Al la enhavo

Ĉu Usono kaj Eŭropo timas Rusion?

de Terurĉjo, 2007-marto-15

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

manu_fr (Montri la profilon) 2007-marto-23 16:42:55

En Rusio kreskas ekstremismo.
Ve, oni ĉiuj scias, kie la ekstremismo alkondukas...
Vi rusoj, ne fariĝu ekstremistaj mi petas !
Viaj aktualaj problemoj ne devenas de la aliuloj.
Por mi ankaŭ estas tre granda signo da fragileco.
Oni ĉiuj ŝatas fari mondon de paco kune kun la rusoj.
Almenaŭ por niaj infanoj ni faru, kaj ne la kontraŭ.
Ĉu bone ? okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-23 16:50:29

Vi tro multe spektas hollywoodajn filmojn.
Mi dekomence demandis pri kontraŭraketaj raketoj. Ho, sendube, ili tre utilas kontroli nian nuklean armilaron. Logike!

Min interesas, kiom kostas benzino en viaj landoj. Mi volas kompari prezojn. En Rusio (naftoplena lando!!!) unu litro da benzino kostas 75-80 centojn (Usonajn, certe).

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-23 17:00:32

manu_fr:En Rusio kreskas ekstremismo.
Ve, oni ĉiuj scias, kie la ekstremismo alkondukas...
Vi rusoj, ne fariĝu ekstremistaj mi petas !
Viaj aktualaj problemoj ne devenas de la aliuloj.
Por mi ankaŭ estas tre granda signo da fragileco.
Oni ĉiuj ŝatas fari mondon de paco kune kun la rusoj.
Almenaŭ por niaj infanoj ni faru, kaj ne la kontraŭ.
Ĉu bone ? okulumo.gif
Kiu parolas pri ekstremismo? Ĉu franciano?
Vidu al via propra lando!
Antaŭ nelonge Parizo preskaŭ forbrulegis.
Trankviliĝu, Terurĉjo, vi ja estas blanka, lanuga, pacema kaj pacama.
Mi ŝatas pacon en la tuta mondo, mi ne ŝatas raketojn apud mia lando.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-marto-23 17:10:42

mielo diris:
Mi - kaj mi scias, ke ankaŭ aliaj - fidas ke la nuna rusa ŝtato estas saĝa, nemilitema. Ili volas vivi pace.
Kaj milito kun "Chechnya-ujo" ?(ne scias ĝin nomo en esperanto)

Mi ne kredas ke EU kaj Usona estas minaci de Russion nune, sed se la pontencon fariĝas pli centrita ĉirkaŭe unu homoj, kiu de Putin, kaj li estas danĝera...? Kiu scias kiel la mondo estas dek, dek kvint jaroj? Landoj preparas pro multaj jaroj.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-marto-23 17:17:48

sed raketojn apud Russio estas malbona, mi konsideras ke tio ne plibonigi ion.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-23 17:59:41

mccambjd:Pardonon, Mielo! Mi scias ke mi ne devas inciti molajn, blankajn, kaj lanugajn homojn...

Mi pensas ke Usono kaj EU plej timas la malforton de la Rusa ŝtato, ne la rimedojn aŭ eblecon de la Rusa lando. La Rusa armeo kaj nuklea energia organizio ne havas plej fortan kontroladon de siaj nukleaj armiloj kaj materialoj. Mi pensas ke tio estas la plej grava fonto de Usona (kaj eble EU-a) timo pri Rusio.
Mi timas pli bone de nukleaj armiloj de Proksim-Orintaj landoj kaj Ĉinio. Ĉe, mi timas de tuta nukleaj armiloj. malgajo.gif

mccambjd (Montri la profilon) 2007-marto-23 20:42:17

Terurĉjo:Mi dekomence demandis pri kontraŭraketaj raketoj. Ho, sendube, ili tre utilas kontroli nian nuklean armilaron. Logike!
Ne necese logike! Kiel malmultaj kontraŭraketaj raketoj povas kontroli aŭ defendi kontraŭ multajn Rusan raketojn? Ili ne povas. Ili povus defendi kontraŭ malgrandeta numero da raketoj. La Rusa registaro ne tre verŝajne atakus okcidentan Eŭropon aŭ Usonon. Terurista atako estas pli verŝajna. Mi penas, ke tio estas la pensado de la nuna Usona registaro.

Mi ne kredas, ke tiuj raketoj estas tre bona ideo. Ili estos verŝajne ne-efika kaj ili evidente incitis Rusion. Bedaŭrinde, oni ne bezonas esti tre inteligenta aŭ prudenta se oni volas iĝi Prezidanton aŭ generalon.

Terurĉjo:Min interesas, kiom kostas benzino en viaj landoj.
Hodiaŭ, mi pagis 0.75 $/L.

Urho (Montri la profilon) 2007-marto-23 21:33:29

mccambjd:
Terurĉjo:Min interesas, kiom kostas benzino en viaj landoj.
Hodiaŭ, mi pagis 0.75 $/L.
... kaj mi pagis 1,244 €/l (E95).

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-23 22:30:59

Aktuala benzinoj prezoj en kelkaj landoj de Eŭropo, marto de 2007, EUR

Aŭstrio 1
Ĉeĥio 1
Finlando 1,2
Francio 1,2
Grekio 0,9
Kroátio 1,05
Hungario 1
Germanio 1,3
Norvegio 1,45
Italio 1,2
Rusio 0,6
Rumanio 0,9
Hispanio 0,95

1 EUR= 1,33 USD

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-24 00:03:38

Estas 0,99$ hodiaŭ en Kanada. La ĉagrenanta afero por ni estas ke Kanada produktas kaj eksportas benzinon.

Reen al la supro