Al la enhavo

Ĉu Usono kaj Eŭropo timas Rusion?

de Terurĉjo, 2007-marto-15

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-15 01:32:22

Usono denove kiel dum la Malvarma milito planas lokigi raketojn en Orienta Eŭropo apud ŝtataj limoj de Rusio. Por kio? Por faligi iranajn raketojn. Ridinde!
Imagu, Rusio lokigos siajn raketojn en Meksikio kaj Kanado por pafi nord-koreiajn raketojn. Duoble ridinde. Eĉ "Ha-Ha" trifoje.
Sed Rusio ne ridas.
Ĉu Usono kaj Eŭropo timas Rusion?
Malfeliĉa Irano! La plej libera kaj demokratia Usono post kelkaj monatoj, verŝajne semajnoj atakos ĝin.
Ĉion agrablan!

nadmihaly (Montri la profilon) 2007-marto-15 10:02:20

Terurĉjo:Usono denove kiel dum la Malvarma milito planas lokigi raketojn en Orienta Eŭropo apud ŝtataj limoj de Rusio. Por kio? Por faligi iranajn raketojn. Ridinde!
Imagu, Rusio lokigos siajn raketojn en Meksikio kaj Kanado por pafi nord-koreiajn raketojn. Duoble ridinde. Eĉ "Ha-Ha" trifoje.
Sed Rusio ne ridas.
Ĉu Usono kaj Eŭropo timas Rusion?
Malfeliĉa Irano! La plej libera kaj demokratia Usono post kelkaj monatoj, verŝajne semajnoj atakos ĝin.
Ĉion agrablan!
Mi ne scias - kvankam ne kredas, ke Usono timas Rusion - sed kiel Europano (kaj ankau EU-ano) mi kredas, ke ni devas timi Rusion...almenau ĝis tie ne venkas denove unupartia sistemo kontrau demokratio.
El la "malfeliĉa Irano" mi timas, ne nur ĉar ĝi estas atompotenco, la muslima pastraro havas grandegan povon, influon en la lando, sed ĝi minacas ankau tian verkiston, kiel Rushdi kun morto.
Mi ne ŝatas Usonon, sed mi ne forgesis kiu, kiel haltigis batalojn, masmordojn najbare al ni, en Bosnio antau kelkaj jaroj.
Ĉu vi scias pri tio?

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-15 17:06:54

Imagu, Rusio lokigos siajn raketojn en Kanado
Nu, mia amiko, mi ŝatus vidi vin eĉ provi! okulumo.gif
Malfeliĉa Irano! La plej libera kaj demokratia Usono post kelkaj monatoj, verŝajne semajnoj atakos ĝin.
Mi ne aprobas la usunan (legu "la Bushan") sintenon sed mi ne prolos la iranan reĝimon. Ĉu vi memoras la freŝan relegon en Teherano sur la Hebrea "afero", provanta negi la masakrojn de la dua monda milito? Malfeliĉa Iranano, probable.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-marto-16 05:18:49

Mi petas ke vi ne konfuzas la usonajn popolojn kun la usona registaro. Mi ne kredas ke la usonaj popoloj timas la rusiajn popolojn. Kompreneble, estas ĉiam stultaj popoloj en ĉiuj nacioj, kaj ni havas ilin ankaŭ ĉi tie. Sed, plejparte, la usonaj popoloj (se ne la registaro) estas amikoj en niaj koroj de la tuta mondo.

Mi kredas ke Usono ne estas malbona nacio. Rusio havis Stalinon, Germanio havis Hitleron, Italio havis Musolinon, kaj ni nun havas Buŝ. Ĉu Rusio, Germanio, aŭ Italio estis malbonaj nacioj? Ne. La malbonaj elementoj estis la registaroj, kaj tiu estas vera nun en Usono, sed ne eterne. La Buŝ administracio forpasos (eble ne sufiĉe baldaŭ, sed post ne longa tempo).

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-16 12:15:28

Rusio havis Stalinon, Germanio havis Hitleron, Italio havis Musolinon, kaj ni nun havas Buŝ.
Ho, nu! Mi supozas ke vi povas pli kritiki Buŝon ĉar vi estas Usonano sed, tio estis tre, tre dura.

Ankoraŭ, mi ne aprobas liajn metodojn sed, tio povas esti bone por la Afgananojn, la Irakanojn kaj eĉ la Irananojn.

Jes, tio unue alportas/os mizeron, malriĉecon kaj eĉ mortojn. Sed, kiel nia Rusamiko povas diri, demokratio estas tre malfacila, eĉ senhelpo ekstera.

Fariĝos pli bone kun tempo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-18 02:09:38

Miaj amikoj! Mi neniam konfuzas registaron kaj popolon. Mi ja demandis ne "ĉu usonanoj kaj eŭropanoj ...". Sed viajn registarojn vi elektas MEM, libere, demokratie.
Hieraŭ mi televidis, ke Usona Senato decidis aligi al NATO Ukrainion kaj Kartvelion. Kial?!!! Parenteze, per via mono.
Kontraŭ kiu vi amikas? Kontraŭ Rusio?
Unue: Ukrainia konstitucio malpermesas aliĝi al iu milita unio.
Due: Miaj gepatroj loĝas en Ukrainio.
Trie: Rusio ankaŭ petis aligi ĝin al NATO. Solvu respondon al Rusio dum unufoje.
Ĉu Rusio estas komunisma lando? Ĉu diktaturo? En la fadeno pri Kubo iu skribis:
Ĉu povas ekzisti demokratio sen...?
-libereco por kritiki
-pluraj politikaj partioj
-(ne-manipulitaj) balotadoj (Ha-ha, naivulo)
-libereco krei entreprenojn
-Libera aliro al interreto hejme
Ĉu Rusio ne estas nun la demokratia lando?
Kial USA kaj NATO ĉirkaŭigas Rusion per militaj bazoj? NUN mi tion ne komprenas.
Mi memoris anekdoton de sovetia tempo.
Usonano parolas al sovetiano:
- Via lando ne estas libera.
- Kial?
- En Usono mi povas stariĝi apud la Blanka Domo, krii "Usona prezidento estas malsaĝulo" kaj nenio okazos al mi.
Sovetiano respondas: "Sovetunio ankaŭ estas libera lando. Mi ankaŭ povas stariĝi sur la Ruĝa placo apud Kremlo, krii "Usona prezidento estas malsaĝulo" kaj nenio okazos al mi.
Nun Rusio estas efektive libera lando. Mi jam lacis de tiu kritiko, politiko kaj t.p.
Sed mi ne komprenas agadon de Usono kaj unuiĝinta Eŭropo pri Rusio. En tiu okazo Irako, Irano ne gravas.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-marto-21 06:54:32

RiotNrrd:Rusio havis Stalinon, Germanio havis Hitleron, Italio havis Musolinon, kaj ni nun havas Buŝ.
Tio estas tre ekstrema! Sinjoro Bush eble estas stutula kaj batalema, sed li ne estas en la sama kategorio kiel Hitler, Stalin, kaj eĉ Musolini!

Terurĉjo:Sed mi ne komprenas agadon de Usono kaj unuiĝinta Eŭropo pri Rusio.
Mi ne estas certa, ke la malmultaj kontraŭ-raketaj raketoj metus en Ukranio kaj Kartvelio celas defendi kontraŭ Rusa, sed terurista atako.

Sed, multe da homoj en Usono kaj Eŭropo pensas ke la Putin-a registaro retroiras el plena demokratio kaj sopiras pri forta, influa Soveta-tempo. Ĉar Soveta Respubliko kaj Usono estis grandaj malamikoj, kio faras iujn zorgplena.

Kompreneble, kelka da sama eldiroj povas diri pri la Bush-a registaro...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-21 11:10:10

mccambjd:
RiotNrrd:Rusio havis Stalinon, Germanio havis Hitleron, Italio havis Musolinon, kaj ni nun havas Buŝ.
Mi ne estas certa, ke la malmultaj kontraŭ-raketaj raketoj metus en Ukranio kaj Kartvelio celas defendi kontraŭ Rusa, sed terurista atako.

Sed, multe da homoj en Usono kaj Eŭropo pensas ke la Putin-a registaro retroiras el plena demokratio kaj sopiras pri forta, influa Soveta-tempo. Ĉar Soveta Respubliko kaj Usono estis grandaj malamikoj, kio faras iujn zorgplena.

Kompreneble, kelka da sama eldiroj povas diri pri la Bush-a registaro...
Ne, tiam Stalin havis Rusion, Hitler havis Germanion kaj t.p.

Ĉu por plifortiĝi kaj pli influemiĝi necesas por Rusio retroiri, rifuzi demokration? Aŭ vi pensas, ke demokratia Rusio ĉiam estos malforta? Vidu, kia estas Usona opinio. Se iu lando iomete plifortiĝas, Usono tuj ekkrias pri rifuzo de demokratio.
- Ĉu vi ankoraŭ ne elektis demokration? Tiuokaze atendu, ni iras al vi!
Kaj ili alvenas portante demokration (bombojn, raketojn, malfeliĉon, malsaton).
Se mi stariĝus apud Kremlo kaj komencus krii: Nia prezidento estas malsaĝulo!, oni min nepre arestus, ne pro politiko, pro huliganaĵo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-marto-22 02:57:55

mccambjd:Tio estas tre ekstrema! Sinjoro Bush eble estas stutula kaj batalema, sed li ne estas en la sama kategorio kiel Hitler, Stalin, kaj eĉ Musolini!
Ne, ne, mi ne signifis ke Buŝ estas kiel malbona tiel Hitlero, Stalino, aŭ Musolino. Laŭ mi, Buŝ estas malbona reganto, sed mi kredas ke li ne estas vere fiulo. Mi nur signifis ke estas ebla por nacioj havi malbonajn regantojn (kaj Germanio, Italio, kaj Rusio iam havis la plej malbonajn regantojn), sed la nacioj mem ne estas malbonaj.

Mi konsentas kun la ideo ke anstataŭe Stalino havis Rusio, Hitlero havis Germanio, kaj Musolino havis Italio. Tio estas la vero.

Mi diris tiun ĉar mi aŭdis denove kaj denove ke Usono estas malbona nacio, kaj mi kredas ke tiu estas malvera. Buŝ, jes, sed Usono... ne.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-marto-22 03:43:02

Terurĉjo:Aŭ vi pensas, ke demokratia Rusio ĉiam estos malforta?
Mi pensas, ke demokratio en Rusio ŝajnas nematura. Tio certe estas juna kaj foje aspektas nestabila. Mi ne pensas ke demokratia Rusio ĉiam estos malforta! Ankaŭ, mi ne pensas ke Rusio kaj Usono denove estos malamikoj.

Reen al la supro