Więcej

akuzativo aŭ ne (2a fadeno)

od Sbgodin, 1 grudnia 2009

Wpisy: 22

Język: Esperanto

crescence (Pokaż profil) 9 grudnia 2009, 19:14:55

tommjames:Nu "multe" estas la objekto.
En la franca, oni opinias, ke la objekto estas "la pomoj". "Multe" kondutas, kiel determinanto, artikolo aŭ adjektivo. "Multe da" = "pluraj"

Crescence

darkweasel (Pokaż profil) 9 grudnia 2009, 19:16:55

Kaj tiun konstruon vi ja havas en "multaj" anstataŭ "multe da".

tommjames (Pokaż profil) 9 grudnia 2009, 20:58:05

crescence:"Multe da" = "pluraj"
Ne necese. "Multe da" oni povas uzi plurale sed ankaŭ por singulara substanco kiel akvo, gaso, aero ktp. Cetere indas rimarki la diferencon inter "multe da" kaj "multaj" ĉe pluraloj. La unua traktas ilin kiel grupon aŭ amason, sed la dua traktas ilin kiel apartaĵojn. Pri tio legindas difinero de "da" ĉe Reta Vortaro:

ReVo:Estas diferenco inter „multaj homoj“ kaj „multe da homoj“: „multaj homoj“ = diversaj homoj (ĉiu aparte); „multe da homoj“ = granda nombro da homoj (kune)
PMEG estas klara ke "multe" en "multe da" estas la objekto:

PMEG:La kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aŭ kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto.

La riĉulo havas multe da mono.
"Multe" estas la objekto. "Da mono" estas nura priskribo.

crescence (Pokaż profil) 10 grudnia 2009, 11:36:10

ReVo:Estas diferenco inter „multaj homoj“ kaj „multe da homoj“: „multaj homoj“ = diversaj homoj (ĉiu aparte)
Kial du vortoj (multaj/diversaj), por diri la saman aferon ?
Esperanto nepre ankoraŭ estas simpligota.

tommjames (Pokaż profil) 10 grudnia 2009, 12:15:42

crescence:
ReVo:Estas diferenco inter „multaj homoj“ kaj „multe da homoj“: „multaj homoj“ = diversaj homoj (ĉiu aparte)
Kial du vortoj (multaj/diversaj), por diri la saman aferon ?
Esperanto nepre ankoraŭ estas simpligota.
"Diversaj" estas nur la vorto kiun ili elektis por montri la apartecon de la homoj en "multaj homoj". Tiuj homoj ne devas esti diversaj en strikta senco, sed tio povas esti la implico kiam oni aludas al homoj en la normala pluralo anstataŭ per "multe da", kiu elvokas la ideon de kuneco (kaj tiel eventuale nediverseco) inter ili.

Mi mem nur pensas jene: kiam mi vidas "multaj homoj" mi imagas plurajn apartajn homojn. Kiam mi vidas "multe da homoj" mi ankoraŭ imagas plurajn homojn sed mi pensas pri ili kvazaŭ ili estas en ia grupo aŭ iel kune, laŭ la kunteksto.

Eble la diferenco estas subtila, sed certe utila. En ĉi tiu afero mi ne vidas bezonon "plisimpligi" Esperanton per forigo de tia utilaĵo.

astroly (Pokaż profil) 23 maja 2010, 01:44:29

Mi havas dubon pri akuzativo en la sekvanta frazo :

Mi vidis Petron MARŜANTA(N) sur la strato.

Mi ne scias ĉu skribi "marŝanta" aŭ "marŝantan".

Dankon

tommjames (Pokaż profil) 23 maja 2010, 09:12:13

astroly:Mi havas dubon pri akuzativo en la sekvanta frazo :

Mi vidis Petron MARŜANTA(N) sur la strato.

Mi ne scias ĉu skribi "marŝanta" aŭ "marŝantan".

Dankon
Ambaŭ bonas, sed la elekto dependas de via celo. Mi interpretus ilin jene:

Mi vidis Petron marŝanta = Mi vidis, ke Petro estas marŝanta
Mi vidis Petron marŝantan = Mi vidis Petron, kiam li estis marŝanta

Se vi volas legi pli pri la uzo en la dua frazo, estas paĝo en PMEG ĉi tie.

Frankouche (Pokaż profil) 23 maja 2010, 09:27:40

Sendube : Mi vidis Petron kiu marŝas sur la strato.

Mi, marŝanta, vidis Petron. Kiu marŝas ? okulumo.gif

darkweasel (Pokaż profil) 23 maja 2010, 10:04:57

astroly:Mi havas dubon pri akuzativo en la sekvanta frazo :

Mi vidis Petron MARŜANTA(N) sur la strato.

Mi ne scias ĉu skribi "marŝanta" aŭ "marŝantan".

Dankon
Se vi diras:
Mi vidis Petron marŝanta sur la strato.
tiam vi akcentas la marŝadon.
Se vi diras:
Mi vidis Petron marŝantan sur la strato.
tiam vi akcentas la marŝanton (Petron).

Frankouche: Ankaŭ ... kiu marŝas ... tute bonas. Se vi volas esprimi, ke vi mem marŝas, tiam diru: Mi vidis Petron marŝante sur la strato.

maratonisto (Pokaż profil) 23 maja 2010, 16:58:24

Iom da humuro:
Mi estas profesoron de akuzativon ridulo.gif

Wróć do góry