, havos multe pli da spaco sur la tero. Kaj mi aŭdiaŭos ilin sal.gif

Eble mi primokas, sed la ideo estas ke la fanatikuloj ekscii ke iu ajn kredo estas tiom valida kiel aliaj. Neniu povas esti pruvita ekster la fido.

Sed mi tre ŝatas kredi ke la homaro estas nur spermo! Ni estas spermo de Atumo!!
Ĉiuj laŭdu la sankta spermo en via buŝo! Tio esta la volo de Atumo! lango.gif

Tiel ĝi estas skribita en la sanktaj skribaĵaĉoj

Vilinilo (Tunjukkan profil) 7 Januari 2010 21.50.17

Teksto forprenita pro neobeo de paĝaraj reguloj - memoru ke ĉi tiu paĝaro devas esti taŭga ankaŭ por infanoj!

- Erinja, lernu-teamano

Polaris (Tunjukkan profil) 8 Januari 2010 00.24.31

Tio estas naŭza, maltaŭga, kaj ŝokante ofensiva. Kia fimenso elpensas ĉi tia hontinda firubo? Ĉu vi ne prizorgas malbezonante trudi tiel sengustan profanecon
al aliaj personoj? Almenaŭ vi eksponas vian veran karakteron. Bonvolu plenkreski je la matureco...kaj lernu iometon da sensiveco, toleremo, kaj respekto. Baldaŭ.

Vilinilo:Citita teskto forprenita

Oŝo-Jabe (Tunjukkan profil) 8 Januari 2010 05.53.52

saloli:
Oŝo-Jabe:Kion vi farus, se ili estus pravaj?
Do, se mi ne miskomprenas, la "kredantoj" devas esti for post la Ravo. Tiel, se ili pravas, ili estos for kun sia dio, kaj tiuj kiuj restos, havos multe pli da spaco sur la tero. Kaj mi aŭdiaŭos ilin sal.gif
Vi forgesis citi la unuan parton, kiu ŝanĝas la sencon! Mi demandis: kion vi farus, se ili (tiuj, kiuj ne kredas je la Ravo) estus pravaj? Vi ne havus tiun spacon.

Kembali ke atas