Al la enhavo

Taŭrobatalo

de Eddycgn, 2009-decembro-17

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-17 19:04:48

Ĉu vi pensas ke taŭrobatalo kaj la sanga morto de la taŭro publike estas akceptebla hodiaŭ ?

Hispanio (Montri la profilon) 2009-decembro-17 19:40:48

Mi estas hispano, lando kie naskiĝis tiun "feston" (se oni povas nomi "festo" al tio).

Mi diras, sendube, ne. Tio ne estas mia "festo".

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-17 20:11:18

Ne, ne, ne...
La besto ne estas objekto disponigata al la homo.

Continuum (Montri la profilon) 2009-decembro-17 20:15:02

NE !!! tio estas simple abomena malgajo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-17 21:17:10

Miaopinie ĉi tiu sporto estas kruela. La kompatinda besto estas turmentata al la morto! Oni mortigu bestojn nur por manĝaĵo, kaj kiel eble plej rapide kaj sendolore. Ne por sporto, kaj ne torture.

mathieubriere (Montri la profilon) 2009-decembro-18 11:42:14

Tiu aĵo, taŭrobatalo, ne estas homarinda. Mi estas membro de franca asocio kontraŭ la taŭrobataloj.
Mi kredas ke oni ne devus mortigi beston plezure.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-18 11:49:52

Certe ne akceptebla. La ĝusta vorto estas virbovobatalo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-18 21:49:07

Rogir:Certe ne akceptebla. La ĝusta vorto estas virbovobatalo.
Dankon, tamen en mia vortaro (eVortaro.exe)
corrida = taŭrobatalo,
do en la akad. vortaro taŭr ne troviĝas.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-18 22:54:03

Ne ĉiuj vortaroj estas bonaj. Cetere, oni ne devas uzi vortaron por ĉiu vorto, ofte oni povas mem fari la ĝustan vorton.

robinast (Montri la profilon) 2009-decembro-18 23:30:25

mathieubriere:Tiu aĵo, taŭrobatalo, ne estas homarinda.
Mi povas nur samopinii...

Estas interesa ke la vortaro ĉi tie ankaŭ donas 'taŭrobatalo' por 'bullfight' (de la angla) aŭ 'corrida' (de la hispana) malsimile PIV2005 kie 'virbovobatalo' donata estas.

Reen al la supro