目次へ

KONDUTO, NE KONDOMO

spiritualdigest,2009年12月5日の

メッセージ: 39

言語: Esperanto

Paulinho (プロフィールを表示) 2009年12月8日 22:22:18

Ni havas malriĉajn kaj neinstruitajn homojn.Longtempe kion fari? Doni al ili kondomon kaj ilin en malriĉeco forlasi?

maratonisto (プロフィールを表示) 2009年12月9日 10:47:46

Paulinho:Ni havas malriĉajn kaj neinstruitajn homojn.Longtempe kion fari? Doni al ili kondomon kaj ilin en malriĉeco forlasi?
Malriĉeco estas temo aparta, bedaŭrinde malfacila. Tamen aidozo, aliaj malsanoj seksaj kaj gravedo ne dezirinda malfaciligas la malriĉecon.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年12月9日 12:51:57

Paulinho:Ni havas malriĉajn kaj neinstruitajn homojn.Longtempe kion fari? Doni al ili kondomon kaj ilin en malriĉeco forlasi?
Tute ne. Daru al ili informon, instruadon, lernejojn, laboron. Tre gravas ekspliki kio okazas se ili faras sekson sen protekto.
Mi estis foje en Brazilo, en Salvador de Bahia, mi vidis malriĉecon, tamen ne kiel en Afriko. Mi ankaŭ vidis virojn eniri kaj eliri je bordelo en malriĉa kvartalo, kaj mi pensis "ĉu ili uzas kondomojn?". Ili estis varŝajne tro ekscititaj por pensi al "konduto"...

Jakovo (プロフィールを表示) 2009年12月11日 10:30:50

la trompo de la katolikuloj ja estas, ke ili diras ke "konduto estas sekura" sed ili ne komprenas ke la propagando de tiu estas multe pli nesekura.
la kondomo estas preskaŭ 100% sekura. ĉu ili vere kredas, ke de 100 homoj ne unu estas malĉasta?
mi ja nenion kontraŭdiris se ili dirus: "estu ĉasta kaj se vi ne povas almenaŭ uzu kondomon", sed ŝajnas ke la pozicio de la katolikuloj nur povas esti aŭ blanka aŭ nigra. Tial tiu pozicio de la katolkiuloj mortigas multajn homojn kaj pludisvastigas la HI-viruson, kiu efektive estas krima!

Fuzzy (プロフィールを表示) 2009年12月11日 12:18:39

Jakovo:la trompo de la katolikuloj ja estas, ke ili diras ke "konduto estas sekura" sed ili ne komprenas ke la propagando de tiu estas multe pli nesekura.
la kondomo estas preskaŭ 100% sekura. ĉu ili vere kredas, ke de 100 homoj ne unu estas malĉasta?
mi ja nenion kontraŭdiris se ili dirus: "estu ĉasta kaj se vi ne povas almenaŭ uzu kondomon", sed ŝajnas ke la pozicio de la katolikuloj nur povas esti aŭ blanka aŭ nigra. Tial tiu pozicio de la katolkiuloj mortigas multajn homojn kaj pludisvastigas la HI-viruson, kiu efektive estas krima!
Ĉio simplas: estu ĉasta aŭ mortu, kaj ne esperu ke io savos vian pekan vivon shoko.gif

Rogir (プロフィールを表示) 2009年12月11日 15:16:36

Sed kio se vi mem estas ĉasta, sed via edzino ne? Tiam vi povus morti sen peki mem.

dobri (プロフィールを表示) 2009年12月11日 15:27:22

En nia ĵurnalo ni legis, ke ĉeĥaj sciencistoj malkovris metodon, kiamaniere malebligi propagon de HIV-viruso. Eble baldaŭ aperos medikamento kontraŭ aidoso. Ĉiuj malsanuloj fariĝos kontentaj almenaŭ ĝis tiu tempo, kiam aperos alia plago.

Fuzzy (プロフィールを表示) 2009年12月11日 15:46:57

Rogir:Sed kio se vi mem estas ĉasta, sed via edzino ne? Tiam vi povus morti sen peki mem.
Jes, ĉasteco de la edzino ankaŭ ege gravas, vi estas prava.

Vilius (プロフィールを表示) 2009年12月11日 19:45:49

Fuzzy:Jes, ĉasteco de la edzino ankaŭ ege gravas, vi estas prava.
Jen la solvo senkulpa.gif

Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年12月11日 23:15:54

Vivu Ĉeĥio!

Pri ĉasteco: en Somalio, se la edzino ne estas ĉasta, (ŝi estis adulta) oni ŝtonmortigas ŝin.
Ĉu dio volas tion?

先頭にもどる