Į turinį

Esperantistoj homophobics

david-88, 2009 m. lapkritis 12 d.

Žinutės: 150

Kalba: Esperanto

Iĉo (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 04:27:06

david-88:Saluton, tiu ĉi vespero esperantista "persono" diris min ke esti gejo estas malsano.
(= Saluton. Tiu ĉi vespero (= ĉi-vespere) esperantista "persono" (= esperantisto) diris al mi ke esti gejo estas malsano.

Ĉu vi dubas pri ties personeco?

david-88:Ĉi tiu tipo de personoj estas honto por la esperanta lingvo.
Ĉu ĉiu parolanto de la angla kulpeblas por la opinioj de la Westboro Baptist Church?

david:Mi negas min pri lerni plu esperanta ĉar mi ne estas malsana,
(= Mi rifuzas lernu esperanton plu ...)

Jes, vere povas esti desaponte sciiĝi ke en la movado troviĝas fermamensuloj, kiel ankaŭ en la ekstermovada mondo. Ankaŭ mi havis idealistan ideon pri la movado sed pensu pri la movado. Ĝi altiras diversajn specojn de persono. Eĉ la katolika papo estas esperantisto, kaj kun li mi havas tute nenion komunan. Li estas kontraŭsamseksama esperantisto. Trovi unu homon kun kiu vi malakordas estas stranga kialo por tute forlasi movadon, kiu celas faciligi interkompreniĝon kaj diskuton. Estas cetere certe proporcie multe malpli da fermamensuloj en la movado.

Kiam oni diras ion kiel "Samseksemeco estas malsano", vi simple petu al li aŭ subteni lian aserton per logikaj argumentoj aŭ afable silentiĝi.

Kaj nur por ke vi ĝin sciu, mi estas samseksamulo kaj tute malakordas kun tiu asertaĉo pri samseksemeco, sed mi ankaŭ malakordas kun via implico ke la tuta ea komunumo hontiĝu pri tiu asertaĉo.

Eddycgn (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 12:08:19

La katolika eklezio subtenas ke samseksemeco estas peko.
Ili ankaŭ subtenis ĝis antaŭe cirkaŭ dek jaroj, ke la tero estas la centro de la universo.
Oni diras ke 30 elcent de la katolika pastroj estas samseksema.
Se tiu estas vere, kiel hipokritaĝo !

David-88 kuraĝe! Vi ne estas sola. Krome, Hispanio estas tre liberala lando.

Miland (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 12:51:51

Eddycgn:La katolika eklezio subtenas ke samseksemeco estas peko..
Laŭ mia kompreno, la katolika eklezio kredas ke nur agoj povas esti pekoj, ne emoj. Tial samseksemeco mem estas granda malbonŝanco, ne peko.

Fuzzy (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 17:04:56

Nu, ankaŭ mi pensas ke samseksemeco estas malsano. Sed mi ne estas kontraŭsamseksemulo, se iu estas samseksema -- estu, bonvolu.
Mi esperas, ke neniu forlasos Eon pro mia hontenda opinio.

Vilius (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 18:38:55

Mi neniam komprenas, kial tiom multe da homoj interesiĝas pri kio okazas en litoj de la aliaj.. Ĉu enviemo? rideto.gif

Fuzzy (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 18:55:44

Vilius:Mi neniam komprenas, kial tiom multe da homoj interesiĝas pri kio okazas en litoj de la aliaj.. Ĉu enviemo? rideto.gif
Nu, se iu kuradas laŭstrate kaj krias: "Ĉiuj sciu, kiom netradicie mi fi.., pardonu, agas en mia dormoĉambro! Kaj respektu min, kaj opiniu ke mi normalas!" -- oni atentas lin eĉ nevolante ...

Vilius (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 19:09:54

Fuzzy:Nu, se iu kuradas laŭstrate kaj krias:
Kiom da "kuradantaj" kaj "kriantaj" samseksemuloj vi vidis persone en via urbo ĉijare?

novatago (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 19:50:42

Fuzzy:..."Ĉiuj sciu, kiom netradicie mi fi.., pardonu, agas en mia dormoĉambro! Kaj respektu min, kaj opiniu ke mi normalas!" -- oni atentas lin eĉ nevolante ...
Ĉu netradicie? Kiam ne estis samseksemuloj? Eble ne estas tipa tradicio sed tia seksumado estas tradicia eĉ eble ĉie.

Ĝis, Novatago.

knabo22 (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 22:10:10

Fuzzy vi ofendis mi. Mi estas gejo kaj mi ne estas malsana

KienLi (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 13 d. 23:18:15

Por pli multe ekscii pri samseksemuloj eblas spekti mallongajn ludfilmojn ĉe Verda Filmejo

[url=http://filmoj.net/ĉielarka-kolekto]http://filmoj.net/ĉielarka-kolekto[/url]

Atgal į pradžią