前往目錄

Ĉu la klimata kontrakto kontentigas?

貼文者: Iippa, 2009年12月19日

訊息: 34

語言: Esperanto

Iippa (顯示個人資料) 2009年12月19日上午6:18:51

Absolute ne.
Kiuj estas kulpuloj?

Eddycgn (顯示個人資料) 2009年12月19日下午12:15:23

Iippa:Absolute ne.
Kiuj estas kulpuloj?
Kulpuloj? La riĉaj landoj, kiuj pli poluas.
Vi scias kuij ili estas.

Paulinho (顯示個人資料) 2009年12月19日下午1:41:54

Se iu saltus en abismon mi ne devizas fari same. Mi estus ĝoja se la gubierno de mia lando estus pli donacema.... en la konferenco (Kopenhagen). Brazilo havas grandajn problemojn. Sed ni devas lerni donaci de la malriĉeco kaj ne atendi ke ĉio estus bone.... La solvo venos de la malriĉuloj kaj malriĉejoj (landoj, urboj ktp.) aŭ ne venos... La riĉuloj nur scias estas riĉaj la malriĉetulaj....

Eddycgn (顯示個人資料) 2009年12月19日下午4:44:36

Mi pensas ke Brazilo devas protekti sian altvaloran ĝangalon, kaj ne permesi ke aliaj riĉaj landoj faligas siajn arbarojn...

Rogir (顯示個人資料) 2009年12月20日上午12:32:57

Mi ne kontentas, kaj mi ne komprenas, kial la landestroj unuflanke diras, ke ili volas varmigi la mondon ne pli ol 2 gradojn, sed aliflanke ne faras tion, kio necesas por tio.

iurigaspar (顯示個人資料) 2009年12月20日上午1:10:04

Saluton al ĉiuj!
Mi volas atentigi vin, ke la tiel nomata "globa varmiĝo", nuntempe alivortigita kiel "klimataj ŝanĝoj", estas plej verŝajne ega trompo kiu celas krei novan negocan oportunecon (la t.n. negocon pri la gaso CO2).

La temperaturo de nia planedo variis multe dum jarmiloj kaj laŭ diversaj sciencistoj, konstante mutigitaj de la amaskomukiloj, ne estas datumoj kiuj atestu tiun globa- varmiĝan teorion.

Plej adekvate ol diskuti CO2 estus diskuti la plej poluajn gasojn kiajn SO2, CO, ktp. Kaj neniu pli parolas pri la ozontavolo kaj la CFC. Ĉu ĉio estas jam solvita? Neniu scias, ĉar la nuna modaĵo estas la aĉa CO2.

Nu, multon pli oni povus diri, sed jam sufiĉas.
Amike via,
Iuri

Frankouche (顯示個人資料) 2009年12月20日上午1:18:03

Jes tute tute, mi ĝojas ĉar... mi ŝatas polui.

Mi diras al miaj geinfanoj : Bonan ŝancon, vi havos multan laboron. Vi solvu tiun sen mi !

Rogir (顯示個人資料) 2009年12月20日上午1:48:08

iurigaspar:Saluton al ĉiuj!
Mi volas atentigi vin, ke la tiel nomata "globa varmiĝo", nuntempe alivortigita kiel "klimataj ŝanĝoj", estas plej verŝajne ega trompo kiu celas krei novan negocan oportunecon (la t.n. negocon pri la gaso CO2).

La temperaturo de nia planedo variis multe dum jarmiloj kaj laŭ diversaj sciencistoj, konstante mutigitaj de la amaskomukiloj, ne estas datumoj kiuj atestu tiun globa- varmiĝan teorion.

Plej adekvate ol diskuti CO2 estus diskuti la plej poluajn gasojn kiajn SO2, CO, ktp. Kaj neniu pli parolas pri la ozontavolo kaj la CFC. Ĉu ĉio estas jam solvita? Neniu scias, ĉar la nuna modaĵo estas la aĉa CO2.

Nu, multon pli oni povus diri, sed jam sufiĉas.
Amike via,
Iuri
Bedaŭrinde vi nur legis la panikigajn gazetojn kaj ne sciencajn artikolojn. Neniu science artikolo diras, ke tuttera varmiĝado ne veras.

Tamen, kelkaj sciencistoj ŝajne ne tute ĝuste faris iliajn esplorojn. Sed tio ne signifas, ke ĉiuj tiaj esploroj malveras. Aliaj nerilataj grupoj faris esplorojn, kaj atingis la samajn konkludojn. Se vi morgaŭ aŭdos ke historiisto faris gravajn erarojn dum sia esploro de la popolmortigo de la judoj, ĉu vi kredos ke tiu popolmortigo ne okazis? Ne, vi rigardos la aliajn esplorojn.

Frankouche (顯示個人資料) 2009年12月20日上午2:02:57

Ni ne estas dinosaŭroj !

Ni, fieraj mambestoj, certe rezistos al tiuj ŝtultaj klimataj ŝanĵoj !!!

Do, poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu poluu

Mi ja estas ĉampiono de polucio !

Ne zorgu ! Se malbonaĵo okazas, la bankoj savos nin !!!

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年12月20日上午4:19:01

Frankouche:Jes tute tute, mi ĝojas ĉar... mi ŝatas polui.

Mi diras al miaj geinfanoj : Bonan ŝancon, vi havos multan laboron. Vi solvu tiun sen mi !
Sed kion vi farus, se via poluado fruigus la krizon, kaj la nuna popolo devus solvi la problemon en via vivdaŭro?

回到上端