Ujumbe: 12
Lugha: Esperanto
Fajro (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2009 10:59:02 alasiri
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2009 12:23:23 alasiri
Mi nur konas trolon el la Hobito en La Sinjoro de la ringoj.
Eble kiel macho ? Aŭ impertinentulo ?
KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2009 3:25:16 alasiri
Eddycgn:Kio estas ekzakte trolo?Temas pri Interreta trolo.
Mi nur konas trolon el la Hobito en La Sinjoro de la ringoj.
Eble kiel macho ? Aŭ impertinentulo ?
Por vi certe ankaŭ la itala kaj germana versioj de tiu vikipediaĵo estas legindaj.
Kaj ĉiam memoru: Ne manĝigu la trolojn!

Kolonjano
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2009 4:59:07 alasiri
KoLonJaNo:Saluton!Germane trollen, getrollt mi neniam aŭdis. Do nun mi ankaŭ lernis itale trollare, trollato.
Temas pri Interreta trolo.
Por vi certe ankaŭ la itala kaj germana versioj de tiu vikipediaĵo estas legindaj.
Kaj ĉiam memoru: Ne manĝigu la trolojn!
Kolonjano
Ne manĝigu la trolojn! : tiun mi ne komprenas, ĉu trolo estas kuko?
Bv. ekspliki!
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2009 5:22:58 alasiri

Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2009 5:53:18 alasiri
Eddycgn:Ne manĝigu la trolojn! : tiun mi ne komprenas, ĉu trolo estas kuko?manĝigi = doni manĝaĵon
Bv. ekspliki!
En ĉi tiu kunteksto, manĝigi signifas respondi al provokoj de la trolo.
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2009 5:55:07 alasiri
Eddycgn:Se vi manĝigas bestojn, tiam ili restas ĉe vi. Se vi atentas trolojn, tiam ili ricevas tion, kion ili celis.
Ne manĝigu la trolojn! : tiun mi ne komprenas, ĉu trolo estas kuko?
Bv. ekspliki!
Do tio signifas: Ne atentu trolojn!
Frankouche:Tio estas bona ekzemplo de trola mesaĝo! Dankon, Frankouche.
Se la esperanta tiel facilas, la tutmondo parolus ĝin !

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2009 6:08:03 alasiri
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2009 6:26:11 alasiri
KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2009 6:32:18 alasiri
Hispanio:Ĉu ne estas pli bone diri "Ne nutru la trolojn"Fakte mi volis uzi nutri unue.
Eble ĝi estas preferinda, ĉar laŭ ReVo manĝigi havas du malsamajn signifojn.
Mi celis la unuan kaj Eddycgn ŝajne komprenis la duan.
Hispanio:aŭ "Ne donu manĝon al la troloj"?Tiu ĉi frazo certe estas nemiskomprenebla.
Ignoru la trolojn!

Kolonjano