Mesaĝoj: 10
Lingvo: Esperanto
Sbgodin (Montri la profilon) 2009-novembro-29 21:36:30
Mi iam aŭdis ke Esperanto havis pecojn de la ĉinia lingvo. Ekzemple, Eo estus izoleca lingvo kiel la ĉina.
Ĉu ĉino aŭ ĉin-spertulo povas konfirmi tian ideon ?
Antaŭdankojn !
gyrus (Montri la profilon) 2009-decembro-02 21:51:35
外 国 人
wài guó rén
ekster land ulo
Sed nature estas same je la japana
Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-02 23:16:55
buiten land er
ekster land isto/anto/ulo
Kaj jen la nederlanda lingvo. Ĉu nu multegaj lingvoj funkcias tiel?
Hispanio (Montri la profilon) 2009-decembro-03 00:05:53
horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-03 20:10:29
jan aleksan (Montri la profilon) 2009-decembro-05 12:10:37
horsto:Mi iam legis ke la eco de Esperanto, ke radiko neniam ŝanĝiĝas, ekzemple pro pluralo, deklinacio, konjugacio, ktp. iom similas la ĉinan. Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta.nu fakte estas ŝanĝo pro konjugacio: -is -as -os.
Normale en la ĉina oni diras : hieraŭ mi skribi, hodiaŭ mi skribi, morgaŭ mi skribi.
estas ankaŭ ŝanĝo pro pluralo: -j. En la ĉina mi pensas ke ne ne estas. 1 knabo, 3 knabo.
Mi pensas ke estas iom mensoga diri ke estas ecoj de ĉina. Kaj se estas, tio estas hazardo, ĉar mi ne aŭdis ke Z. konis tiajn lingvojn.
|
horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-05 12:42:04
jan aleksan:Mi skribis ke la radiko ne ŝanĝiĝas, la radiko, memkompreneble la vorto ŝanĝiĝas.horsto:Mi iam legis ke la eco de Esperanto, ke radiko neniam ŝanĝiĝas, ekzemple pro pluralo, deklinacio, konjugacio, ktp. iom similas la ĉinan. Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta.nu fakte estas ŝanĝo pro konjugacio: -is -as -os.
Normale en la ĉina oni diras : hieraŭ mi skribi, hodiaŭ mi skribi, morgaŭ mi skribi.
estas ankaŭ ŝanĝo pro pluralo: -j. En la ĉina mi pensas ke ne ne estas. 1 knabo, 3 knabo.
Mi pensas ke estas iom mensoga diri ke estas ecoj de ĉina. Kaj se estas, tio estas hazardo, ĉar mi ne aŭdis ke Z. konis tiajn lingvojn.
|
Rigardu aliajn eŭropajn lingvojn, ekzemple la anglan:
the man - the men (anstataŭ: the mans)
aŭ la germanan:
der Mann - die Männer (anstataŭ: die Manner)
Sbgodin (Montri la profilon) 2009-decembro-05 22:25:44
Dankon pro respondoj jam senditaj.
fizikisto (Montri la profilon) 2009-decembro-06 19:35:44
jan aleksan (Montri la profilon) 2009-decembro-06 20:17:56
horsto:jes, mi komprenis, sed tio ne ŝanĝas la aferon. Esperanta gramatiko ne ŝajnas al mi ĉina, ĉar en esperanto estas gramatike ĝusta diri "hieraŭ mi estos"
Mi skribis ke la radiko ne ŝanĝiĝas, la radiko, memkompreneble la vorto ŝanĝiĝas.
Rigardu aliajn eŭropajn lingvojn, ekzemple la anglan:
the man - the men (anstataŭ: the mans)
aŭ la germanan:
der Mann - die Männer (anstataŭ: die Manner)
marcel:Certe ke koncernante la vortaro ekzistas ĉinaj vortoj en E-o; la pli interesa demando estas se tiuj vortoj estas nur konektiĝata al la ĉina kulturo aŭ ĉu ili nomigas ankaŭ aliajn aferojn kiuj ne estas rilataj al la ĉina kulturo. Pri tio mi ne scias ion ajn.Certe estas, kiel suŝio kaj mangao venas de la japana.