Til innholdet

Taŭrobatalo

fra Eddycgn,2009 12 17

Meldinger: 19

Språk: Esperanto

Eddycgn (Å vise profilen) 2009 12 17 19:04:48

Ĉu vi pensas ke taŭrobatalo kaj la sanga morto de la taŭro publike estas akceptebla hodiaŭ ?

Hispanio (Å vise profilen) 2009 12 17 19:40:48

Mi estas hispano, lando kie naskiĝis tiun "feston" (se oni povas nomi "festo" al tio).

Mi diras, sendube, ne. Tio ne estas mia "festo".

crescence (Å vise profilen) 2009 12 17 20:11:18

Ne, ne, ne...
La besto ne estas objekto disponigata al la homo.

Continuum (Å vise profilen) 2009 12 17 20:15:02

NE !!! tio estas simple abomena malgajo.gif

Miland (Å vise profilen) 2009 12 17 21:17:10

Miaopinie ĉi tiu sporto estas kruela. La kompatinda besto estas turmentata al la morto! Oni mortigu bestojn nur por manĝaĵo, kaj kiel eble plej rapide kaj sendolore. Ne por sporto, kaj ne torture.

mathieubriere (Å vise profilen) 2009 12 18 11:42:14

Tiu aĵo, taŭrobatalo, ne estas homarinda. Mi estas membro de franca asocio kontraŭ la taŭrobataloj.
Mi kredas ke oni ne devus mortigi beston plezure.

Rogir (Å vise profilen) 2009 12 18 11:49:52

Certe ne akceptebla. La ĝusta vorto estas virbovobatalo.

Eddycgn (Å vise profilen) 2009 12 18 21:49:07

Rogir:Certe ne akceptebla. La ĝusta vorto estas virbovobatalo.
Dankon, tamen en mia vortaro (eVortaro.exe)
corrida = taŭrobatalo,
do en la akad. vortaro taŭr ne troviĝas.

Rogir (Å vise profilen) 2009 12 18 22:54:03

Ne ĉiuj vortaroj estas bonaj. Cetere, oni ne devas uzi vortaron por ĉiu vorto, ofte oni povas mem fari la ĝustan vorton.

robinast (Å vise profilen) 2009 12 18 23:30:25

mathieubriere:Tiu aĵo, taŭrobatalo, ne estas homarinda.
Mi povas nur samopinii...

Estas interesa ke la vortaro ĉi tie ankaŭ donas 'taŭrobatalo' por 'bullfight' (de la angla) aŭ 'corrida' (de la hispana) malsimile PIV2005 kie 'virbovobatalo' donata estas.

Tibake til toppen