Więcej

Ĉu Esperanto havas ĉiniajn pecojn ?

od Sbgodin, 29 listopada 2009

Wpisy: 10

Język: Esperanto

Sbgodin (Pokaż profil) 29 listopada 2009, 21:36:30

Saluton al ĉiuj,

Mi iam aŭdis ke Esperanto havis pecojn de la ĉinia lingvo. Ekzemple, Eo estus izoleca lingvo kiel la ĉina.

Ĉu ĉino aŭ ĉin-spertulo povas konfirmi tian ideon ?

Antaŭdankojn !

gyrus (Pokaż profil) 2 grudnia 2009, 21:51:35

La komuna ekzemplo:
外 国 人
wài guó rén
ekster land ulo

Sed nature estas same je la japana senkulpa.gif

Rogir (Pokaż profil) 2 grudnia 2009, 23:16:55

buitenlander
buiten land er
ekster land isto/anto/ulo

Kaj jen la nederlanda lingvo. Ĉu nu multegaj lingvoj funkcias tiel?

Hispanio (Pokaż profil) 3 grudnia 2009, 00:05:53

mmm, mi kredas, ke Sbgodin demandas, ĉu Esperanto havas vortojn el la ĉina lingvo.

horsto (Pokaż profil) 3 grudnia 2009, 20:10:29

Mi iam legis ke la eco de Esperanto, ke radiko neniam ŝanĝiĝas, ekzemple pro pluralo, deklinacio, konjugacio, ktp. iom similas la ĉinan. Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta.

jan aleksan (Pokaż profil) 5 grudnia 2009, 12:10:37

horsto:Mi iam legis ke la eco de Esperanto, ke radiko neniam ŝanĝiĝas, ekzemple pro pluralo, deklinacio, konjugacio, ktp. iom similas la ĉinan. Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta.
nu fakte estas ŝanĝo pro konjugacio: -is -as -os.

Normale en la ĉina oni diras : hieraŭ mi skribi, hodiaŭ mi skribi, morgaŭ mi skribi.

estas ankaŭ ŝanĝo pro pluralo: -j. En la ĉina mi pensas ke ne ne estas. 1 knabo, 3 knabo.

Mi pensas ke estas iom mensoga diri ke estas ecoj de ĉina. Kaj se estas, tio estas hazardo, ĉar mi ne aŭdis ke Z. konis tiajn lingvojn.

ridulo.gif|

horsto (Pokaż profil) 5 grudnia 2009, 12:42:04

jan aleksan:
horsto:Mi iam legis ke la eco de Esperanto, ke radiko neniam ŝanĝiĝas, ekzemple pro pluralo, deklinacio, konjugacio, ktp. iom similas la ĉinan. Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta.
nu fakte estas ŝanĝo pro konjugacio: -is -as -os.
Normale en la ĉina oni diras : hieraŭ mi skribi, hodiaŭ mi skribi, morgaŭ mi skribi.
estas ankaŭ ŝanĝo pro pluralo: -j. En la ĉina mi pensas ke ne ne estas. 1 knabo, 3 knabo.
Mi pensas ke estas iom mensoga diri ke estas ecoj de ĉina. Kaj se estas, tio estas hazardo, ĉar mi ne aŭdis ke Z. konis tiajn lingvojn.
ridulo.gif|
Mi skribis ke la radiko ne ŝanĝiĝas, la radiko, memkompreneble la vorto ŝanĝiĝas.
Rigardu aliajn eŭropajn lingvojn, ekzemple la anglan:
the man - the men (anstataŭ: the mans)
aŭ la germanan:
der Mann - die Männer (anstataŭ: die Manner)

Sbgodin (Pokaż profil) 5 grudnia 2009, 22:25:44

Do Esperanta vortfarado nur pruntas el ĉinio la kunmetaĵecon. Kunmeti du vortoj por rezultigi novan sencon.
Dankon pro respondoj jam senditaj.

fizikisto (Pokaż profil) 6 grudnia 2009, 19:35:44

Ankaŭ Claŭde Piron diskutis ĉi tiun demandon. Vidu kaj legu http://www.translationdirectory.com/article715.htm (en la angla).

jan aleksan (Pokaż profil) 6 grudnia 2009, 20:17:56

horsto:
Mi skribis ke la radiko ne ŝanĝiĝas, la radiko, memkompreneble la vorto ŝanĝiĝas.
Rigardu aliajn eŭropajn lingvojn, ekzemple la anglan:
the man - the men (anstataŭ: the mans)
aŭ la germanan:
der Mann - die Männer (anstataŭ: die Manner)
jes, mi komprenis, sed tio ne ŝanĝas la aferon. Esperanta gramatiko ne ŝajnas al mi ĉina, ĉar en esperanto estas gramatike ĝusta diri "hieraŭ mi estos"

marcel:Certe ke koncernante la vortaro ekzistas ĉinaj vortoj en E-o; la pli interesa demando estas se tiuj vortoj estas nur konektiĝata al la ĉina kulturo aŭ ĉu ili nomigas ankaŭ aliajn aferojn kiuj ne estas rilataj al la ĉina kulturo. Pri tio mi ne scias ion ajn.
Certe estas, kiel suŝio kaj mangao venas de la japana.

Wróć do góry