Al la enhavo

KONDUTO, NE KONDOMO

de spiritualdigest, 2009-decembro-05

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-decembro-12 14:43:10

Vilius:
Fuzzy:Jes, ĉasteco de la edzino ankaŭ ege gravas, vi estas prava.
Jen la solvo senkulpa.gif
Plej bone estas ne edziĝi kun virino kiun vi ne fidas

leosur (Montri la profilon) 2009-decembro-12 15:33:47

La ebleco de tutmonda fideleco kaj fraŭla ĉasteco estas ege dubinda samkiel la ekzisto de Dio. Almenaŭ oni scias ke la kondomo bone efikas.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-12 19:52:51

Fuzzy:
Vilius:
Fuzzy:Jes, ĉasteco de la edzino ankaŭ ege gravas, vi estas prava.
Jen la solvo senkulpa.gif
Plej bone estas ne edziĝi kun virino kiun vi ne fidas
Ĉu vi ne konsideras la malĉastecon de la virojn? Eble pli grava ol la ĉasteco de la virinoj. Mi ne estas ŝovinisto, certe viroj kulpas pri la disvastigo de seksmalsanoj multe pli ol virinoj.

Paulinho (Montri la profilon) 2009-decembro-12 21:02:20

La laboro de katolikaj asocioj elaĉetas ĉiam
multajn vivojn. En mia urbo ekzemple ni havas laboron kun popolo de la strato,rekonita per la gubernio kaj per la UNO. Ni havas du malsamajn situaciojn: (unue) Kiu laboras inter la malriĉuloj? Preskaŭ nur religiaj uloj. En Brazilo ankaŭ la evangeliuloj kaj espiritistuloj havas seriozajn laborojn inter la malriĉaj uloj. Tio ni devizas. (due) Sed ni ne povas diri "kondomo estas solvo" simple kial ne estas.... Homa koro necesas plenecon anstataŭ barierojn.

Vilius (Montri la profilon) 2009-decembro-12 21:29:00

Paulinho:(due) Sed ni ne povas diri "kondomo estas solvo" simple kial ne estas.... Homa koro necesas plenecon anstataŭ barierojn.
Religio havis miloj da jaroj por plibonigi homajn korojn. Bedaŭrinde, ĝi tute malsukcesis pri tion.
Do kial ni elektu la malefikan rimedon, kiam kondomoj povas solvi la problemon sufiĉe bone?

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-decembro-13 09:14:04

Eddycgn:
Fuzzy:
Vilius:
Fuzzy:Jes, ĉasteco de la edzino ankaŭ ege gravas, vi estas prava.
Jen la solvo senkulpa.gif
Plej bone estas ne edziĝi kun virino kiun vi ne fidas
Ĉu vi ne konsideras la malĉastecon de la virojn? Eble pli grava ol la ĉasteco de la virinoj. Mi ne estas ŝovinisto, certe viroj kulpas pri la disvastigo de seksmalsanoj multe pli ol virinoj.
Jes, vi pravas

Guillem (Montri la profilon) 2009-decembro-14 01:22:03

Ĉi sekvu sian metodon, la tempo montros la plej bonan.

Vilius (Montri la profilon) 2009-decembro-14 11:52:09

Guillem:Ĉi sekvu sian metodon, la tempo montros la plej bonan.
Ne bezonas la tempo. Nun evidentas ke kondomo solvas la problemon ege pli bone ol religio.

Guillem (Montri la profilon) 2009-decembro-14 12:57:47

Vilius:
Guillem:Ĉi sekvu sian metodon, la tempo montros la plej bonan.
Ne bezonas la tempo. Nun evidentas ke kondomo solvas la problemon ege pli bone ol religio.
Mi respektas vian opinion.

patrik (Montri la profilon) 2009-decembro-16 05:09:54

Eddycgn:Vivu Ĉeĥio!

Pri ĉasteco: en Somalio, se la edzino ne estas ĉasta, (ŝi estis adulta) oni ŝtonmortigas ŝin.
Ĉu dio volas tion?
Eble tiu ĉi citaĵo sufiĉas por respondi vian demandon. okulumo.gif

Johano 7:53 - 8:11: [Kaj ĉiu iris al sia domo; sed Jesuo iris al la monto Olivarba. Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: b]Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras?[/b] Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.]

Reen al la supro