Al la enhavo

Ĉu Esperanto havas ĉiniajn pecojn ?

de Sbgodin, 2009-novembro-29

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Sbgodin (Montri la profilon) 2009-novembro-29 21:36:30

Saluton al ĉiuj,

Mi iam aŭdis ke Esperanto havis pecojn de la ĉinia lingvo. Ekzemple, Eo estus izoleca lingvo kiel la ĉina.

Ĉu ĉino aŭ ĉin-spertulo povas konfirmi tian ideon ?

Antaŭdankojn !

gyrus (Montri la profilon) 2009-decembro-02 21:51:35

La komuna ekzemplo:
外 国 人
wài guó rén
ekster land ulo

Sed nature estas same je la japana senkulpa.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-02 23:16:55

buitenlander
buiten land er
ekster land isto/anto/ulo

Kaj jen la nederlanda lingvo. Ĉu nu multegaj lingvoj funkcias tiel?

Hispanio (Montri la profilon) 2009-decembro-03 00:05:53

mmm, mi kredas, ke Sbgodin demandas, ĉu Esperanto havas vortojn el la ĉina lingvo.

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-03 20:10:29

Mi iam legis ke la eco de Esperanto, ke radiko neniam ŝanĝiĝas, ekzemple pro pluralo, deklinacio, konjugacio, ktp. iom similas la ĉinan. Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-decembro-05 12:10:37

horsto:Mi iam legis ke la eco de Esperanto, ke radiko neniam ŝanĝiĝas, ekzemple pro pluralo, deklinacio, konjugacio, ktp. iom similas la ĉinan. Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta.
nu fakte estas ŝanĝo pro konjugacio: -is -as -os.

Normale en la ĉina oni diras : hieraŭ mi skribi, hodiaŭ mi skribi, morgaŭ mi skribi.

estas ankaŭ ŝanĝo pro pluralo: -j. En la ĉina mi pensas ke ne ne estas. 1 knabo, 3 knabo.

Mi pensas ke estas iom mensoga diri ke estas ecoj de ĉina. Kaj se estas, tio estas hazardo, ĉar mi ne aŭdis ke Z. konis tiajn lingvojn.

ridulo.gif|

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-05 12:42:04

jan aleksan:
horsto:Mi iam legis ke la eco de Esperanto, ke radiko neniam ŝanĝiĝas, ekzemple pro pluralo, deklinacio, konjugacio, ktp. iom similas la ĉinan. Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta.
nu fakte estas ŝanĝo pro konjugacio: -is -as -os.
Normale en la ĉina oni diras : hieraŭ mi skribi, hodiaŭ mi skribi, morgaŭ mi skribi.
estas ankaŭ ŝanĝo pro pluralo: -j. En la ĉina mi pensas ke ne ne estas. 1 knabo, 3 knabo.
Mi pensas ke estas iom mensoga diri ke estas ecoj de ĉina. Kaj se estas, tio estas hazardo, ĉar mi ne aŭdis ke Z. konis tiajn lingvojn.
ridulo.gif|
Mi skribis ke la radiko ne ŝanĝiĝas, la radiko, memkompreneble la vorto ŝanĝiĝas.
Rigardu aliajn eŭropajn lingvojn, ekzemple la anglan:
the man - the men (anstataŭ: the mans)
aŭ la germanan:
der Mann - die Männer (anstataŭ: die Manner)

Sbgodin (Montri la profilon) 2009-decembro-05 22:25:44

Do Esperanta vortfarado nur pruntas el ĉinio la kunmetaĵecon. Kunmeti du vortoj por rezultigi novan sencon.
Dankon pro respondoj jam senditaj.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-decembro-06 19:35:44

Ankaŭ Claŭde Piron diskutis ĉi tiun demandon. Vidu kaj legu http://www.translationdirectory.com/article715.htm (en la angla).

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-decembro-06 20:17:56

horsto:
Mi skribis ke la radiko ne ŝanĝiĝas, la radiko, memkompreneble la vorto ŝanĝiĝas.
Rigardu aliajn eŭropajn lingvojn, ekzemple la anglan:
the man - the men (anstataŭ: the mans)
aŭ la germanan:
der Mann - die Männer (anstataŭ: die Manner)
jes, mi komprenis, sed tio ne ŝanĝas la aferon. Esperanta gramatiko ne ŝajnas al mi ĉina, ĉar en esperanto estas gramatike ĝusta diri "hieraŭ mi estos"

marcel:Certe ke koncernante la vortaro ekzistas ĉinaj vortoj en E-o; la pli interesa demando estas se tiuj vortoj estas nur konektiĝata al la ĉina kulturo aŭ ĉu ili nomigas ankaŭ aliajn aferojn kiuj ne estas rilataj al la ĉina kulturo. Pri tio mi ne scias ion ajn.
Certe estas, kiel suŝio kaj mangao venas de la japana.

Reen al la supro