Al la enhavo

Ĉu Usono kaj Eŭropo timas Rusion?

de Terurĉjo, 2007-marto-15

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-25 00:49:44

Mi iomete korektis vian mesaĝon. malgajo.gif

Mendacapote:Jes, benzino en Venezuelo estas la plej malmultekosta en la tuta mondo... ĉirkaŭ 0,05$ por litro!!! La produktado de benzino kostas pli malpli 0,15$ por litro, do tio ankaŭ estas sensenca. La registaro jam (antaŭ kelkaj monatoj?) proponis altigi tiun prezon post kelkaj monatoj… sed ankoraŭ tio ne efektiviĝis.
Nia gazetaro kaj televido deklaras, ke Ugo Ĉaves konstruas socialismon. Eksinsulano, ĉu vi ne timas? demando.gif

Ankau mi estas komensantan. Bonvolu arektu miaj iraraj.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-26 05:03:59

Elkore mi dankas vin, Teruĉjo, pro korekti miajn erarojn, sed mi timas ke vi trovis erarojn kiuj ne estis tiaj...

Ĉu vi preferas tiun version?

"Jes, la benzino de Venezuelo estas la plej malmultekosta tutmonde… ĉirkaŭ 0,05$ po litro!!! La produktado de benzino kostas pli malpli 0,15$ po litro, do tio ankaŭ ne sencas. La registaro jam antaŭ kelkaj monatoj proponis altigi tiun prezon… sed ankoraŭ ne efektiviĝis".

Pri la praktika uzado de "po" vi povus legi:
"En 1999, komence de printempo la averaĝa prezo de proksimume 14 USD po barelo (malpli ol 0,15 USD po litro)" http://eo.wikipedia.org/wiki/Nafto

Se vi ne ŝatas miajn gramatikajn konstruaĵojn, bonvolu klarigi gramatike viajn vidpunktojn. Tiel ni ĉiuj lernus plu!

Kaj pri Ugo Ĉavez... li estas nur ridinda payaco kiu pretendas heredi la maldekstran tronon de Fidel Castro, bedaŭrinde li havas nek la cerbon nek la testikojn por tion fari. Li ege bone ofendas, fanfaronas, blekas, defias, ktp, sed li estas nur kovarda fiulo.

Mi estas maldekstrulo, ne pensu mi malamas socialismon; mi certe malamas diktatorojn kaj despli duondiktatorachojn!!!

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-26 05:05:26

ridinda pajaco

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-26 11:54:13

Mendacapote:Elkore mi dankas vin, Teruĉjo, pro korekti miajn erarojn, sed mi timas ke vi trovis erarojn kiuj ne estis tiaj...

Ĉu vi preferas tiun version?

"Jes, la benzino de Venezuelo estas la plej malmultekosta tutmonde… ĉirkaŭ 0,05$ po litro!!! La produktado de benzino kostas pli malpli 0,15$ po litro, do tio ankaŭ ne sencas. La registaro jam antaŭ kelkaj monatoj proponis altigi tiun prezon… sed ankoraŭ ne efektiviĝis".

Pri la praktika uzado de "po" vi povus legi:
"En 1999, komence de printempo la averaĝa prezo de proksimume 14 USD po barelo (malpli ol 0,15 USD po litro)" http://eo.wikipedia.org/wiki/Nafto

Se vi ne ŝatas miajn gramatikajn konstruaĵojn, bonvolu klarigi gramatike viajn vidpunktojn. Tiel ni ĉiuj lernus plu!
Mi ne ŝatas aŭtoritatojn, sed vi devigis min turni min al Reta Vortaro:
"PO"
Prepozicio signifanta disdividon kaj uzata:
1.
Antaŭ numeralo determinanta substantivon kiu estas cirkonstanca komplemento, por montri, ke la kvanto aŭ mezuro esprimata de tiu numeralo ne rilatas unufoje al ĉiuj objektoj aŭ personoj kune konsiderataj, sed rilatas ripete kaj sinsekve al ĉiu el ili aparte: mi fumadis cigaredojn po 20 rubloj por cento; ŝi ricevis 2 lecionojn po 20 spesdekoj por 3 horo; mi kudrados po 10 horoj ĉiutage por 20 spesdekoj; la drapo kostas po 2 dolaroj por metro (2 dolarojn por ĉiu metro); oni trovas biletojn po 8 frankoj ĉe la sekretario; la komitato estas rebalotota ĉiun trian jaron po triono; la infanoj estis venditaj por tuta jaro po 1 draĥmo ĉiuB; oni povas nokti po 6 frankoj; la kurso daŭras dum 10 tagoj po 30 minuto.
Bedaŭrinde, Vikipedio (la aŭtoro de la artikolo) iomete eraris. Ĝusta skribaĵo devas esti "La prezo estas po proksimume 14 USD por litro" aŭ "La prezo estas proksimume 14 dolarojn por litro".

Ni ĉiuj estas komencantoj kaj devas perfektiĝi!

Ankaŭ mi petas ĉiujn, ke vi korektu miajn erarojn.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-26 13:49:21

El la reta vortaro… iomete pli malsupren:

2. Antaŭ numeralo determinanta substantivon, kiu laŭlogike estas objekta komplemento aŭ kelkfoje subjekto, por montri, ke la kvanto aŭ mezuro esprimata de tiu numeralo ne rilatas unufoje al ĉiuj objektoj aŭ personoj kune konsiderataj, sed rilatas ripete kaj sinsekve al ĉiu el ili aparte: la gastoj trinkis po (subkomprenu unu) glaseto da vinoZ (ĉiu el la gastoj trinkis unu glaseton da vino); ili ricevis po 5 pomojZ (ĉiu el ili ricevis 5 pomojn); al ĉiu el la infanoj mi donis po 3 pomojZ (mi donis 3 pomojn); se mi legos en ĉiu tago po 15 paĝoj, mi finos la tutan libron en 4 tagojZ (legos en ĉiu tago 15 paĝojn); elektu al vi po 3 homoj el ĉiu triboZ (elektu 3 homojn el ĉiu tribo).

Do "po litro" subkomprenas "po UNU LITRO" ĉu ne?

Sed vi pravas la plej korekta konstruaĵo devus esti: “Unu litro kostas po 0,05$”

Dankon!

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-26 18:54:13

Mendaĉjo, estimata! Denove estas iomete malĝuste! La afero denove estas en tio, ke "po" estas rusdevena prepozicio, kaj ni (rusoj) kutimas apliki ĝin.
Mia aŭto manĝas po kvin litroj da benzino por cent kilometroj.
Mi pagas po kvin centoj por unu (aŭ ĉiu) litro da benzino, sed unu litro da benzino kostas kvin centojn (ne po kvin, sed simple kvin centojn).
Mi pagas po tri dolaroj por biero (unu botelo da biero), po unu dolaro por lakto (unu pakaĵo da lakto), po dek dolaroj por viando (unu kilogramo da viando).
Sed unu botelo da biero kostas tri dolarojn, ĉiu pakaĵo da lakto kostas unu dolaron kaj unu kilogramo da viando kostas dek dolarojn.

Jev (Montri la profilon) 2007-marto-26 22:50:46

Estus bone, se la diskutoj estus pli proksimaj al la temo. rideto.gif Se iu volas komenci diskuti pri la gramatiko, indus krei por tio alian fadenon. Dankon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-27 10:28:28

Jev:Estus bone, se la diskutoj estus pli proksimaj al la temo. rideto.gif Se iu volas komenci diskuti pri la gramatiko, indus krei por tio alian fadenon. Dankon!
Estimata Jev! Ni ja babilas tie ĉi pri ĉio CETERA. Estas malinterese, eĉ enue konstante paroli pri la sola temo en la fadeno. La plej bona ripozo estas ŝanĝo de agado.
Sed vi pravas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 21:31:39

Hodiaŭ nia prezidento Putin prelegis kun ĉiujara raporto al ŝtatestraro kaj popolo. Mi eĉ ne kredis al miaj propraj
oreloj, kiam mirinde aŭdis, ke mia lando deklaris moratorion al "Konvencio pri redukto de ordinaraj armiloj en Eŭropo".
Kio estas kialo de tiu deklaro?
Tio okazis pro la planoj de Nord-Atlantika milita organizaĵo loki raketojn apud la ŝtatlimoj de Rusio.
Mi tute ne volis esti profeto, kiam komencis tiun ĉi fadenon, kaj nun mi eĉ ne scias, kion fari, ĉu ĝoji aŭ bedaŭri?
Mi timegas, ke antaŭ Eŭropo (kaj ne nura Eŭropo) denove ekstaras la minaco de nova armilkonkuro.
Mi ne komprenis la kialojn de la stranga decido de NATO( mi aperigis mian opinion pli frue) kaj ne komprenas ilin nun.
Geamikoj, mi esperas, ke tiu decido de mia prezidento kaj Rusia registaro ne estas eraro, sed nur provizora agado, kaj post
nelonga tempo ĉio pliboniĝos.
Amike!

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 22:18:05

Terurĉjo:Hodiaŭ nia prezidento Putin prelegis kun ĉiujara raporto al ŝtatestraro kaj popolo. Mi eĉ ne kredis al miaj propraj
oreloj, kiam mirinde aŭdis, ke mia lando deklaris moratorion al "Konvencio pri redukto de ordinaraj armiloj en Eŭropo".
Kio estas kialo de tiu deklaro?
Tio okazis pro la planoj de Nord-Atlantika milita organizaĵo loki raketojn apud la ŝtatlimoj de Rusio.
Mi tute ne volis esti profeto, kiam komencis tiun ĉi fadenon, kaj nun mi eĉ ne scias, kion fari, ĉu ĝoji aŭ bedaŭri?
Mi timegas, ke antaŭ Eŭropo (kaj ne nura Eŭropo) denove ekstaras la minaco de nova armilkonkuro.
Mi ne komprenis la kialojn de la stranga decido de NATO( mi aperigis mian opinion pli frue) kaj ne komprenas ilin nun.
Geamikoj, mi esperas, ke tiu decido de mia prezidento kaj Rusia registaro ne estas eraro, sed nur provizora agado, kaj post
nelonga tempo ĉio pliboniĝos.
Amike!
Ankaŭ mi esperas. Mi ne volas timi ĉiam.

Reen al la supro