Naar de inhoud

Blato! Chu sherco?

door Chainy, 26 november 2009

Berichten: 3

Taal: Esperanto

Chainy (Profiel tonen) 26 november 2009 16:45:01

'Blato' (cockroach) - shajne devenas de la latina nomo por tiaj fi-insektoj, "Blatta", kaj la franca havas la vorton 'blatte'. Ghi certe ne rilatas al la rusa vorto blat ridulo.gif Sed, kial oni decidis uzi tiun vorton por la elektronika 'chip' (ekzemple, sur kreditkartoj)?! Vidu chi tien: Blato sur kreditkartoj (?!) .

Lau la Komputada Leksikono: "blat·o [SPIV] — Ĵargona nomo por enujigita(j) kristalo(j), unu aŭ pluraj icoj kun malgrandaj konektiloj. Angle: chip France: pastille, puce"

La vortaro 'Komputeko' donas tiun chi tradukon: chip = blato au ico.

- Sed, lau la artikolo en Vikipedio, blato enhavas icon (integra cirkvito), kaj tial oni vershajne devas diri 'icujo' kiel alternativo de la fivorto 'blato'

Mi tre preferas la vorton 'icujo'. Probable estis komence nur sherco nomi ghin 'blato'...

Kion vi opinias? Chu vi pensas, ke mi kutimighu al la blato? ridulo.gif

tommjames (Profiel tonen) 26 november 2009 17:23:26

Mi eble malpravegas sed mi kredas ke tiu vorto venas el la fakto ke icuoj aspektas kiel insekto, kun longa malhela korpo kaj pluraj kruroj, kiel en la jena bildo: http://comps.fotosearch.com/comp/FSA/FSA624/comp...

Tio estas nur mia diveno ridulo.gif

Chainy (Profiel tonen) 26 november 2009 18:44:25

Tiu mikroprocesoro certe aspektas kiel blato!

Mikroprocesoro shajne estas simple tre kompleksa ico . Tial, mi pensas ke ne indas uzi la vorton 'icujo', kiun mi supre menciis. Tio estas, 'ico' ja estas la sama kiel 'blato'. Sed mi pensas, ke oni devas noti en vortaro, ke 'blato' estas jhargona vorto...

Terug naar boven