去目錄頁

ĈU UZADO DE PRONOMO CI?

Francisko1, 2009年11月15日

讯息: 70

语言: Esperanto

Frankouche (显示个人资料) 2009年11月23日下午10:28:26

Roberto12:La Angla lingvo pruvas ke oni ne bezonas ĝin.
La franca lingvo pruvas ke oni ne bezonas pri "ĝi" okulumo.gif

Pri la uzo de ci/vi en la angla, kion vi opinas ? Mi renkontis anglaparolantojn kiu bedaŭras la neĉeeston de singulara "ci" en la esperanta (kaj aliaj ne).

Miland (显示个人资料) 2009年11月24日上午12:31:22

Frankouche:Pri la uzo de ci/vi en la angla, kion vi opinias?.
Parolantoj de la angla ne uzas ci en ĉiutaga uzo, same kiel Esperantistoj! La vorto troviĝas nur en kelkaj preĝoj kaj religiaj libroj.

uvvuvvoohoo (显示个人资料) 2009年11月24日上午1:21:12

... ci kaj Ci ? ....

sev (显示个人资料) 2009年11月24日下午1:16:11

[neserioze] Se oni uzas na "ci", sen foriri la uzadon de "vi" kiel "ci", tiu solvo estos pli malbone ol la malbono. Do oni povas uzi "vi kamarado" kaj "vi kamaradoj". Kaj ankaŭ por pripensi : Unu du tri kvar kvin sis sep...[/neserioze]

nikko (显示个人资料) 2009年11月24日下午1:50:39

En rusa estas apartaj vortoj por "ci" kaj "vi": ty kaj vy. Tio ĉi riĉigas kulturon, ĉar per ili eblas distingi stilojn de parolo kaj eĉ aĝo(j)n de kunparolantoj. Al aĝuloj oni ĉiam parolas "vi" ankaŭ al oficialaj estroj. Sed inter amikoj kaj familie oni uzas "ci". Uzado de "ci" inter aĝulo kaj junulo, inter estro kaj oficulo estas ĉiam substreko de neformaleco de rilatoj kaj de amikeco. Tre informoza paro de pronomoj. Kaj en Esperanto estas ambaŭ, sendepende de ies deziroj.

Roberto12 (显示个人资料) 2009年11月24日下午4:54:56

Frankouche:La franca lingvo pruvas ke oni ne bezonas pri "ĝi" okulumo.gif
Esperanto ne havas du substantivajn seksojn, do oni ne povas apliki la Francan sistemon sur ĝin rideto.gif
Pri la uzo de ci/vi en la angla, kion vi opinas ?
Mi ne uzas alian "you", kaj mi ne memoras je aŭdi ilin el aliaj Anglajn.

darkweasel (显示个人资料) 2009年11月24日下午6:12:05

Mi fakte aŭdis, ke en kelkaj anglaj dialektoj oni jam bedaŭras la foreston de la distingo inter singulara kaj plurala "you" (vi), kaj oni do uzas "you" nur singulare, dum plurale oni uzas "y'all" (de "you" kaj "all" = "ĉiuj", do "vi ĉiuj" - aŭ ĉu "v'ĉiuj"?).

Sed kio estas la poseda pronomo de "y'all"?

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年11月24日下午6:48:14

darkweasel:Mi fakte aŭdis, ke en kelkaj anglaj dialektoj oni jam bedaŭras la foreston de la distingo inter singulara kaj plurala "you" (vi), kaj oni do uzas "you" nur singulare, dum plurale oni uzas "y'all" (de "you" kaj "all" = "ĉiuj", do "vi ĉiuj" - aŭ ĉu "v'ĉiuj"?).

Sed kio estas la poseda pronomo de "y'all"?
Ĝi ankoraŭ estas "your."

Frankouche (显示个人资料) 2009年11月24日下午10:44:32

Roberto12:
Frankouche:La franca lingvo pruvas ke oni ne bezonas pri "ĝi" okulumo.gif
Esperanto ne havas du substantivajn seksojn, do oni ne povas apliki la Francan sistemon sur ĝin rideto.gif
Jes, ci tute rajtas, mi pensis alian (falsan) aĵon.

Ŝajnas ke estas almenaŭ du "problemoj" kun ci/vi :

-1 dua persono singulara kaj plura, 1 / > 1 homo
-2 formala / neformala parolo

Formala parolo elas ĉiu lingvo, estas malsimila, idioma. Certe ĝi ne povas esti ekzakte tradukita en la Eo kiel el iu lingvo.
Oni povas uzi emfazajn vortojn "sinjoro, profesoro, generalino..."

Pri la nombro de homo, vere mi ne vidas la problemon. Kiam iuj el vi, proponas je diri "vi ĉiuj", tio estas ekzakte kiel ia nova pronomo. Do kial vi (ĉiuj) ne akordas kun ci/tu/du/you=1 homo kaj vi/vous/ihr/you>1 homo ?

cellus (显示个人资料) 2009年11月25日上午4:43:40

Frankouche:Mi kutime cidiras :

Aliflanke, en la antiqua Romio mem la gladiatoroj diris ci al la imperiestro, "Ave Caesar, morituri TE salutant!" (Saluton Imperiestro! La mortontoj salutas cin!). Tial oni povus diri ci. Kial ne. La alparolo ja estas malsimila en ĉiu lingvo, kaj eĉ en diversaj regionoj kelkfoje.

En mia junaĝo oni havis sufiĉe komplikan alparolsistemon en la sveda lingvo, kaj la homoj sentis bezonon je simpligo, do oni decidis diri ci al ĉiuj unuopuloj kaj vi kiam estis pluraj.

"Vi" ankaŭ havis tonon "desupre", ĉefo uzis ĝin al siaj subuloj. Certe la franca, germana, rusa, pola uzo de "vi" ne havas tiun kromsignifon.

Oni povas diri ke la skandinaviaj landoj estas ci-teritorio.

回到上端