ข้อความ 9
ภาษา: Esperanto
Junpe (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 14:34:10
Kio estas la verbo? (Kiel estus, se oni uzas verbon?)
arkadio (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 14:49:41
Junpe:"Kio pri ..?" Kion ĝi signifas?Angle, kiam ni diras "Kio pri tio?" ni ofte signifas "Kion faru pri tio?" aŭ "Kion vi opinias pri tio?"
Kio estas la verbo? (Kiel estus, se oni uzas verbon?)
Junpe (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 15:42:23
arkadio:Angle, kiam ni diras "Kio pri tio?" ni ofte signifas "Kion faru pri tio?" aŭ "Kion vi opinias pri tio?"Dankon!
Mi volas scii kial oni diras "Kio pri tio?" kaj ne "Kion pri tio?".
Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 15:59:13
Ĉu vi povas diri, kie vi vidis tiun frazon? Eble kunteksto helpos.
arkadio (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 16:03:20
Junpe:Eble, ambaŭ versioj estas ĝustaj. Oni eble dirus "Kio pri tio" ĉar ne estas verbo. Aliflanke, oni povus uzi "Kion pri tio" ĉar la verbo estas implicita.arkadio:Angle, kiam ni diras "Kio pri tio?" ni ofte signifas "Kion faru pri tio?" aŭ "Kion vi opinias pri tio?"Dankon!
Mi volas scii kial oni diras "Kio pri tio?" kaj ne "Kion pri tio?".
Miland (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 16:17:50
Junpe:Mi volas scii kial oni diras "Kio pri tio?" kaj ne "Kion pri tio?".Eble oportunas en parolado. Miaopinie ankaŭ Kion pri tio? estas akceptinda.
Ankaŭ eblas diri Kio, do? aŭ Kion, do?
Junpe (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 16:38:34
Mutusen:Eble tio estas mallongigo de “Kio okazas pri tio?”-Se li estus sendomaĝe ekster la lando, tio iom malŝarĝus la impostitojn.
Ĉu vi povas diri, kie vi vidis tiun frazon? Eble kunteksto helpos.
-Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun antaŭ ol foriri?
-Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro.
el angla romano La cashundo de la Baskerviloj (Ŝerloko Holmso) tradukita de William Auld.
arkadio (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 17:27:26
-Se li estus sendomaĝe ekster la lando, tio iom malŝarĝus la impostitojn.Ĉe tiu kunteksto, "Sed kio pri..." signifas "Sed kio estas via opinio pri la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu estas la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu ni konsideru la eblecon, ke..." aŭ "Sed kion faru en la okazo, ke..."
-Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun antaŭ ol foriri?
-Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro.
el angla romano La cashundo de la Baskerviloj (Ŝerloko Holmso) tradukita de William Auld.
Junpe (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2009, 18:05:32
arkadio:Ĉe tiu kunteksto, "Sed kio pri..." signifas "Sed kio estas via opinio pri la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu estas la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu ni konsideru la eblecon, ke..." aŭ "Sed kion faru en la okazo, ke..."Koran dankon pro via respondo! Ĝi helpas.