Al la enhavo

"Kio pri ..?" Kion ĝi signifas?

de Junpe, 2009-novembro-22

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2009-novembro-22 14:34:10

"Kio pri ..?" Kion ĝi signifas?

Kio estas la verbo? (Kiel estus, se oni uzas verbon?)

arkadio (Montri la profilon) 2009-novembro-22 14:49:41

Junpe:"Kio pri ..?" Kion ĝi signifas?

Kio estas la verbo? (Kiel estus, se oni uzas verbon?)
Angle, kiam ni diras "Kio pri tio?" ni ofte signifas "Kion faru pri tio?" aŭ "Kion vi opinias pri tio?"

Junpe (Montri la profilon) 2009-novembro-22 15:42:23

arkadio:Angle, kiam ni diras "Kio pri tio?" ni ofte signifas "Kion faru pri tio?" aŭ "Kion vi opinias pri tio?"
Dankon!
Mi volas scii kial oni diras "Kio pri tio?" kaj ne "Kion pri tio?". demando.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2009-novembro-22 15:59:13

Eble tio estas mallongigo de “Kio okazas pri tio?”

Ĉu vi povas diri, kie vi vidis tiun frazon? Eble kunteksto helpos.

arkadio (Montri la profilon) 2009-novembro-22 16:03:20

Junpe:
arkadio:Angle, kiam ni diras "Kio pri tio?" ni ofte signifas "Kion faru pri tio?" aŭ "Kion vi opinias pri tio?"
Dankon!
Mi volas scii kial oni diras "Kio pri tio?" kaj ne "Kion pri tio?". demando.gif
Eble, ambaŭ versioj estas ĝustaj. Oni eble dirus "Kio pri tio" ĉar ne estas verbo. Aliflanke, oni povus uzi "Kion pri tio" ĉar la verbo estas implicita.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-22 16:17:50

Junpe:Mi volas scii kial oni diras "Kio pri tio?" kaj ne "Kion pri tio?".
Eble oportunas en parolado. Miaopinie ankaŭ Kion pri tio? estas akceptinda.

Ankaŭ eblas diri Kio, do?Kion, do?

Junpe (Montri la profilon) 2009-novembro-22 16:38:34

Mutusen:Eble tio estas mallongigo de “Kio okazas pri tio?”

Ĉu vi povas diri, kie vi vidis tiun frazon? Eble kunteksto helpos.
-Se li estus sendomaĝe ekster la lando, tio iom malŝarĝus la impostitojn.
-Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun antaŭ ol foriri?
-Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro.

el angla romano La cashundo de la Baskerviloj (Ŝerloko Holmso) tradukita de William Auld.

arkadio (Montri la profilon) 2009-novembro-22 17:27:26

-Se li estus sendomaĝe ekster la lando, tio iom malŝarĝus la impostitojn.
-Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun antaŭ ol foriri?
-Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro.

el angla romano La cashundo de la Baskerviloj (Ŝerloko Holmso) tradukita de William Auld.
Ĉe tiu kunteksto, "Sed kio pri..." signifas "Sed kio estas via opinio pri la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu estas la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu ni konsideru la eblecon, ke..." aŭ "Sed kion faru en la okazo, ke..."

Junpe (Montri la profilon) 2009-novembro-22 18:05:32

arkadio:Ĉe tiu kunteksto, "Sed kio pri..." signifas "Sed kio estas via opinio pri la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu estas la ebleco, ke..." aŭ "Sed ĉu ni konsideru la eblecon, ke..." aŭ "Sed kion faru en la okazo, ke..."
Koran dankon pro via respondo! Ĝi helpas.

Reen al la supro