Al la enhavo

KONDUTO, NE KONDOMO

de spiritualdigest, 2009-decembro-05

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

spiritualdigest (Montri la profilon) 2009-decembro-05 18:57:26

Estimataj,
Je la 3-a de decembro, 2006, mi unue dissendis la mesaĝon sube por rememorigi la Tagon de Aidoso en la Mondo tiujare. Estis multaj reagoj por kaj kontrau la mesaĝo. Tamen, mi decidas dissendi ĝin ree por la Tago de Aidoso en la Mondo ĉijare. Jen ĝi:
KONDUTO, NE KONDOMO
"Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke vi vin detenu de malĉasteco; ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro" (1 Tesalonikanoj 4:3-4).
Aidoso, iu klinika simptomaro (grupo de diversaj malsanoj kiuj kune karakterizas iun afekcion) devenante de difekto al la imuna sistemo kauzita de infekto per la homa imuna-nesufiĉa viruso (HIV), jam batalas kontrau homaro ekde 1980. La malfeliĉaĵo pri ĝi estas ke estas nenia sanigilo eltrovita por ĝi. Tial, estas multaj kampanjoj por malebiligi ĝin kaj helpi al tiuj kiujn ĝi jam infektis au tuŝis.
Ĉar oni alprenas ĝin ĉefe per koito, la uzo de kondomo jam estas unu el la rimedoj kiujn multaj homoj rekomendas por malebligi la disvastiĝon de ĉi tiu mortiga malsano. Ĉi tio jam igis multajn homojn esti plue dismalĉastaj. Ŝajnas eĉ ke homoj rekomendas la uzon de kondomo je la malprofito de fideleco al onia edz(in)o, au tuta abstinado de koito ĝis edziĝo, kiu estas la originala volo kaj celo de Dio. Tamen, esploro jam montris ke la uzo de kondomo ne estas tute sekura por malebligi la disvastiĝon de aidoso. Ĉi tiu nova eltrovo jam pravigis la religiajn organizojn kiuj predikas tutan abstinadon por needziĝaj homoj au fidelecon al onia edz(in)o por edziĝaj homoj kiel unu el la rimedoj por malebligi la disvastiĝon de la viruso.
Antau ne longe, mi estis je kunveno kie kelkaj reprezentantoj de iu organizo venis por plu informi nin pri la malebligo kaj mastrumado de aidoso. Ĉi tiu homoj estis la unuaj nereligiaj homoj kiuj diris publike je mia audo ke ili ne rekomendas kondomon, sed konduton kiel rimedon de malebligo de la disvastiĝo de la viruso. Lau ili, ĉar kondomo ne estas tute sekura, estas pli bone interŝanĝi de kondomo al konduto – maniero kie needziĝa homo tute detenas sin de koito, kaj kie edziĝa homo estas fidela al sia edz(in)o.
Jes! Konduto estas pli bona ol kondomo: krom la malebligo de tiu mortiga viruso kaj aliaj sekse transdonataj malsanoj, ĝi igos vin fari lau la volo kaj celo de Dio (Eliro 20:14; Levidoj 18:20; 20:10; Sentencoj 6:24-35; Mateo 5:27-28; 1 Korintanoj 6:9; Efesanoj 5:3-5; Koloseanoj 3:5-6; 1 Tesalonikanoj 4:3-8; Hebreoj 12:16; 13:4).
Aidoso estas reala! Kondutu pie kaj prizorgu la aliajn malebligojn de ĝia disvastiĝo por ke vi ne estu infektita per ĝi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-05 19:35:47

spiritualdigest:Estimataj,
Aidoso estas reala! Kondutu pie kaj prizorgu la aliajn malebligojn de ĝia disvastiĝo por ke vi ne estu infektita per ĝi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Via vidpunkto, kiel ankaŭ la pozicio del la katolika eklezio, estas krima .
Ĝi kostas kaj kostos la vivon de centmiloj, eble miljonoj, de malriĉoj, precipe afrikanoj, viroj kaj virinoj. Ofte ili ne havas la monon por aĉeti la multekostajn medikamentojn kontraŭ la aidoso.

La kondomoj absolute necesas por protekti sin, liajn edzinojn, edzojn, idojn kaj okazajn amikojn kaj amikinojn.
La konduto estus bona, tamen la homoj estas seksaj animaloj, vi kaj via dio ne povas ŝanĝi tion.

Kondomoj por ĉiuj, senpage!
Se unu kondomo ne sufiĉas por protekti, surmetu du.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-decembro-05 20:10:26

Eddycgn:
spiritualdigest:Estimataj,
Aidoso estas reala! Kondutu pie kaj prizorgu la aliajn malebligojn de ĝia disvastiĝo por ke vi ne estu infektita per ĝi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Via vidpunkto, kiel ankaŭ la pozicio del la katolika eklezio, estas krima .
Ĝi kostas kaj kostos la vivon de centmiloj, eble miljonoj, de malriĉoj, precipe afrikanoj, viroj kaj virinoj. Ofte ili ne havas la monon por aĉeti la multekostajn medikamentojn kontraŭ la aidoso.

La kondomoj absolute necesas por protekti sin, liajn edzinojn, edzojn, idojn kaj okazajn amikojn kaj amikinojn.
La konduto estus bona, tamen la homoj estas seksaj animaloj, vi kaj via dio ne povas ŝanĝi tion.

Kondomoj por ĉiuj, senpage!
Se unu kondomo ne sufiĉas por protekti, surmetu du.
Ŝage parolite! Dankon!

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-05 23:19:59

Kial ne konduto kaj kondomo? Uzi kondomon suferigos neniun, ĉu?

leosur (Montri la profilon) 2009-decembro-06 01:23:23

Ne eblas la malĉasteco kaj estas naiva solvo. Ne ĉiuj geedziĝas, ne ĉiuj estas aliseksemuloj kaj ĉiuj rajtas feliĉan kaj respondecan seksecon.
La kondomo daŭre restas plej taŭga preventilo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-decembro-06 14:23:38

spiritualdigest:Estimataj,
Aidoso estas reala! Kondutu pie kaj prizorgu la aliajn malebligojn de ĝia disvastiĝo por ke vi ne estu infektita per ĝi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Mi tute konsentas kun vi kaj kun Papa, malgraŭ mi ne estas katoliko!
La disdonado de la kondomoj povas savi unu homon unufoje, sed ruinigas la moralon kaj sekvafoje aidoso trafas la homon. Pli bone ne esti seksa animalo, sed esti ĉasta junulo/junulino kaj poste fidela edzo/edzino.

Paulinho (Montri la profilon) 2009-decembro-06 19:36:01

Pardonu. La pozicio de la Eklezio katolika ne estas krimo. Ĝi estas sonĝo. Ni sonĝas ke la homoj povos unutage reciproke rilati sen bariero. Kvankam malgranda.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-07 01:04:35

Eddycgn:
spiritualdigest:Estimataj,
Aidoso estas reala! Kondutu pie kaj prizorgu la aliajn malebligojn de ĝia disvastiĝo por ke vi ne estu infektita per ĝi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Via vidpunkto, kiel ankaŭ la pozicio del la katolika eklezio, estas krima.
Ĉu krima? Li simple diris ke kondomo ne estas 100% efika, kaj li pravas. Tio ne estas kialo por ne uzi kondomon, se vi ja koitas, sed kialo por ne koiti, se tio eblas. Por multaj, tio ja ne eblas ĉar, kiel oni jam diris, homoj estas seksaj bestoj. Tamen, konduto ĉiam restas la unusola 100% efika metodo eviti neatenditan gravedecon aŭ venusan malsanon. Do, koitu, sed koitu saĝe kaj respondece!

maratonisto (Montri la profilon) 2009-decembro-07 18:58:46

spiritualdigest:Konduto estas pli bona ol kondomo:
La rado antaŭa de biciklo estas pli bona ol la rado posta. Ĉu Vi konsentas?

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-07 19:12:55

Oŝo-Jabe:
Via vidpunkto, kiel ankaŭ la pozicio del la katolika eklezio, estas krima.
Ĉu krima?
Mi klopodos ekspliki kial mi konsideras tiujn antaŭkondomaj kampanjoj tiel krimaj.
Mi parolos precipe pri Afriko, ne pri Eŭropo, la kondicioj estas tute diferentaj. Mi priskribos ekzemplon.

En kelkaj landoj de okcidentafriko mi estis plurfoje, tamen mi scias ke la situacio estas ankaŭ serioza en landoj keil Ugandio, Kenio kaj Sudafriko. Mi priskribos ĉi tie tion kion mi vidis persone.

Tie viroj povas havi ĝis 4 edzinojn. Normale la edzinoj vivas en apartaj dometoj aŭ kabanoj kun ŝiaj idoj. La viro vizitas la edzinojn regule, kaj zorgas pri ili.
Ofte la viro pli ne ŝatas unu el la edzinoj kaj li forpuŝas ŝin.
Se tiu virino asistatas per gepatroj aŭ amikoj, aŭ ŝi, kun la idoj, kultivas terpeceton kaj vendas ŝian produktaĵon ĉe la vilaĝbazaro, ja tio estas bone. Ofte tio ne eblas, kaj la malriĉulino bedaŭrinde entreprenos “malkonduton”. Malkonduto por malsato, por malriĉeco.
Tion malkonduton vi nomas prostituado.

Se ŝi estas analfabeta kaj nenion scias pri malsanoj, aidoso, kuraciloj, ŝi lasos sin persvadi fari sekson sen protekto.
Se la okaza viro tion volas. Troviĝas ofte HIV-viroj en Afriko kiuj kredas ke se li farus sekson kun virgino, la malsano forirus. Kiel frenezo!

Por la malriĉulino tio estas la mortpuno, ĉar ŝi ne havas sufiĉe da monon por la multekostaj kuraciloj, ŝi mortos varŝajne post 8-12 jaroj. Ŝiaj idoj estos orfaj.

En Eŭropo ni havas tute deferentan situacion, ni havas informojn, kuracilojn, bonajn hospitalojn, ktp. Tamen estas ekceptoj, ekz. En Ukrainio, mi legis. Ankaŭ tie aidoso disvastĝas rapide per malriĉuleco inter la junuloj kaj junulinoj precipe en la urboj…

Por tia kjalo mi insistas ke la antaŭkondomaj kampanioj estas krimaj.

Reen al la supro