Al la enhavo

KONDUTO, NE KONDOMO

de spiritualdigest, 2009-decembro-05

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

Paulinho (Montri la profilon) 2009-decembro-08 22:22:18

Ni havas malriĉajn kaj neinstruitajn homojn.Longtempe kion fari? Doni al ili kondomon kaj ilin en malriĉeco forlasi?

maratonisto (Montri la profilon) 2009-decembro-09 10:47:46

Paulinho:Ni havas malriĉajn kaj neinstruitajn homojn.Longtempe kion fari? Doni al ili kondomon kaj ilin en malriĉeco forlasi?
Malriĉeco estas temo aparta, bedaŭrinde malfacila. Tamen aidozo, aliaj malsanoj seksaj kaj gravedo ne dezirinda malfaciligas la malriĉecon.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-09 12:51:57

Paulinho:Ni havas malriĉajn kaj neinstruitajn homojn.Longtempe kion fari? Doni al ili kondomon kaj ilin en malriĉeco forlasi?
Tute ne. Daru al ili informon, instruadon, lernejojn, laboron. Tre gravas ekspliki kio okazas se ili faras sekson sen protekto.
Mi estis foje en Brazilo, en Salvador de Bahia, mi vidis malriĉecon, tamen ne kiel en Afriko. Mi ankaŭ vidis virojn eniri kaj eliri je bordelo en malriĉa kvartalo, kaj mi pensis "ĉu ili uzas kondomojn?". Ili estis varŝajne tro ekscititaj por pensi al "konduto"...

Jakovo (Montri la profilon) 2009-decembro-11 10:30:50

la trompo de la katolikuloj ja estas, ke ili diras ke "konduto estas sekura" sed ili ne komprenas ke la propagando de tiu estas multe pli nesekura.
la kondomo estas preskaŭ 100% sekura. ĉu ili vere kredas, ke de 100 homoj ne unu estas malĉasta?
mi ja nenion kontraŭdiris se ili dirus: "estu ĉasta kaj se vi ne povas almenaŭ uzu kondomon", sed ŝajnas ke la pozicio de la katolikuloj nur povas esti aŭ blanka aŭ nigra. Tial tiu pozicio de la katolkiuloj mortigas multajn homojn kaj pludisvastigas la HI-viruson, kiu efektive estas krima!

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-decembro-11 12:18:39

Jakovo:la trompo de la katolikuloj ja estas, ke ili diras ke "konduto estas sekura" sed ili ne komprenas ke la propagando de tiu estas multe pli nesekura.
la kondomo estas preskaŭ 100% sekura. ĉu ili vere kredas, ke de 100 homoj ne unu estas malĉasta?
mi ja nenion kontraŭdiris se ili dirus: "estu ĉasta kaj se vi ne povas almenaŭ uzu kondomon", sed ŝajnas ke la pozicio de la katolikuloj nur povas esti aŭ blanka aŭ nigra. Tial tiu pozicio de la katolkiuloj mortigas multajn homojn kaj pludisvastigas la HI-viruson, kiu efektive estas krima!
Ĉio simplas: estu ĉasta aŭ mortu, kaj ne esperu ke io savos vian pekan vivon shoko.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-11 15:16:36

Sed kio se vi mem estas ĉasta, sed via edzino ne? Tiam vi povus morti sen peki mem.

dobri (Montri la profilon) 2009-decembro-11 15:27:22

En nia ĵurnalo ni legis, ke ĉeĥaj sciencistoj malkovris metodon, kiamaniere malebligi propagon de HIV-viruso. Eble baldaŭ aperos medikamento kontraŭ aidoso. Ĉiuj malsanuloj fariĝos kontentaj almenaŭ ĝis tiu tempo, kiam aperos alia plago.

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-decembro-11 15:46:57

Rogir:Sed kio se vi mem estas ĉasta, sed via edzino ne? Tiam vi povus morti sen peki mem.
Jes, ĉasteco de la edzino ankaŭ ege gravas, vi estas prava.

Vilius (Montri la profilon) 2009-decembro-11 19:45:49

Fuzzy:Jes, ĉasteco de la edzino ankaŭ ege gravas, vi estas prava.
Jen la solvo senkulpa.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-11 23:15:54

Vivu Ĉeĥio!

Pri ĉasteco: en Somalio, se la edzino ne estas ĉasta, (ŝi estis adulta) oni ŝtonmortigas ŝin.
Ĉu dio volas tion?

Reen al la supro