Meldinger: 19
Språk: Esperanto
Eddycgn (Å vise profilen) 2009 12 19 12:09:40
Rogir:Ne ĉiuj vortaroj estas bonaj. Cetere, oni ne devas uzi vortaron por ĉiu vorto, ofte oni povas mem fari la ĝustan vorton.Ĉu tio estas korekta?
bovo = la animalo ĝenerale (vir aŭ virino)
bovino = nur ino
virbovo = bovo kastrita ( itale bue)
taŭro = bovo ne kastrita
se vi uzas virbovo por taŭro, kion vi uzas por kastrita vira bovo (ox, Ochse, bue)?
horsto (Å vise profilen) 2009 12 19 12:33:47
Eddycgn:kastrita virbovo,
se vi uzas virbovo por taŭro, kion vi uzas por kastrita vira bovo (ox, Ochse, bue)?
laŭ mi vortaro ankaŭ bovuko aŭ mallonge nur bovo.
Eddycgn (Å vise profilen) 2009 12 19 12:47:33
horsto:Kaj amaso de nedefinitaj bovoj? Gebovoj?Eddycgn:kastrita virbovo,
se vi uzas virbovo por taŭro, kion vi uzas por kastrita vira bovo (ox, Ochse, bue)?
laŭ mi vortaro ankaŭ bovuko aŭ mallonge nur bovo.
Aŭ gebovoj estas nur paro kiel en la Noa arkeo?
KoLonJaNo (Å vise profilen) 2009 12 19 15:02:44
Eddycgn:virbovo = bovo kastrita ( itale bue)La prefikso vir- ne indikas mankon de generpovo.
taŭro = bovo ne kastrita
La vortoj virbovo (preferinda) kaj taŭro estas sinonimoj kaj ambaŭ signifas virseksa bovo.
Eddycgn:se vi uzas virbovo por taŭro, kion vi uzas por kastrita vira bovo (ox, Ochse, bue)?En ReVo troveblas eksvirbovo.
Ekzistas neoficiala sufikso -uk-, sed ĝi verŝajne estas konata nur al tre malmultaj Esperantistoj.
Ankaŭ laŭ PMEG tiukaze la prefikso eks- estas preferinda.
Ankoraŭ ne eksvire,
Kolonjano
Eddycgn (Å vise profilen) 2009 12 19 16:39:02
KoLonJaNo:Saluton!Dankon,
La vortoj virbovo (preferinda) kaj taŭro estas sinonimoj kaj ambaŭ signifas virseksa bovo.
Ankoraŭ ne eksvire,
Kolonjano
Se taŭro estas tolerata, mi ĝin preferas, ĉar mi estas taŭro, ne eksbovo, mi naskiĝis la 14a de majo!
En la ĉina kalendaro estas bovo, kun aŭ sen eks.
Gerusa (Å vise profilen) 2009 12 19 21:39:31
Estas malakceptebla (por mi), simile tiel murdo de fil-aborigenoj (tiu havas malvantaĝon fizikan, mensan aŭ sanan) estas malakceptebla (sed permesa).
Nu, homoj ne povas interperi kun aborigenkulturo.
Ĝis kiam ni permesos ĉion, tio estos akceptebla!!!!!!!!!!!!
(pardonu mian komencantan gramatikon)
Oŝo-Jabe (Å vise profilen) 2009 12 20 04:39:59
Rogir (Å vise profilen) 2009 12 20 16:33:13
Eddycgn (Å vise profilen) 2009 12 20 17:03:46
Toreadoro? Toreisto? Aŭ virbovisto? Virbovbatalisto? Aŭ alie?