Přejít k obsahu

Esperantistoj homophobics

od uživatele david-88 ze dne 12. listopadu 2009

Příspěvky: 150

Jazyk: Esperanto

Polaris (Ukázat profil) 4. ledna 2010 4:02:26

PaulExcoff:Polaris, ĉu vi havas kristnaskarbon? Mi demandas ĉar jeremia 10 diras ke tio estas malbona. Verŝajne, vi ne grave rigardas la tutan biblion.
Ne PaulExcoff, efektive mi NE havas Kristnaskarbon. En mia familio ni neniam havas Kristnaskarbon ĉar en Jeremia 10, diras ke tio estas malbona.

Nu, Paul, diru al mi--Kiun rilaton havas Kristnaskarboj kun ĉi tiu diskutado? Kvankam mi havus Kristnaskarbojn (kaj, mi ripetas, mi NE havas Kristnaskarbojn)--unu bonaĵo ne konsistas je du malbonaĵoj.

Polaris (Ukázat profil) 4. ledna 2010 4:48:20

Vilinilo:Ideoj ne estas personoj. Ideoj ne devas esti respektataj, male, ĉiuj ideoj rajtas ĉiam esti kontestataj kaj kritikataj, tiu estas esenco de parollibereco.
Vi parolas pri tolereco. Nu, se oni kredas je iu ajn kaj restigas tiujn kredojn ĉe si mem, ĉe sia familio, do tiu estas individua afero. Mi agnoskas ĉiu persono kiel libera indivduo kiu rajtas fari iun ajn, aparte de vundi aliulojn.
Sed, se oni eldiras siajn ideojn, kaj tiujn ideojn influas la vivojn de aliaj personoj, do tiuj ideoj ne estas plu individua afero, ili estas publika afero. Tiam, mi tute rajtas kritiki, kontesti, kaj eĉ moki ilin ja. Toleri ne samas ol konsenti.
Ne. Ne necesas ke oni moki kaj esti malĝentila por priparoli temon. Se vi ne povas esprimi vian vidpunkton sen esti malbonmaniera, do ne plendploretu ke vi volas toleremon kaj respekton de aliaj personoj.
Bonege! Almenaŭ nun oni povas diskuti serioze pri tiu afero. Ege pli bone ol la Biblio.
Tio estas nur VIA opinio. Laŭ MI, kvankam Dokotoro Nicolosi jam faris bonan sciencan esploradon kaj jam havis multe da sukceso, kaj kvankam li helpis multon da homoj, la vortoj de la Biblio multe pli gravas. Sed la mirinda laboro de la Doktoro Nicolosi multe gravas. Mi nur diras ke ni devas povi esprimi kaj diskuti niajn vidpunkojn ĝentile kaj bonmaniere...kun respekto kaj toleremo inter unu la alia.
Pri Doktoro Joseph Nicolosi asertante ke samseksumemeco estas malordo de seksa identeco: Kiu signifas malordo? Tiu estas trompa vorto, ekde ĝi deklaras ekzisti ordon de seksa identeco. Tiu ne estas scienca rezultato, estas persona juĝo
Volapukaĵo. "Malodoro" ne estas trompa vorto. Se mi estas viro kaj mi ne idetiĝas kun mia propa sekso, tio estas malodoro. Tio ne engaĝas personan juĝon--iu ajn devas povi agnoski ion tiom mem evidenta.
krom, laŭ Usona Psikologia Asocio, Usona Psikiatria Asocio kaj Nacia Asocio de Sociaj Laboristoj ne estas seksa kondukto pli korekta ol alia;
Ĉi tiuj opinioj nur respegulas la fakton ke tiuj organizoj nun respegulas la etosan politikan anstataŭ evidentaĵojn sciencajn. Multe da psikologoj de bona reputacio ne akceptas tiun stultaĵon kaj rekonas ke la premo politika baziĝas ĉi tiun pozicion. Hontas ke iu ajn organizo kiu deklariĝas sin "scienca" degradiĝas sin tiamaniere.

Oŝo-Jabe (Ukázat profil) 4. ledna 2010 6:33:18

Polaris:Nu, Paul, diru al mi--Kiun rilaton havas Kristnaskarboj kun ĉi tiu diskutado? Kvankam mi havus Kristnaskarbojn (kaj, mi ripetas, mi NE havas Kristnaskarbojn)--unu bonaĵo ne konsistas je du malbonaĵoj.
Kvankam mi ne povas paroli por Paul, mi pensas, ke li volis montri, ke vi elekteme legas la Biblion, ĉar vi sekvas la regulon pri samseksaj agoj, sed ne tiu pri arbidoloj. Tamen, vi ne faras tion.

PaulExcoff:Eble mi nur estas frustrita kun la elekta legado de la biblio uzas je multaj kristanoj. Ili pensas iuj versoj nesignifas, kiel Jeremia 10:2-5, sed versoj temas sameseksemo, kiel Romanoj 1:26-27 tre signifas.
-----
Polaris:
krom, laŭ Usona Psikologia Asocio, Usona Psikiatria Asocio kaj Nacia Asocio de Sociaj Laboristoj ne estas seksa kondukto pli korekta ol alia;
Ĉi tiuj opinioj nur respegulas la fakton ke tiuj organizoj nun respegulas la etosan politikan anstataŭ evidentaĵojn sciencajn. Multe da psikologoj de bona reputacio ne akceptas tiun stultaĵon kaj rekonas ke la premo politika baziĝas ĉi tiun pozicion. Hontas ke iu ajn organizo kiu deklariĝas sin "scienca" degradiĝas sin tiamaniere.
Ne, tiu Joseph Nicolosi estas honto por scienco. Li neniam faris science rigoran esploron, kiu pruvas, ke terapio povas ŝanĝi la seksemon. Ariel Shidlo kaj Michael Schroeder faris esploron, kaj trovis, ke la seksemo de 88% da partoprenantoj ne estis ŝanĝita per terapio kaj la seksemo de nur 3% da partoprenantoj fariĝis aliseksemo.

Ke gejo estas naskita geja, ne devas esti la rezulto nur de genoj. Malsamaj kvantoj da hormonoj en la patrina ventro povas havi grandan efikon por feto.

Vilinilo (Ukázat profil) 4. ledna 2010 16:30:37

Polaris:Ne. Ne necesas ke oni moki kaj esti malĝentila por priparoli temon. Se vi ne povas esprimi vian vidpunkton sen esti malbonmaniera, do ne plendploretu ke vi volas toleremon kaj respekton de aliaj personoj.
Ree: mi neniam atakis vian individuan honoron. Mi neniu diris pri vi mem, do mi ne malrespektis vin. Miaj opinioj estas pri la Biblio kaj religiaj ideoj, kaj laŭ mi ideoj estas ĉiuj kritikindaj.
Bonege! Almenaŭ nun oni povas diskuti serioze pri tiu afero. Ege pli bone ol la Biblio.
Tio estas nur VIA opinio. Laŭ MI, kvankam Dokotoro Nicolosi jam faris bonan sciencan esploradon kaj jam havis multe da sukceso, kaj kvankam li helpis multon da homoj, la vortoj de la Biblio multe pli gravas. Sed la mirinda laboro de la Doktoro Nicolosi multe gravas.
Kompreneble argumentado sekvante la Biblion nur taŭgas se ambaŭ diskutantoj kredas je la Biblio. Se tiu ne okazas, oni diskutu laŭ sciencaj terminoj, escepte se vi deziras diskuti la validecon de Biblio. Kvankam mi respektu vi mem en diskutado, ne atendu legi de mi dolĉajn opiniojn pri tiu libro.
Volapukaĵo. "Malodoro" ne estas trompa vorto. Se mi estas viro kaj mi ne idetiĝas kun mia propa sekso, tio estas malodoro. Tio ne engaĝas personan juĝon--iu ajn devas povi agnoski ion tiom mem evidenta.
Oni povus diri ke nigra haŭto estas "malordo" en produktado de melanino, sed tiu "malsano" povus esti kuracita. Estas sama situacio: pseŭdosciencisto diras ke ekzistas "normala" koloro de haŭto kaj ĉiu variado estas "malordo", tamen tiu ne estas scienca rezultato estas persona juĝo. Kiel scienca rezultato povas diri ke iu koloro estas pli normala ol alia aŭ iu konduto estas morale pli bona ol alia? Tiu ne estas medicina afero.
Krome, vi konfuzas aferojn: ne identiĝi kun propra sekso ne estas samseksumemeco, estas transsekseco, tute malsamaĵo. Kiam oni estas transseksulo oni povas fari kirurgion por ŝanĝi sekson.
krom, laŭ Usona Psikologia Asocio, Usona Psikiatria Asocio kaj Nacia Asocio de Sociaj Laboristoj ne estas seksa kondukto pli korekta ol alia;
Ĉi tiuj opinioj nur respegulas la fakton ke tiuj organizoj nun respegulas la etosan politikan anstataŭ evidentaĵojn sciencajn. Multe da psikologoj de bona reputacio ne akceptas tiun stultaĵon kaj rekonas ke la premo politika baziĝas ĉi tiun pozicion. Hontas ke iu ajn organizo kiu deklariĝas sin "scienca" degradiĝas sin tiamaniere.
Kiam serioza organizacio komponita de multaj kompetentuloj kaj subtenata de multaj esploradoj deklaras ke samseksumemeco estas normala, estas ĉar "tiuj organizoj nun respegulas la etosan politikan anstataŭ evidentaĵojn sciencajn", sed kiam ununura esploristo diras ke estas malnormala, kvankam li ne havas fortajn pruvojn, ĝi "faris bonan sciencan esploradon kaj jam havis multe da sukceso". Kompreneble...

MarCin83 (Ukázat profil) 4. ledna 2010 19:22:00

Se mi estas viro kaj mi ne idetiĝas kun mia propa sekso, tio estas malodoro. Tio ne engaĝas personan juĝon--iu ajn devas povi agnoski ion tiom mem evidenta.
Ho, pardonu, sed evidente vi ne scias pri kio vi parolas! Mi estas ambaŭseksema kaj mi pensas ke mi pli bone identiĝas kun mia propra sekso ol vi! Kial? Ĉar mi ne timas amon de aliaj viroj! rideto.gif
Multe da psikologoj de bona reputacio ne akceptas tiun stultaĵon kaj rekonas ke la premo politika baziĝas ĉi tiun pozicion. Hontas ke iu ajn organizo kiu deklariĝas sin "scienca" degradiĝas sin tiamaniere.
Religiaj homoj (aŭ ĉu mi diru : fanatikoj) ne akceptas sciencon ĉar scienco ne akceptas Biblion. Pro tio ili fondigis proprajn pseŭdosciencajn instituciojn kun propraj "psikologoj" por ke poste ili ankaŭ povu argumenti "science". Sed la valoro de tiuj institucioj respektive ties opinioj estas la sama kiel la scienca valoro de la Biblio, do nenia.

PaulExcoff (Ukázat profil) 5. ledna 2010 4:56:26

Certaj kristanoj obsedas kun la ebleco ke gejoj povas ŝanĝi al aliaseksemuloj.

[sarkasma] Ĝi devas esti ebla ĉar la biblio diras ke samseksemaj agoj estas pekoj. Kaj dio ne kreas homojn kiel pekuloj; homoj elektas esti pekuloj. Ĝi ne povas ke la biblio manifestas la maljuna, nesignifa antaŭjuĝoj de tre tre maljuna, tre tre mortinta homoj, tio estus stulta. La biblio estas skribi de Dio kaj homaj antaŭjuĝoj ne estas ie en la Biblio. La samseksemo estas maldoro, mia pastro diris ĝin, do ĝi devas veri ĉar mia pastro evidente estas psikologo kiu pli bone scias ol veraj psikologoj.[/sarkasma]

Serioze, sen la biblio donu al mi unu racio kial la samseksemo estas peko malprava. Ĝi estas malbone komprenita biologia fenomeno ke okazas ĉie en la natura mondo (kaj ankaŭ en la homa mondo). Ĉar ĝi ne estas bone komprenita, personaj antaŭjuĝas.

PaulExcoff (Ukázat profil) 5. ledna 2010 6:00:48

MarCin83:
Ho, pardonu, sed evidente vi ne scias pri kio vi parolas! Mi estas ambaŭseksema kaj mi pensas ke mi pli bone identiĝas kun mia propra sekso ol vi! Kial? Ĉar mi ne timas amon de aliaj viroj! rideto.gif
Mi timas amon de virinoj. lango.gif

Oŝo-Jabe (Ukázat profil) 5. ledna 2010 6:23:59

MarCin83:Religiaj homoj (aŭ ĉu mi diru : fanatikoj) ne akceptas sciencon ĉar scienco ne akceptas Biblion. Pro tio ili fondigis proprajn pseŭdosciencajn instituciojn kun propraj "psikologoj" por ke poste ili ankaŭ povu argumenti "science". Sed la valoro de tiuj institucioj respektive ties opinioj estas la sama kiel la scienca valoro de la Biblio, do nenia.
Estu pli tolerema, mi petas! Eĉ se vi konsideru kristanismon tute senvalora, vi ne nomu religiajn homojn fanatikuloj. Kelkaj religiuloj ja estas fanatikuloj, ĝuste kiel kelkaj nereligiuloj estas fanatikuloj.

@PaulExcoff, bonvolu ne krei pajlan viron!

PaulExcoff:Serioze, sen la biblio donu al mi unu racio kial la samseksemo estas peko.
demando.gif Pekoj estas religiaj. Krimoj estas nereligiaj. Kiel Polaris pruvus, ke samseksaj agoj estas pekoj sen la Biblio? senkulpa.gif

AlfRoland (Ukázat profil) 5. ledna 2010 7:20:07

Oŝo-Jabe:
demando.gif Pekoj estas religiaj. Krimoj estas nereligiaj. Kiel Polaris pruvus, ke samseksaj agoj estas pekoj sen la Biblio? senkulpa.gif
Vi tute pravas ke "peko" estas religia termino. Mi ne estas samseksema, sed ĉar mi ankaŭ ne estas religia mi ne sentas bezonon kondamni la seksan konduton de aliaj homoj. Evidente kristanoj bezonas la terminon "peko" por povi kondamni aliajn homojn.

PaulExcoff (Ukázat profil) 5. ledna 2010 7:27:29

Oŝo-Jabe:demando.gif Pekoj estas religiaj. Krimoj estas nereligiaj. Kiel Polaris pruvus, ke samseksaj agoj estas pekoj sen la Biblio? senkulpa.gif
Mi intencis malprava ne peko.

Mi ne estas religia do mi uzas "peko" en nereligia kunteksto. (en mia kredoj peko estas io ke lezas aliajn personajn (aŭ aĵoj ke povas suferi))

Zpět na začátek